Viko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La pentaklo (pentagramo ene de cirklo) estas religia simbolo de kredo tre ofta inter Vikanoj.

Viko estas novpaganisma, natur-adoranta religio. Ĝi unue populariĝis en 1954 pro la priskriboj de Gerald Gardner, kiu tiutempe nomis ĝin 'Sorĉista kulto' kaj 'Sorĉistismo', kaj ties anojn la 'Wica'. Oni nuntempe nomas la praktikantojn de Viko 'vikanoj', tamen kelkaj vikanoj pli preferas la nomon 'sorĉistoj'.

Vikanoj kutime adoras Diinon (kiu estas tradicie la Triopa-Diino) kaj Dion (kiu estas tradicie la Kornhavanta-Dio), kiuj kelkfoje estas reprezentitaj kiel parto de pligranda panteisma Forto. Ofta kredo estas ke ili havas multajn specojn- ke ili povas esti multaj diversaj Dioj kaj Diinoj, sed ankoraŭ la sama Dio kaj Diino. Aliaj karakteraĵoj de Viko estas la rita uzado kaj kredo je magio, la kredo je la baza mora kodo, la Vika Sentenco, kaj la festado de ok sezono-bazitaj festoj.

Ekzistas disputo pri kio vere apartenas al Viko. Unue, la literumado de la angla vorto por la religio, 'Wicca', kredeble temis pri la tradicio de Charles Cardell (kontraŭulo kaj iama rivalo de s-ro Gardner), tamen ekde la 1960-aj jaroj la vorto temas nur pri la tradicioj kiuj devenas de tiu de Gardner kaj nun funkcias kiel 'Misteraj Religioj' (ekz. la aleksandrismanaj au gardnerismaj kovenoj). Ĉi tiuj nuntempe estas konataj en Nordameriko kiel 'Brita Tradicia Viko'. Tria uzo de la vorto, kiu populariĝis dum la lastaj kelkaj jaroj, konsideras ke Viko inkluzivas aliajn formojn de Diino-bazita sorĉismo, kiuj similas al -sed tamen estas ne apartenas al- tiuj tradicioj, inkluzivante Dianan Vikon kaj la 1734-an tradicion; pri ĉi tiuj kolektive kelkfoje estas diritaj ke ili estas specoj de 'Eklekta Viko'.

La religio baziĝis unue sur la skriboj de Gerald Gardner, sed poste ege diversiĝis en multajn specojn: gardnerismo, aleksandrismo, la feminisma diana viĉo, kaj fea tradicio inter la viroj. La plejparto de vikanoj, tamen, miksas elementojn de diversaj kutimoj de ĉirkaŭ la mondo, kio nomiĝas 'eklektika' Viko.

Kredoj de Vikanoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio ke vikanaj kredoj pri dio estas multspecaj, la vasta plejmulto da ili adoras Diinon kaj Dion. Ĉi tiuj du estas komprenataj per panteismo (ke ili estas partoj- eble duonoj- de unu pligranda Dio), dudiismo (ke ili estas tute malsamaj) au multdiismo (ke ili estas farita el multaj malpligrandaj dioj). Kelkaj vikanoj kredoj diras ke dioj de diversaj panteonoj kaj kulturoj povas esti vidataj kiel aspektoj- aŭ partoj- de la vikana Dio kaj Diino.

Ĉar viko estas religio sen dogmo, malfacile fareblas prononcoj pri tio kion kredas ĉiu vikano. Tamen, la plej universalaj temoj estas:

  • kredo je imanenta dieco, ofte personigita kiel la Diino, Gedioj, aŭ anoj de diversaj panteonoj;
  • respekto por naturo kaj la tero;
  • kredo je magio, la kapablo influi eventojn per sentado kaj manipulado de naturaj fortoj;
  • kredo je karmo, la fakto ke ĉiu ago havas rezultojn (vidu ankaŭ la Vikan Sentencon);
  • respekto por diversaj pensmanieroj pri religio kaj toleremo por nekutimaj vivstiloj;
  • manko de dogmo aŭ konceptoj de peko aŭ diabloj.

