Mšecké Žehrovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mšecké Žehrovice
(Kornhauské Žehrovice)
germane Kornhaus-Scherowitz
municipo
Ĉefstrato en Mšecké Žehrovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mšecké Žehrovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Rakovník
Administra municipo Nové Strašecí
Historia regiono Bohemio
Montaro Džbán
Situo Mšecké Žehrovice
 - alteco 413 m s. m.
 - koordinatoj 50° 10′ 45″ N 13° 55′ 24″ O / 50.17917 °N, 13.92333 °O / 50.17917; 13.92333 (mapo)
Areo 14,05 km² (1 405 ha)
Loĝantaro 652 (2023)
Denseco 46,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1045
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 270 64
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020C
NUTS 5 CZ020C 542113
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mšecké Žehrovice
Retpaĝo: www.msecke-zehrovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mšecké Žehrovice (antaŭe Kornhauské Žehrovice, Zehrowiczgermane Kornhaus-Scherowitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Rakovník, en Mezbohemia regiono surrande de vasta malprofunda valo de rojo Loděnice proksimume 3 km nordoriente de Nové Strašecí kaj 13 km okcidente de Kladno. La municipo apartenas en lupolejan regionon. Vivas ĉi tie 652 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Třtice, Hradečno, Stochov, Drnek, Czech Republic, Nové Strašecí, Řevničov kaj Mšec.

Historio[redakti | redakti fonton]

Praepoko[redakti | redakti fonton]

Ŝtona kapo el Mšecké Žehrovice

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1045, tamen arkeologiaj trovaĵoj atestas pri loĝigo de Žehrovice jam en ŝtonepoko. Sur altaĵo Libeň estis trovitaj ŝtonaj gratilojn kaj pluajn ilarojn el pli juna ŝtonepoko kaj kuproepoko. Pluaj trovaĵoj poste devenas el riverfluo de Kaštance sude de fiŝlago Červený rybník.

Bronzepoko[redakti | redakti fonton]

En la loko nomata "Pod vsí" en apudriveraj ebenaĵoj sude de Mšecké Žehrovice kaj "Na vrchu" okcidente de Lodenice estis malkovrita loĝigitaj lokoj de Knoviza kulturo.

Ferepoko[redakti | redakti fonton]

En La-Tène-kulturo (pli juna ferepoko) sude de la hodiaŭa municipo troviĝis kelta setlejo. Hodiaŭ plimulton de la teritorio de la setlejo kovras ĉasrezervejo Libeň, la tuta areo estas kovrita de arbaro. La areo estis dum la kelta loĝigo ĉirkaŭita de remparo kun dimensioj 194 × 93,5 × 187,5 × 90 m.

La setlejo estis fondita en la 3-a jarcento a.K.. De komence temis pri vilaĝo kun kvin duonfos-domoj kaj unu pli granda surtera domo kun ligna barilo. Proksimume en duono de tiu ĉi jarcento estis produktita ŝtona kapo el Mšecké Žehrovice, kiu verŝajne servis al religiaj celoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869728
1880766
1890731
1900747
1910802
1921875
JaroLoĝantoj
1930882
1950749
1961674
1970631
1980570
1991484
JaroLoĝantoj
2001470
2014557
2016598
2017606
2018624
2019644
JaroLoĝantoj
2020633
2021626
2022643
2023652

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Municipo Mšecké Žehrovice konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj: