Leonardo da Vinci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leonardo da Vinci
Leonardo da Vinci
itala pentristo
Naskiĝo 15-a de aprilo 1452
en Anchiano ĉe Vinci, Italio
Morto 2-a de majo 1519
en Le Clos Lucé en Amboise
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Subskribo de da Vinci

Leonardo da VinciVinĉi [leoˈnardo da ˈvintʃi] (itale, Leonardo di ser Piero da Vinci, tio estas Leonardo, filo de Piero, el Vinci) naskiĝis la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio; mortis la 2-an de majo 1519 en Amboise, Francio).

Leonardo da Vinci estis itala pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomiisto, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero kaj sciencisto de la alta renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto. Li naskiĝis kiel ekstergeedzeca filo de la notario Piero da Vinci kaj de la vilaĝanino Katerina, kaj edukiĝis en la ateliero de la fama florenca pentristo Verrocchio. Grandan parton de sia frua laboro li plenumis kiel helpanto de Ludovico il Moro en Milano. Poste li laboris en Romo, Bologna kaj Venecio kaj pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en Francio, en la bieno, donacita al li de la reĝo Francisko la 1-a.

Oni ofte priskribis lin kiel arketipon de la renesanco, homon, kies kvazaŭ senlima scivolemo estis komplementita per lia kapablo inventi. [1] Li estas vaste konsiderata kiel la plej granda pentristo de ĉiuj tempoj kaj eble la plej multfacete talenta persono, kiu iam vivis.[2]

Lia ĉefa akceptata merito kaj ĉefa okupo estis pentrado. Du el liaj verkoj Mona Lisa (La Gioconda) kaj La Sankta Manĝo (La Lasta Vespermanĝo) okupas la unikajn lokojn de la plej konataj, plej ofte reproduktataj kaj parodiataj portretoj kaj religiaj verkoj de ĉiuj tempoj, kies famo estis nur iugrade atingata per la Kreo de Adamo fare de Michelangelo.[1] Inter la pentraĵoj de Leonardo ankaŭ la Vitruvia homo estas ikona. Entute nur ĉirkaŭ 15 liaj pentristaj verkoj sukcesis supervivi ĝis nia tempo, tio estas ege malgranda nombro pro lia konstanta, ofte katastrofa, eksperimentado kun novaj teknikoj kaj lia kronika prokrastado. Tamen, tiuj malmultaj verkoj kune kun liaj notlibroj, kiuj entenas desegnaĵojn, sciencajn diagramojn kaj liajn pensojn pri naturo de pentrado, konsistigas grandan kontribuon por postaj generacioj de pentristoj, kontestataj nur de lia rivalo Michelangelo.

Kiel inĝeniero, Leonardo grandskale antaŭenigis sian tempon per siaj ideoj. Li konceptis helikopterojn, tankon, sunan baterion, kalkulilon, proponis la teorion de plata tektoniko. Nur malgranda kvanto de liaj planoj estis realigitaj dum lia tempo, por multaj entute ne eblis konstrui ilin tiuepoke, sed kelkaj malpli grandaj inventoj, kiel aŭtomate turniĝanta ŝpinilo kaj la maŝino por testi la distiran forton de dratoj, eniris tutmondan industrion sen mencio de lia nomo. Kiel sciencisto li draste antaŭis la scio-staton de sia tempo en la terenoj de anatomio, civila inĝenierado, optiko kaj hidraŭliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de da Vinci en Anchiano

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

La 15-an de aprilo 1452 (laŭ la julia kalendaro), Leonardo naskiĝis eksterleĝa filo de la 25-jara notario Ser Piero, el riĉa itala familio, kaj de la 22-jara kamparanino Caterina, en la toskana vilaĝeto Anchiano (je 2 km de la vilaĝo Vinci, 80 km de Florenco, 50 km de Pizo en Italio). Lia avo Antonio registris en sia taglibro, ke la naskiĝo okazis "je la tria horo nokta" (= 22:30), kaj ke la knabon oni baptis je la nomo Lionardo[3]. El la notoj de Antonio venas ankaŭ pliaj informoj pri la vivo de la juna Leonardo.

Kvinjara, kiam lia patrino edziniĝis al la potfabriko-posedanto Accattabriga di Piero del Vacca el Vinci, Leonardo ekloĝis ĉe sia patro, Ser Piero, kiu edziĝis al juna virino, Albiera di Giovanni Amadori, kiu mortis sen gefiloj, kiam Leonardo estis 13-jara. Lia patro edziĝis ankoraŭ trian fojon kaj havis kun siaj du lastaj virinoj naŭ filojn kaj du filinojn. Li estis sukcesoplena notario, inter kies klientoj troviĝis la Mediĉoj kaj anoj de la urba konsilio.