Vikanoj praktikas sian religion aŭ sole, aŭ en bandoj aŭ rondoj kiuj kutime estas nomataj 'kovenoj' (angle, covens). En kelkaj grandaj urboj estas publikaj, "malfermaj" kovenoj kiuj ne postulas adeptiĝon nek prisilenton. Ili aranĝas kunvenojn por vikanoj kaj/aŭ diversspecaj novpaganoj, kaj kutime almenaŭ unufoje jare faras publikan riton okaze de iu de la vikanaj festoj.

La Dio kaj Diino[redakti | redakti fonton]

Por la plejmulto da Vikanoj, Viko estas dudiisma religio kiu adoras ambaŭ Dion kaj Diinon, kiuj estas komprenataj esti maloj unu de la alia, kaj 'personigoj de viv-forto kiu sin montras en la naturo'. Ofte, oni uzas simbolojn por indiki la gediojn- la Lunon por indiki la Diinon, kaj la Sunon por indiki la Dion.

Laŭ Gerald Gardner, la gedioj de Viko estas praaj dioj de la Britaj Insuloj: Granda Patrino Diino kaj Kornhavanta Dio. Nuntempa erudicio, tamen, dubas tiun hipotezon, sed multaj kornhavantaj dioj kaj patrinaj diinoj estis adorataj en la Britaj Insuloj dum la pratempo kaj frua mezepoko.

La Diino[redakti | redakti fonton]

La Diino kutime estas adorata kiel la Triobla Diino, kiu havas tri formojn- tiun de virgulino, tiun de patrino, kaj tiun de maljuna saĝulino. Kelkaj Vikanoj kredas ke la Diino ekzistis antaŭ ĉio, ĉar shi inkluzivas kaj naskas ĉion; La Dio por ŝi estas la fajrero de vivokreado ene de ŝi, samtempe estante ŝia amanto kaj filo. La strukturo de kovenoj spegulas ĉi tion. Laŭ kelkaj tradicioj, la Diino estas memstara, kaj la Dio ne estas adorata entute, sed tio estas kritikita de anoj de aliaj tradicioj.

La Dio[redakti | redakti fonton]

Tradicie la Dio estas komprenata esti korn-havanta dio, kiu estas asociita kun la naturo, sovaĝeco, seksemo, kaj ĉasado. La korn-havanta Dio estas nomata multmaniere depende de la tradicio kiu estas nomanta, kaj la nomoj kiuj estas por li uzataj inkluzivas Kernunoson, Panon, Aton kaj Karnajnan. Alifoje la Dio estas komprenata esti la Verda Viro, tradicia arta kaj arkitekura figuro de Eŭropo, aŭ esti sun-dio (partikulare dum Lijto). Alia komprenomaniero de Li estas kiel la kverk-dio kaj ileks-dio, el kiuj la unua regas dum printempo kaj somero, la alia regante dum aŭtuno kaj vintro.

La Dio kelkfoje estas adorata kiel triobla dio (eble spegulante homaĝe la Diinon tiel ĉar li kaj ŝi estas maloj), havante filan formon, patran formon, kaj saĝan maljunulan formon.

Multdiismo[redakti | redakti fonton]

La dudiismeco de la Diino kaj Dio ofte estas etendigita en specon de dueca panteismo pro la kredo ke, laŭ la vortoj de okultisto Dion Fortune, 'Ĉiuj dioj estas unu dio, kaj ĉiuj diinoj estas unu diino'- tio celas diri ke ĉiuj dioj kaj diinoj de ĉiu kulturo estas, respektive, partoj aŭ aspektoj de unu supera dio kaj diino. Ekzemple, Vikano povas kredi ke la germana Eostaro, la hindua Kali, kaj la kristana Maria ĉiu estas manifestacio de unu supera diino- kaj same, la kelta Kernunuso, la pregreka Dionisio kaj la jud-kristana Javeo estas aspektoj de nur unu, originala, dio.

Pli multdiismeca kredomaniero diras ke la multaj diinoj kaj dioj ne estas separataj kaj apartaj estaĵoj mem. Panteiismaj sistemoj eble kredos je la gedioj ne kiel literalaj personecoj sed kiel metaforaj arketipoj.

La Kvin Elementoj[redakti | redakti fonton]

Vikanoj kredas je la kvin 'klasikaj' elementoj, tamen ne kiel en Antikva Grekio, ili estas komprenataj esti nur simbolaj. Ĉi tiuj kvin elementoj estas alvokitaj dum multaj magiaj ritoj, precipe kiam funkciigante magian cirklon. La kvin elementoj estas: Aero, Fajro, Akvo kaj Tero. Aldone oni nomas 'Spiriton' plian elementon, kaj ĝi estas tiu, kiu ligas ĉiujn la aliajn.

Tradicie, ĉiu elemento estas ligita al direkto de la kompaso: Aero al oriento, Fajro al sudo, Akvo al okcidento, Tero al nordo, kaj spirito al la mezparto.

La kvin elementoj estas ankaŭ ligitaj al la anguloj de la pentaklo, kiel videble en la bildo.

Vikanaj Moroj[redakti | redakti fonton]

Vikaj moroj ĉefe baziĝas sur la Vika Sentenco, kiu diras "Se malutilas al neniu, faru kion vi volas". Plej kutime ĉi tio estas komprenata esti deklaracio de la libereco agi, kaj ankaŭ esti agnosko de la kulpoj kaj prizorgoj kiuj devenas de onies agoj. Plia kutima parto de vikaj moroj estas la "triobla leĝo", kiu diras ke kiun ajn bonan aŭ malbonan agon kiun oni faras revenos al la farinto trioble. Simila leĝo kiu ne estas nepre vikana estas la leĝo de karmo.

Multaj vikanoj ankaŭ strebas estigi en si mem ok "virtuojn" kiuj estas menciitaj en la Ordono de la Diino. Ili estas Feliĉeco, Adoremo, Honoro, Humileco, Forteco, Beleco, Potenco kaj Kompato. En la poemo de la Ordono de la Diino, ili estas aranĝitaj en paroj de maloj, pensigante onin pri dueco kaj kiel ĝi troviĝas inter ĉio- ofta vika filosofio. Kelkaj vikanoj ankaŭ rimarkas la 161 Vikanajn Leĝojn, kiuj estas kutime nomataj 'Craft Laws' aŭ 'Ardanes'.

Malgraŭ tio ke Gerald Gardner unue avertis kaj malpermesis ke gegejoj estu vikanoj, dirante ke gejeco alvenigas 'la malbenon de la diino', nuntempe gegejoj estas akceptitaj je ĉiu vika tradicio.

La Rado de la Jaro[redakti | redakti fonton]

Vikanoj rimarkigas al si la 'Rado de la Jaro' kaj festas ties ok festojn, kiuj estas nomataj sabatoj (angle 'Sabbats'). Kvar da ili, nomataj 'Pligrandaj Sabatoj', estas la ĉefaj sabatoj kaj origine estis la nuraj. La aliaj kvar, la 'Malpligrandaj', estas au esbatoj au solsticoj kaj estas unue festitaj de vikanoj en 1958. La nomoj de la vikanaj festoj estas ofte pruntitaj versioj de tiuj de la germanaj paganismaj kaj keltaj paganismaj festoj. Malgraŭ la nomoj, la festoj ne estas ŝatus-esti-aj kopioj de la antaŭaj festoj, nek eĉ similas ili al siaj historiaj samnomuloj.

