Saveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SavenoSamono (angle Samhain) estas kelta novjara festo kiu komenciĝas je la vespero de la 31-a de oktobro. Oni festis la transiron de la somera periodo al la komenco de la vintro. Dum tiu nokto laŭ la druidoj la mondo de la spiritoj kaj de la materiaĵoj estas plej proksimaj unu al la aliaj, tiel ke eĉ transiro de unu al la alia facile eblas.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Samhain (prononco: /sˠaunʲ/) estas irlanda vorto por la monato novembro. Ĝi povus signifi "fino de la somero". Enmigrintoj kunportis la vorton ankaŭ al Skotlando; en la skotgaela lingvo novembro nomiĝas Samhuinn. En sia romano La ŝtona urbo Anna Löwenstein nomis tiun feston Samono, surbaze de ĝia nomo en la pra-kelta lingvo. La formo Saveno estas bazita sur la prononco en la modernaj keltaj lingvoj.

Saveno festata de Vikanoj[redakti | redakti fonton]

Saveno (ankaŭ nomata Saŭeno) estas la Vika novjarfesto, kaj festo de la Mortintoj. Kiel la plej grava festivalo de la kvar Pligrandaj festoj, ĝi estas malulo de Belteno, kaj do festo de tuta mallumo.

Ĝi estas festo kiu omaĝas al, kaj ebligas onin diri malsaluton al konatoj kiuj forpasis- speciale se okazis dum la pasinta jaro. Oni eĉ omaĝas al forpasintaj dorlotbestoj. Saveno estas ankaŭ festo kiu temas pri pensado pri la pasinta jaro, pri plani por la venonta, kaj por forigi malforton.

Dum kelkaj festoj, oni bonvenigas la spiritojn de la forpasintoj por kunfesti. Laŭ Vikanoj, la vualo inter la Spiritmondo kaj la Homa Mondo estas la plej maldika dum ĉi tiu festo.

Saveno laŭ Vika Mitologio[redakti | redakti fonton]

La Diino komencas sian mallumumon dum ŝi funebras sian filon kaj edzon. La Malluma Dio ekregas, ĉar forfalis la Lumdio de Somero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]