Keltoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 a.K., lat. celtae [keltaj] - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam dum la 2-a jarmilo a.K. en okcidenta Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Keltoj migris el la nuntempa germana teritorio al la supra parto de Rejno kaj Marne (8-a jc. a.K.) kaj tie evoluis el unu tribo la Gaŭloj (aŭ Galloj) (7-a jc. a.K.). Ili konkeris en la 5-4-aj jarcentoj a.K. la nuntempan Francion, Brition kaj nordan Italion, kaj prirabis Romon (387, 390 a.K.) kaj poste dum jardekoj danĝerigis la urbon.

La verda areo sugestas la eblan amplekson de la Kelta influo ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo. La oranĝa areo montras la regionon de naskiĝo de la La Tène stilo. La bruna areo indikas la regionon de Kelta influo ĉirkaŭ 400 antaŭ Kristo.

Tiutempe ili ankaŭ invadis Hispanion, kie miksiĝante kun la loka ibera popolo evoluigis la keltiberan popolon. En la 3-a jarcento a.K. ili konkeris areon preter Danubo, poste parton de la Balkana Duoninsulo (Trakio, Makedonio). Eta grupo da keltoj eĉ atingis dum la konkeroj Anatolion kaj tie estigis la ŝtaton Galatia aŭ Galatio. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn, havis florantan manindustrion (kulturo de La Tène).

Laŭ iu teorio, ĉefe bazita sur ligvistikaj datumoj, Keltoj en Italio disdividis kaj kreis du branĉojn, norde la italajn keltojn (gallos) kaj la osko-umbrojn kaj latinojn sude, tre influitajn de etruskoj kaj grekoj.

Keltoj estis venkitaj fare de la Romia imperio, la ĝermanoj kaj iom post iom asimiliĝis en la Imperion, perdinte siajn lingvojn kaj tradiciojn. Ili multfoje batalis por la libereco ene de la Romia imperio, sed senrezulte. La plej grava gvidanto estis Vercingetorix kaj la movado de bagaŭdoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

En ilia vivo havis gravan rolon la pastroj: vatoj, kiuj plenumis la oferojn kaj interpretis la naturon, kaj druidoj kiuj instruis kaj juĝis, kaj eposaj poetoj: la bardoj. La druidaro estis estrata de ĉefdruido elektita sekretloke en regiono de la Karnutoj (Karnutio estante rigardata kiel centro de Gaŭlio). Sed oni konsideris Brition kiel centron kaj fonton de klereco pri la druida religio.

Keltidaj popoloj[redakti | redakti fonton]

Nur malmultaj keltoj konservis sian lingvon de la kelta lingvaro: kelkaj irlandanoj, bretonoj, kimroj, skotoj kaj kornvalanoj. Genoj de la kontinentaj keltoj plutroviĝas inter popoloj kiel francoj, hispanoj.

Kelta mitologio[redakti | redakti fonton]

La keltoj havis riĉan mitologion, kiu donis la legendojn de Tristan, Gralo, Reĝo Arturo (vidu: Artura ciklo).

Keltaj triboj[redakti | redakti fonton]

Listo de la keltaj gentoj (la nomoj de la Romianoj)

Alpaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Ambisontes
  • Camunni
  • Helvetii
    • Tigurini
    • Toygenes
    • Verbigenes
  • Lepontii
  • Nantuates
  • Raetii (origine malkelta, sed keltiĝa)
  • Sedunes
  • Uberi
  • Veragres

Akvitanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ausci
  • Bigerriones
  • Bituriges
    • Cubi
    • Vivisci
  • Cadurci
  • Cocosates
  • Eleusates
  • Garunni
  • Gates
  • Ptianii
  • Ruteni
  • Santones
  • Sibulates
  • Tarbelli
  • Tarusates
  • Vocates

Belgoj[redakti | redakti fonton]

  • Aduatuci
  • Ambiani
  • Atrebates
  • Bellovaci
  • Menapii
  • Morini
  • Nervii
  • Remi
  • Suessiones
  • Velicasses
  • Viromandui

Gaŭloj[redakti | redakti fonton]