  • Samhain --- (Vika Novjaro) ------ Esperante, 'Saveno'
  • Yule ------ (Vintra tago) ---- Esperante, 'Julo'
  • Imbolc ----------------------- Esperante, 'Imbolko'
  • Ostara ---- (Printempa tago) - Esperante, 'Eostaro'
  • Beltane ---------------------- Esperante, 'Beltejno'
  • Litha ----- (Somera tago) ---- Esperante, 'Litho'
  • Lugnasad --------------------- Esperante, 'Lunaso'
  • Mabon ----- (Aŭtuna tago) --- Esperante, 'Mabono'


Ankaŭ festataj, kompreneble, estas mankunigoj, kiuj estas vikanaj geedziĝoj. Ceteraj festataj aferoj estas vikaniĝoj kaj plenkreskiĝoj.

Libro de Ombroj[redakti | redakti fonton]

Vikanoj havas privatan ĵurnalon aŭ bazan religian tekston kiu estas nomata "Libro de Ombroj". Je kelkaj tradicioj, la "Libro de Ombroj" estas mistera afero kiu ne estu montrata al iu ajn kiu ne estas ano de tiu tradicio.

Tamen, kelkaj versioj de tiaj Libroj de Ombroj estas jam presitaj, kaj partoj de tiuj libroj- precipe la Vika Sentenco kaj la Ordono de la Diino- estas jam adoptitaj de ne-anoj de tiuj tradicioj (memstaraj vikanoj). Multaj memstaraj vikanoj kreas siajn proprajn Librojn de Ombroj, kies enhavo estas nur konata de la kreinto.

Kreitaj versioj de la Libro de Ombroj kutime ne estas donitaj de la instruanto- la adeptiganto- al la lernanto- la adepto. Nuntempe, fakte, ili oftas en la interreto- kiel retpaĝoj- kaj kelkaj vikanoj eĉ ne plu skribas siajn Lbrojn de Ombroj mane, kiel tradicie estas farite, sed konservas ilin per KDisko aŭ USB-poŝmemorilo.

Kelkaj Vikanoj distingas inter la Libro de Ombroj kaj ties ĝemela libro, la Spegula Libro. La unua estas enhavanto de ritoj, preĝoj, kaj aliaj religiaj tekstoj, dum la dua estas enhavanto de pensoj, priskriboj de emocioj, ktp.

Vika magio[redakti | redakti fonton]

Magio estas la kapablo influi okazojn per sentado kaj manipulado de naturaj fortoj. Religioj kiaj Viko uzas magion en iliaj ritaroj.

Kresko de Viko[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu bildo montras la kvanton de vikanoj en ĉiu lando. Viko estas tre rapidekreskanta religio.

Viko rapide kreskas, aparte inter junuloj, feministoj, kaj alternativuloj al kiuj plaĉas ĝia neortodoksa pensmaniero, rezulte ke la vasta plejparto de vikanoj estas konvertiĝintoj el aliaj religioj, plejparte kristanismo kaj judismo. Ankaŭ estas multaj paroj kiuj instruas siajn vikajn kredojn al siaj infanoj.

Diskriminacio[redakti | redakti fonton]

Bedaŭrinde, vikanoj frontas diskriminacion, aparte en Usono en lokoj kie tre fortas laŭdogma kristanismo. Malgraŭ ĝia manko je dogmo, religiestro aŭ eĉ vastaj strukturoj, oni ofte miskredas ke viko estas kulto. Vikanoj foje suferas malkomprenon, insultojn, maltoleremon, turmentadon, diskriminacion (kontraŭ- kaj laŭleĝan), kaj eĉ fizikan atakon pro siaj religiaj kredoj.

Famaj Vikanaj Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Famaj aŭtoroj pri viko inkluzivas: Gerald Gardner, Ray Buckland, Stewart Farrar, Z. Budapest, Scott Cunningham, Isaac Bonewits kaj Margot Adler.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]