Pentaklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pantaklo (aŭ pentakolo, aŭ pentagramo, aŭ pentalfo laŭ la kontekstoj) estas magia simbolo, ĝenerale enskribita en cirklo (sed temas regulo ne-fiksa), ĉeesta en multaj kulturoj kaj lokoj; en la okcidentaj civilizoj, havas precipe esoteran karakteron, estas ofte priskribita kiel talismano de protekta magio, kiu povas esti realigita aŭ desegnita sur skridmaterioj kiel karto aŭ pergameno, aŭ ĉizita sur metalo aŭ fine modlita sur vakso, argilo ktp. Sur ĝi oni povas inskribi aliajn simbolojn.[1]

Pri pentagramo aŭ pentalfo (laŭ esprimo jam uzita de Pitagoro) parolas ĝenerale la grimorioj kaj traktatoj pri magio.[2]

Etimologioj[redakti | redakti fonton]

Se estas klara la etimologio de pentagramo, male la etimologio de la termino “pentaklo” restas obskura, sed la konstruo kaj la signifo sugestas devivadon el la greka prefikso penta kombinita kun la latina perfikso culum'[3] (konstruo ne tute fremda en la mezepoka latino; aŭ ankaŭ el la franca malfrua mezepoka "pendacol"[4], kie ĝi aludas al juvelo aŭ ornamaĵo pendanta ĉirkaŭ la kolo (el pend- pendere, à al, colcou kolo"</ref>

Signifoj kaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiam, malsame ol tio opiniata de oni, la origina signifo de la pentaklo-pentagrano estis negativa aŭ ligita al la figuro de Satano. Ankaŭ la pentaklo estis, fakte, kiel ĉiuj la paganaj simboloj, transformita al demona simbolo kaj iom post iom ligita al la obskuraj fortoj kun la disvastiĝo de kristanismo aŭ kaŭze de la uzo nekorekta en esoteraj medioj. Kristanismo distanĉiĝis senhezite, kaj tiusence edukis siajn fidelulojn, de ĉio kio celas flankenmeti ĉe la unika Dio fortojn aŭ superajn estaĵojn sendependajn: kaj tio sendepende de la rezultoj de la praktiko de la magio.[5] Paganoj ligis la pentagramon-pentaklon al la kulto de la diino Venuso, enkarniĝo de belo, forto kaj precipe de sekseco.

Utiligo en la Viko kaj en aliaj magioj[redakti | redakti fonton]

Dum la rita ceremonio de la Viko, pentagramo estas lokigita sur la altaro por reprezenti la nordon kaj la elementon “”Tero””. Ankaŭ aliaj magioj ĝin ŝarĝas per talismana potenco dum la simbologio estas vastega kaj foje kontraŭdira. Kutime ĉiu aspekto de la desegno aparte aludas al karateriza doktrino: ĉiu estas signo agnoska pri diaj aspektoj, ĉiam tamen laŭhome konceptataj.

Inter la diversaj interpretoj, kelkaj vidas en la pentaklo ne nur reprezentadon de la rilato inter la dia mondo kaj tiu fiziko, sed ankaŭ reprezentadon de la homa figuro. Tio oni vidblus ankaŭ en fama Vitruvia homo de Leonardo da Vinci en kiu evidentas ke la (geometria) pentagramo povas esti skemigita reprezento de la homa korpo kun la brakoj kaj kruroj dismalfermitaj: la cirklo kiu ĝin ĉirkaŭas simbolus la rilaton kiu implikigus la senfinon; do ĝi simbolus la rilaton kiu kunigas la homon al la senfinecon de la universo kaj al ties mistika aspekto, nome al la dieco.

Bildaro: ekzemploj de pentagramoj kaj pentakloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Il Pentagramma. Simbologia e utilizzo nei millenni. Monica Casalini, Anguana Edizioni, 2012.
  2. [1]. Aleister Crowley sugestis rezervi la nomon “Pentagramo” nur al la pentaklo (pentakolo) enskribita en cirklo, dum por aliaj similaj talismanoj sufiĉus la termino “pentaklo”.
  3. Pentacolo in Vocabolario – Treccani
  4. Godefroy, M. Dictionnaire de l'ancienne langue française VI 88/1 (1328-1400).
  5. Agoj de la Apostoloj 8, 18-23; kaj Sankta Paŭlo difinas magiiston Elimas «Filo de la diablo».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]