Druidismo
La druidismo aŭ keltismo estas novpagana religio naskiĝita kiel repreno de la antikva kelta religio. La Druidismo estas religio kiu antaŭenpuŝas pacon, konservadon kaj harmonion de kaj kun la naturo. Laŭ la Druidismo krome, la homa estaĵo ne estas supera ol la restanta parto de la mondo kaj de la vivantaj estaĵoj, sed ĝi estas parto de la mondo.
Enhavo |
[redakti] Druidismo en Eŭropo
[redakti] Druidismo en Britio
En la Dekoka jarcento iuj sekretaj societoj en Britio komencis utiligi druidajn simbolojn, kiel la Antikva druida ordeno kaj la Eklezio de la Universala Ligo. Ĉi tiuj organizaĵoj inspiriĝis el Iolo Morganwg por siaj filozofioj kaj simbolikoj, inklusivante la uzadon de la Preĝo de la druido. Multaj el ĉi tiuj instruadoj estis sekve difinataj sen historiaj fundamentoj kaj estis kutime rifuzitaj de la sekvaj druidaj organizaĵoj. La Antikva druida ordeno supervivis ĝis la hodiaŭa epoko. En 1964 kiam Robert MacGregor Reid, ĉefo de la Ordeno mortis, la elektado de Thomas Maughan kiel nova ĉefo estigis la naskiĝon de internaj klanvenĝoj. Konsekvence la Ordeno duigis ĝis la plua elektado de Philip Ross Nichols.
Dum la lastaj jardekoj en Britio oni spektis eksplodon de novaj druidaj organizaĵoj, kaj hodiaŭ estas (laŭ Carr-Gomm 2000: 1-4):
- la Antikva druida ordeno, fondita en 1791 de Henry Hurle, kun pli ol 3000 fidelaj, la pli granda druida organizaĵo el Britio;
- la Antikva uniĝinta ordeno de la druidoj, naskiĝita en 1833 pro dividiĝo de la Ordeno;
- la Ordeno de la druidoj el Glastonbury, fondita en 1988;
- la jarcenta druida Ordeno, fondita en 1986;
- la universala druida Ordeno, konstituiĝita en 1988 ĉirkaŭ la verkisto W.B. Crow;
- la Antikva druida ordeno, frakcio de la antikva ordeno;
- la Kolegio de druidismo el Edinburgo, fondita de Kaledon Naddair;
- la Ordeno de la Bardoj, Ovatoj kaj Druidoj, konstituita en 1964.
En februaro de 2003 estis lanĉita La Druida Reto, rimedo je informoj kaj inspiroj pri la druida religio, siaj praktikoj kaj sia historio.
[redakti] Aliaj eŭropaj druidaj organizaĵoj
En januaro de 2003, la Nova druida ordeno estis fondita de David Dom en Belgio. Ĝi estas surlinea organizaĵo kiu oferas instruadojn per Interreto. La asocio havas tri primarajn objektivojn: instrui, kreski kaj ŝanĝi. La Nova druida ordeno malfermis sian unuan centron la 2 de septembro de 2005 en Antwerp, Belgio.
Alia belga druida organizaĵo estas la druida Sidejo de Glastoratin, fondita en 2003, kaj la Albidatla Druidion Arduina aŭ universala Asembleo de la druidoj de Arduina, franca asocio en Belgio fondita de Raphaël Zander en 1998.
En 1980, Gwenc’hlan Le Scouëzec iĝis la Granda Druido el Bretonio en Francio.
Aliaj eŭropaj asocioj estas:
- La Cirklo je Ambro. (Francio)
- La druida Kongregacio de Iperborea, fondita en 1982. (Francio)
- La tutmonda kelta Kredo aŭ Asembleo de la fidelaj je la Diino Ana, fondita en 1936 de Raffig Tullou. (Francio)
- La Ordeno de Clochsliaph, en Berlino, Germanio, fondita de Uwe Eckert en 2002.
- Itala Druida Ordeno "Bosco dell'Awen" (= Arbaro de la Awen). (Italio)
[redakti] Druidismo en Ameriko
[redakti] La Reformitaj Druidoj
La fondado de la Reformitaj Druidoj el Nord-Ameriko, aŭ RDNA, estis enkonukita ĉe la Kolegio el Carleton, Northfield, Minnesota, en 1963. Ĉi tiu organizaĵo nomigas kutime la Arbaro el Carleton aŭ Arbaro-Padrino. Ĝi estas la centra organizaĵo el kiu dividiĝis aliaj aroj iom post iom.
La organizaĵo renkontis multnombrajn malfacilaĵojn en la establiĝo pro la kolegio mem. Fakte la organizaĵo postulis la konon je kelta mitologio, la celebradon de druidaj ceremonioj kaj la nepartoprenon de la anoj al la ceremonioj en la lerneja preĝejo. Pro tio ĝi estis plifoje malaprobata far la kristana administracio de la kolegio.