En 1466 Leonardo transloĝiĝis kun sia familio al Florenco. Jam frue li interesiĝis pri muziko, desegnado kaj modelado. Iam lia patro montris kelkajn el la desegnoj al Andrea del Verrocchio, kiu divenis la artajn kapablojn de la knabo kaj iĝis ties instruisto pri artoj.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La bapto de Kristo, de Verrocchio, ĉirkaŭ 1475

Verrocchio estis unu el la plej famaj skulptistoj en la tiama Florenco, kaj verkis ankaŭ kiel juvelisto kaj pentristo. De 1470 ĝis 1477 Leonardo lernis ĉe Verrocchio kun Lorenzo di Credi kaj aliaj lernantoj. Tiam li amikiĝis kun la pentristoj Sandro Botticelli kaj Pietro Perugino.

Baldaŭ Leonardo lernis ĉion, kion Verrocchio povis instrui al li. Laŭ Vasari, unu el la unuaj artkronikistoj kaj samtempulo de Leonardo, li kontribuis al la pentraĵo La bapto de Kristo, kiun Verrocchio preparis por la monaĥoj de Vallombrosa (videbla nuntempe en la Ufficioj de Florenco), la anĝelon surgenuan je la maldekstra flanko. La pentraĵo estis unue pentrita per "tempera"-farbo, sed bedaŭrinde poste surpentrita per oleofarbo (eble de Leonardo); tial malfacilas nun juĝi pri la unuaj aŭtoroj. Oni supozas, ke Leonardo pentris ne nur la vizaĝon de la anĝelo, sed ankaŭ partojn de la vestaĵoj kaj de la pejzaĝa fono kiuj similas al tiuj de liaj verkoj. La pentraĵon oni datumas je 1475.

Ekde 1472 la nomo de Leonardo troviĝas sur la listoj de la gildo Sankta-Luko, la pentristogildo de Florenco. Tie li vivis kaj laboris aliajn dek aŭ dek unu jarojn kaj ĝis 1477. Oni daŭre nomis lin lernanto de Verrocchio. En 1476 oni malkondamnis lin pro "sodomio" (tiama esprimo por samseksemo.

En 1476 Leonardo eniris la laborejon de Paolo Uccello, kie li studis la perspektivon. Oni supozas, ke jam inter 1476 kaj 1478 li havis sian propran laborejon.

Tiam oni ankoraŭ ne uzis familinomojn en Eŭropo; nur famaj familioj uzis la triban nomon, ekzemple Lorenco de Mediĉo, inter kies antaŭuloj certe estis kelkaj kuracistoj. Kutime homoj estis nomitaj laŭ la persona nomo al kiu oni aldonis precizigan informon, kiel: nomo de la patro, devenloko, kromnomo (Botticelli), nomo de la majstro (Andrea del Verrocchio), ktp. Do, la nomo de la artisto estis Leonardo di ser Piero da Vinci, t.e. Leonardo, filo de majstro Piero, el Vinci. Leonardo subskribis siajn verkojn nur per LeonardoIo, Leonardo (mi, Leonardo). Aŭtoritatoj do kutime raportas pri la verkoj de Leonardo, sen aldono de "da Vinci". Verŝajne li ne uzis la nomon de sia patro, ĉar li estis eksterleĝa filo.

Unuaj verkoj, Milano[redakti | redakti fonton]

La Virgulino ĉe la rokoj (1483-84)
Luvro-Muzeo, Parizo
La Gioconda
La Gioconda
Leonardo da Vinci, inter 1503 kaj 1506
oleo sur popla ligno
77 × 53 cm
Luvro
v  d  r
Information icon.svg
Damo kun ermeno
Damo kun ermeno
Leonardo da Vinci1483-1490
oleo sur ligno
54,7 × 40,3 cm
Muzeo de Czartoryski en Krakovo / Pollando
v  d  r
Information icon.svg
La Adorado de la Tri reĝoj
La Adorado de la Tri reĝoj
Leonardo da Vinci, {{{jaro}}}
oleo sur ligno
24,6 × 24,3 cm
La Urba Galerio
v  d  r
Information icon.svg

Lorenzo de Mediĉo interesiĝis pri li en 1477 kaj de 1482 ĝis 1483 Leonardo verkis kiel libera artisto sub lia patronado. Dokumentoj ekzistas pri grava mendo de la urba konsilio en 1478 kaj alia de la monaĥoj de San Donato en Scopeto en 1480.

