Čáslav
| Čáslav | |||
| germane: Tschaslau | |||
| urbo | |||
|
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Čáslav
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Čáslav | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Kutná Hora | ||
| Administra municipo | Čáslav | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Rivero | Brslenka | ||
| Situo | Čáslav | ||
| - alteco | 231 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°54′42″N 15°23′42″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.91167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.91167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 26,46 km² (2 646 ha) | ||
| Loĝantaro | 10 091 (2009) | ||
| Denseco | 381,37 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1264 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 286 01 | ||
| NUTS 3 | CZ020 | ||
| NUTS 4 | CZ0205 | ||
| NUTS 5 | CZ0205 534005 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de urbo | 3 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 16 | ||
| Retpaĝo: www.meucaslav.cz | |||
Čáslav estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la orienta parto de Mezbohemia regiono, en distrikto Kutná Hora. En 2006 ĝi havis 10 mil loĝantojn.
Monteto Hrádek estis loĝata ekde eneolito. Ĉirkaŭ la princa burgo el 1134 ekestis la reĝa urbo, fondita en 1264 de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a.
En la 15-a jarcento ĝi estis grava centro de husana movado, dum la tridekjara milito ĝi estis forbruligita de svedaj soldattrupoj.
Inter la ĉefaj memorindaĵoj estas malfrubaroka urbodomo, gotika preĝejo kun romanika sakristio, restoj de la urba muregaro, urba muzeo kaj tombo de husana militestro Jan Žižka.
En la urbo naskiĝis ekzemple filmreĝisoro Miloš Forman, komponisto Jan Ladislav Dusík kaj verkisto Jiří Mahen. En Čáslav naskiĝis ankaŭ la esperantlingva poetino Eli Urbanová.
[redakti] Ĉirkaŭaĵo
- historia urbo Kutná Hora, parto de Monda kulturheredaĵo de UNESKO
- empira kastelo Kačina, Muzeo de ĉeĥa kamparo
- kastelo Žleby kun riĉe ornamitaj romantikaj internaĵoj
|
|
|
|---|---|
|
Filipov | Kalbousek | Lochy | Nové Město | Staré Město |
|