  • Aedui
    • Ambivaeti
    • Insumbri
    • Mandubii
    • Segusiavi
    • Senones
  • Ambiliati
  • Aremorici
    • Ambarri/Ambibarii
    • Caletes
    • Curiosolites
    • Lemovices
    • Osismi
    • Redones
    • Venelli/Unelli/Vinelli
    • Veneti
  • Arverni
    • Allobroges
    • Cadurci
    • Eleuteti
    • Gabali
    • Vellavi
  • Andes/Andecavi
  • Aulerci
    • Brannovices
    • Cenomani
    • Diablintes
    • Eburovices
  • Coriosolites
  • Elvii
  • Esuvii
  • Karnutes
  • Keltori
  • Leuci
  • Lexovii
  • Mediomatrici
  • Namnetes
  • Norici
    • Alauni
    • Ambidravi
    • Ambilici/Ambilini
    • Ambisontes
    • Carni
    • Catali
    • Iapodes
    • Laianci
    • Norici
    • Saevates
    • Sevaces
    • Taurisci
    • Uperaci
  • Nitiobriges
  • Parisii
  • Pictones
  • Rauraci
  • Segobriges
  • Tricastini
  • Turoni
  • Vindelici
    • Brigantes
    • Clautenatii
    • Cosuaneten
    • Estionen
    • Licates
    • Rucinaten
  • Volcae
    • Arecomici
    • Tectosages

Italaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Anares/Masicii
  • Aulerci
  • Boii
  • Caturiges
  • Cenomani
  • Insubri
  • Laer
  • Lingones
  • Senones

Iberaj kaj luzitanaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Astures
  • Cantabri
  • Gallaeci
  • Keltiberi (origine malkelta)
    • Arevaci
    • Bastetani
    • Belli
    • Berones/Briones
    • Carpetani
    • Cerindones
    • Edetani
    • Lusones
    • Murbogi
    • Oretani
    • Pelendones
    • Titti
    • Turmogidi
    • Vaccei
    • Vettones
  • Lusitanii
  • Turditani

Ĝermanaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Germani Cisrhenani
    • Caeroesi
    • Catalauni
    • Cimbri
    • Condrusti
    • Paemani
    • Segni
    • Treveri
      • Eburones

Danubaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Eravisci/Aravisci
  • Cotini
  • Iapodes/Iapydes
  • Latobici
  • Leuci
  • Scordisci
  • Taurisci
  • Volcae
    • Tectosages

Galatiaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Tectosages
  • Tolistobogii
    • Vaturi
    • Ambitouti
  • Trocmi
    • Toutobodiaci

Brit-belgaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Atrebates
  • Belgae
  • Catuvellauni
  • Suessiones

Britaj triboj[redakti | redakti fonton]

  • Ancalites
  • Bibroci
  • Brigantes
  • Deceangli/Ceangi
  • Cantii/Cantiaci
  • Carvetii
  • Cassi
  • Cenimagni
  • Coritani
  • Cornavii
  • Demetae (Dyfed)
  • Dobunni
  • Dumnonii (Damnonii)
  • Durotriges
  • Gangani
  • Iceni
  • Novantae
  • Ordovicer
  • Parisii
  • Regni/Regnenses
  • Segontiaci
  • Selgovae
  • Setantii
  • Siluroj
  • Trinovantes
  • Venetii (Gwynned)
  • Votadini (Goddoddin)

Kaledonoj kaj Piktoj[redakti | redakti fonton]

  • Atacotti
  • Boresti
  • Caereni
  • Caledonii
  • Carnonacae
  • Ciarraige
  • Cornovii
  • Creones
  • Decantae
  • Dicalydones
  • Epidii
  • Lugi
  • Maetae
  • Smertae
  • Taexali
  • Vacomagi
  • Venicones
  • Verturiones

Hibernoj[redakti | redakti fonton]

  • Autini
  • Brigantes
  • Cauci
  • Coriondi
  • Darini
  • Eblani
  • Gangani
  • Herpeditani
  • Iverni
  • Magnati
  • Menapii
  • Robogdi
  • Scoti
  • Uoluntii
  • Velabrii
  • Venicnii
  • Vodii

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]