[redakti] Aliaj fondadoj
Robert Larson, sacerdoto ordinita en Carleton en 1963/1964, transloĝiĝis al Berkeley, Kalifornio en 1966, kaj ĉi tie li ekkonis Isaac Bonewits. Kune ili fondis etan kongregacion kun afinecoj je la vikaj tradicioj. Hodiaŭ la pli granda aro naskiĝita el RDNA estas Ár nDraíocht Féin (ADF aŭ Nia Druidismo, en irlanda lingvo). La aroj estas koncentritaj sur la orienta bordo de la Usono, en Nov-Jorko kaj New Jersey, sed ekzistas branĉoj de la aro ankaŭ en Eŭropo.
[redakti] Druida liturgio
[redakti] Festoj kaj principoj
La druidaj ceremonioj inkluzivas renkontiĝojn ĉe arbaraj ejoj, kunigitaj kutime unufoje ĉiusemajne, ankaŭ se multaj aroj baziĝas sur la luna kalendaro. Dum la ceremonioj oni celebrigas la ritan alprenon de la spiritoj (Skota viskio aŭ irlanda viskio diluita per akvo) nomigitaj akvo je la vivo (irlande uisce beatha), oni ekkantas kantojn kaj recitas predikojn kaj oni povas ordini novajn sacerdotojn.
La pli sanktaj tagoj estas tiuj de la solsticoj, de la ekvinoksoj kaj de la festivaloj (sabatoj). Oni povas aranĝi festojn kaj bankedojn kun dancoj laŭ rondo kaj kantikoj. Ili ne estas necese kolektivaj, ĉiu povas festi ankaŭ persone.
Fundamenta valoro estas ekologio, vidita kiel unika vojo per kiu pluteni la naturan ligon inter homo kaj naturaj spiritoj, per la respekto kaj protekto de ĝin.
Oni konsideras la liturgion de la ADF pli kompleksa ol la de RDNA, bazita sur la teorioj de Bonewits kaj sur la modelo de venerado hindeŭropa.
[redakti] Druidaj festoj asimilitaj de la Kristanismo
El la antikva kelta religio la hodiaŭaj generacioj eltiris multajn festojn kaj tradiciojn: Saveno (Haloveno), Julo la Kristnasko laŭ Kristanoj, Imbolko la Kandelfesto, Eostaro (Pasko), Beltejno (Majfesto), Lunaso (ĉirkaŭ Mezaŭgusta festotago). Je Kristnasko iujn praktikas, senscie, druidajn tradiciojn: la Kristnaska arbo estas komuna ekzemplo. Laŭ la druidanoj, la arboj estas potencegaj spiritoj, la Kristnasko estis origine festo por honori la spiritojn de la arboj dekoraciante ĉi tiujn.
[redakti] Koncepto de dieco
La ĉefaj dioj estas la Padrino Tero (ofte nomigata mia/nia Padrino), vidata kiel personigo de la materiaj realoj kaj identigata kun la koncepto de la triopa Diino; Béal (esperante Bealo), la personigo de la nemateriaj realoj, kaj Dalon Ap Landu, la Sinjoro de la Arbaroj. Kun la unuaj du oni asocias kutime la Teron kaj la Sunon. Sed la rondo de la dioj ne ĉesas tie. La Druidismo baziĝas ankaŭ sur la kredado je spiritoj kaj dioj de la naturo kiel:
- Kernunuso, Cervo-Dio nomigata ofte ankaŭ "Reĝo Cervo";
- Morrigan (esperante Morigano), diino de la milito prezentita sub la vestoj de korvo; la Popoleto mem;
- Lúg (esperante Lugo), Dio de la lumo kaj de la tutaj artoj.
- Arkan Sonney (esperante Arkano Sonejo) estas porketo kaj oni diras ke kiu lin ekkaptas tiu trovas fortunon dum la tuta vivo. Ĝi estas konata ankaŭ kiel "Lucky piggy" (esperante "fortuna porketo").
- Banshee (esperante Banŝio), male ol oni ofte supozas Banŝio estas sociema, ina feo sed fariĝita solecema pro la suferitaj doloroj.
- Leanhuan Shee (esperante Lanvanŝio), irlanda belega ina spirito kiu vagas intense serĉanta la amon de la viroj.
Inter la druidaj diecoj estas ankaŭ animaloj kiel la lupo kaj la serpento, kiuj ne estas ekeftivaj diecoj, sed simbole enkarnigas naturaj spiritoj. La serpento ekzemple estas spirito de la medicino, de la sano, de la mistero, de la magio, al ĝi oni atribuas konojn kaj saĝeco.
