Grimorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motivo por talismano, devenanta el la grimonio La Nigra kokino. Brodita sur nigra sateno kun la vortoj: Nades, Suradis, Maniner; eldirante tiujn vortojn oni supozas ke aperu iu ĝino. Eldirante, male, Sader, Prostas, Solaster la ĝino estos devigata trovi veran amon por tiu kiu ĝin elvokas; eldirante Mammes, Laher la amo povas esti solvita.

Grimorio estas libro pri magio. Tiuĝenraj libroj estis grandparte verkitaj ekde la fino de la Mezepoko ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ili entenis precipe astrologiajn simetriaĵojn, listojn de anĝeloj kaj demonoj, instruaĵojn por alestigi ensorĉojn, pretigi kuracilojn, elvoki supernaturajn estaĵojn kaj forĝi Talismanojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Paĝo enhavanta multajn magiajn sigelojn el la Sefer Raziel HaMalakh (Libro de Raziel la anĝelo).
Homa figuro ĉizita en la pentagramo, el De Occulta Philosophia de Agrippa von Nettesheim. La signoj sur la perimetro estas astrologiaj.

Probabla origino de la vorto "grimorio" povus esti franca: en la antikva franca lingvo gramaire havas la saman radikon en "gramatiko" kaj en "glamour". Tio eble pro tio ke, ĉe la fino de la Mezepoko, la latinaj gramatikoj (libroj pri sintakso, kaj pri la latina elparolo estis fundamento en la edukaj kaj en la universitataj studoj estis latinlingvaj kaj, meze de ĝenerala analfabetismo, ĉiuj aliaj libroj estis konsiderataj portantaj strangaĵojn. Spertuloj kiuj vidas etimologian ligon inter la tri vortojn: gramatiko, “glamour” kaj grimorio, avertas ankaŭ ke grimorio apartenas al tipo de libroj anatemizitaj de la eklezianoj [1], kaj ke foje la vorto grimorio estas uzata pro indiki neŝatindan libron pro ĝia obskureco.

Grimorioj indaj je atento estas:[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistas multaj originaj eldonoj de preskaŭ ĉiuj cititaj grimorioj, iam ekinundis la merkaton falsaĵoj kaj interpolaĵoj franclingvaj aŭ latinlingvaj. Tiuj falsaĵoj, sed ankaŭ la originaloj estis profititaj de vikanoj, satanistoj, adherantoj al la magio de la kaoso, esoteraj kaj pseŭdo-framasonaj organizaĵoj kiel Hermetic Order of the Golden Dawn kaj Ordo Templi Orientis.

Iuj el tiuj libroj prezentas enhavon deĉifeblan, kiel, ekzemple, la Voynich-manuskripto.

Kun la sama enhavo, sed kun malsamaj titoloj, estas konataj ankaŭ samenhavaj tekstoj de la epoko greka-romia. Samĝenraj papirusoj, priskribantaj kutime ensorĉojn, estis trovitaj sub la egiptaj sabloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Davies, Owen (2009). Grimoires: A History of Magic Books. Oxford University Press USA. ISBN 0-19-920451-9 9780199204519 Check, isbn OCLC 244766270.
  • Claude Lecouteux, Le Livre des grimoires. De la magie au Moyen Âge, 2002, Imago, 3° éd. revue 2008. Extraits et commentaires.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

En Komunejo: [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claude Lecouteux, Le Livre des grimoires, 2002, Imago, 3° éd. revue 2008 p. 9),

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Historio pri Grimorioj
  • [3] Pri esoteraj libroj.