Druido
Druido estis ano de kulta kaj spirita elito de la gaŭla socio. Tamen estas malfacile historie konfirmi ion ajn pri la Druidoj. Ĉar gaŭloj ne skribis, la nunaj scioj devenas de ne-neŭtralaj romiaj, kristanaj, mezepokaj kaj poste esoteraj novkeltaj fontoj. La romianoj subpremis la druidojn dum la 1-a jarcento, kaj ilin reduktis al nur skribaĵoj antaŭ la 2-a. Ni scias ke la druidoj uzis parolan tradicion por transdoni sian historion. Kelkaj rakontoj daŭris fare de la skribaĵoj de Kristanaj monaĥoj, sed ne sen ŝanĝoj.
Druidoj en ludoj [redakti]
Oni ofte povas ludi kiel druidoj en ludoj, antaŭ ĉio en rolludoj. Druidoj simbolas naturon kaj ofte regas ĝin.
Druidismo [redakti]
Druidismo aŭ Novdruidismo estas nova sento restarigi religian kredon je tiuj. Ĝi estas iom populara en Usono, Britio, Irlando kaj aliaj eŭropaj landoj, kaj en Aŭstralio. Novdruidoj estas novpaganoj, kaj ofte ili miksas druidismon kun aliaj novpaganaj ideoj kaj vidpunktoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://druidry.org - la hejmpaĝo de OBOD (La Ordeno de Bardoj, Ovatoj, kaj Druidoj), la ĉefa organizaĵo por novdruidismo.