Kun la alveno de la Kristanismo diecoj kaj simboloj de la paganaj religioj estis ofte identigataj kun inferaj dajmonoj kaj satanaj simboloj. La serpento estas fakte unu el la ĉefaj malicaj simboloj laŭ la kristana vido. La bildo de la Virgulino kiu surtretas la kapon de la serpento estas ekzemplo de la okazita transformiĝo. Por divinecoj kiujn oni ne povis forigi estis kreitaj sanktuloj, unua el ĉiuj Sankta Patriko, kaj ankaŭ la utiligo kiun oni faras de la trifolio en lia legendo: origine utiligita por la triopa bildo de la Diino, ĝi fariĝas simbolo de la Triunuo.
[redakti] La sacerdoteco
La sacerdoteco estas kutime dividita en tri fazoj kiujn oni aliras per iniciado:
- Bardo, la sacerdoto de unua grado, li havas bazajn konojn pri mitologio kaj druida filozofio.
- Ovato (vorto derivita el erara lego de la greka vorto ουατες "profetoj"), la sacerdoto de dua grado, inicita al la sanktaj misteroj, laŭ la antikva religio li estas dotita per antaŭvida kapablo.
- Druido, la tria grado de la sacerdoteco, oni atingas ĝin kiam sacerdoto fariĝas sufiĉe saĝa kaj matura por povi instrui al aliaj siajn konojn.
Tamen ekzistas aliaj subdividoj, fojfoje senrilataj kaj fojfoje integrigitaj en la apenaŭ menciitaj. Ekzemple oni povas trovi la subdividon en ĝildoj laŭ la malsama specialiĝo de la sacerdotoj. Ili ne estas organizita plekto, ĉar Druidismo estas religio kiu naskiĝis antaŭ ne longe. ADF kaj aliaj organizaĵoj estas klopodantaj doni al Druidismo aranĝon tre similan al tiu de la religioj pli disvastigitaj, kun klerikaro bone difinita kaj temploj.
[redakti] La ina sacerdoteco
En la Druidismo la virino estas tre respektita. La sacerdoteco estas aperta al ambaŭ la seksoj kaj dume la sacerdoto nomiĝas druido, la virino nomiĝas simple sacerdotino. Kutime la virinoj celebras la ritojn dediĉitajn al la Diino kaj ĉiujn la ritojn je fekundeco kaj morto kiuj skandas la jaron, sed la ritoj fundamentaj laŭ la Druidismo estas preziditaj kaj de sacerdotinoj kaj de druidoj.
[redakti] Mistika sekseco kaj rilato kun la Kristanismo
En la druida religio estas plej grava la seksa kuniĝo de viro kaj virino, oni pensas ke dum seksa rilato oni liberiĝas egan mistikan energion, ĉar la kuniĝo de viro kaj virino simbolas la kuniĝo de Dio kaj Diino, la vira principo kaj la ina. Sed ĉi tia mistika sekseco havas certon precedenton en la origina kelta religio, nur rilate al Irlando kaj rilate al la rita kuniĝo nur de la nova suvereno - aŭ kiel ajn tribestro - kun anstataŭanto de la Diino-padrino, verŝajne sia edzino mem aŭ sia promesita edzino. Ne ŝajnas ke ekzistas pruvoj je formaj de hierogamio praktikitaj far druidoj aŭ sacerdotaj elementoj rilatigebla al ili, nek seksa rita soleneco riĉaĵo de la tuta popolo. La Kristanismo, inklinante asimili la malnovajn kredadojn kun dajmonaj kultoj, surmetis kelkfoje siajn festotempojn kun la paganaj, kaj ĝi anstataŭigis keltajn kultfestojn per siaj, por havi certecon ke la kristanaj fideloj ne partoprenus en la ritoj de la malnova religio. Pli poste, aparte ekde la XII jarcento, ĉia eventuala rita seksa rilato estis konsiderata lukton inter sukubo kaj dajmono, en kiu la sacerdotino estis priskribata kiel virino kiu estis delogita de la diablo kaj devigita fari fiagojn kun la demono mem. Iom post iom oni asimilis ankaŭ aliajn divinecojn kiujn oni ne povis esti forigita. Ĉe la limoj de eblo oni asimilis ilin kun la dajmonoj antaŭekzistanta en la kristana kulturo.
[redakti] Bibliografio
- Philip Carr-Gomm, Riti e misteri dei druidi, Milano, Mondadori, 2000 (ISBN 88-04-48520-5)
- Proinsias MacCana, La religione celtica nella letteratura irlandese e gallese en (editoris) Sabatino Moscati, I Celti, Bompiani, Milano, 1991
- Stuart Piggott, Il mistero dei druidi: sacri maghi dell'antichità, Newton Compton, Roma, 1982 kaj sekvantaj represoj (la lasta kaj vasta ĉapitro estas dediĉita al la Druidismo)
