Kornvalo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Cornwall
Cornwall

Kornvalo (angle Cornwall /ˈkɔːnwɔl/, kornvale Kernow /ˈkɝnəʊ/) estas duklando kaj la plej suda provinco en Anglio.

Geografie, ĝi estas duoninsulo, limanta la anglan provincon Devon ĉe rivero Tamar (krom ĉe la norda parteto de la limo). Kelkfoje oni inkluzivas en la nocio Kornvalo ankaŭ insulojn Scilly. La ĉefaj vojoj al la cetera Britio estas aŭtoŝoseo A38, kiu transiras Tamar ĉe Plymouth, kaj la A30, kiu transiras la limon sude el Launceston. Ankaŭ Pramŝipo ligas Plymouth kaj urbo Torpoint trans Hamoaze. Fervoja ponto arkitektita de Isambard Kingdom Brunel estas la alia ĉefa vojo - ankaŭ ĝi transiras Tamar ĉe haveno apud Plymouth.

Kornvalo havas Keltan heredon, kaj plurajn proprajn kulturaĵojn. Kelkaj homoj eĉ revivigis la antikvan Kornvalan lingvon. Pro tio multaj kornvalanoj ne sentas sin "Anglaj", kaj kelkaj volas starigon de Kornvala asembleo, simila al tiuj de Skotlando kaj Kimrio.

[redaktu] Urboj kaj vilaĝoj


[redaktu] Vizitindaĵoj

[redaktu] Vidu ankaŭ

Kornvala lingvo - Kornvala muziko


Mapo Keltaj nacioj Triskelo

Bretonio (Breizh) | Irlando (Éire) | Kimrio (Cymru) | Kornvalo (Kernow) | Manksinsulo (Mannin) | Skotlando (Alba)

Referencartikolo: Keltoj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Kornvalo sub la gloso Cornwall
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al