En 1481 la monaĥejo de San Donato mendis la Adoradon de la tri reĝoj, sed Leonardo, ofendita, ĉar la papo Siksto la 4-a ne elektis lin, sed Mikelanĝelon por ornami la Sikstan Kapelon en la Vatikano, neniam finis la pentraĵon kaj foriris el Florenco por labori en Milano por la meceno kaj duko Ludoviko Sforza.

Ĉe la duko en Milano li ne nur pentris, sed ankaŭ laboris pri diversaj aferoj, la artisto estis ekzemple organizanto de festoj kaj spektakloj en la palaco kaj inventis teatromaŝinojn kiuj mirigis la publikon. Li pentris plurajn portretojn de la milana kortego kaj ekstudis kiel ebligi ŝipiradon sur la kanalo de la Martezana. En 1483 li ekpentris unu el siaj plej famaj ĉefverkoj nome La Virgulino ĉe la rokoj por la kapelo San Francesco Grande. Tiam li ankaŭ ekpripensis teknikajn kaj militistajn projektojn. Li plibonigis horloĝojn, teksilojn, arganojn, ... Li ankaŭ studis urborganizadon kaj proponis planojn por idealaj urboj.

Ĉirkaŭ 1490 Leonardo malfermis akademion, kie li instruis dum kelkaj jaroj kaj notis siajn esplorojn en serio da verketoj. Samtempe li planis grandegan statuon fandotan el bronzo Il Cavallo de Francesco Sforza (la patro de la duko de Milano) sur baŭmanta ĉevalo. Prodaĵo en la tiama epoko, kiu tamen neniam estis realigita.

En 1495 la dominikanoj de la monaĥejo Sankta Maria de la gracoj mendis de li La Sanktan Manĝon, kiun li pentris freske sur la muron de la monaĥeja manĝejo. En 1498 li pentris la plafonon de la palaco Sforza.

En 1499 la trupoj de Ludoviko la 12-a invadis la dukejon de Milano kaj eksigis la dukon Ludoviko Sforza. Lia statuo kun baŭmanta ĉevalo estis detruita. Ludoviko la 12-a volis eĉ eltranĉi la monaĥejan muron por forporti La Sanktan Manĝon al Francio.

Verkado tra Italio[redakti | redakti fonton]

La homo de Vitruvio, 1492

Post du monatoj en Mantova kun la sciencista monaĥo Luca Pacioli, li vojaĝis al Venecio en marto 1500, kie li pristudis la defendorimedojn je la orienta limo de la venecia ŝtato kontraŭ ebla atako de la turkoj. Fino de aprilo li estis denove en Florenco.

En 1501 li loĝis en la monaĥejo de la Santissima Annunziata. Dum mallonga tempo li restis en Romo en la Vilao Tivoli por pristudi antikvaĵojn. Li realigis por la potenca ŝtatsekretario de Ludoviko la 12-a, Florimond Robertet, Virgulinon nun malaperintan.

En 1502 Leonardo estis vokita de la princo Cezaro Borgia, duko de Valentinois, kiu donis al li la titolon de "kapitano kaj ĝenerala inĝeniero". Li loĝis en Markio kaj Romagna por revizi la fortikaĵojn kaj de la filo de la papo Aleksandro la 6-a novkonkeritajn landojn. Li renkontiĝis kun Nicolas Machiavel "spiono" de Florenco, je la servo de Cezaro Borgia.

De 1503 ĝis 1506 Leonardo loĝis en la monaĥejo Santa Maria Novella kaj havis novan pentristan laborejon. Li pentris la Batalon de Anghiari.

En 1504 oni petis konsilon de Leonardo por la loko de la David-statuo de Mikelanĝelo, kaj kune kun kelkaj kolegoj li konsilis starigon en niĉo "por ke ĝi ne ĝenu la ceremoniojn de la oficialuloj". Fine oni sekvis la opinion de Filippino Lippi (kaj ja de Mikelanĝelo) kaj aliaj kaj starigis la statuon pli centre. Lia patro mortis kaj pro sia eksterleĝa naskiĝo Leonardo ne povis heredi. Ludoviko la 12-a petis de Florenco, kie Leonardo faris anatomiajn studojn kaj provis klasifiki siajn nenombreblajn notojn, ke la majstro revenu Milanon.

En 1505 li studis la flugon de birdoj kaj verkis la kodekson de Torino.

En 1506 la registraro de Florenco permesis al li viziti la francan gubernatoron de Milano, Charles d'Amboise, kiu gardis lin kontraŭ la protestoj de la regnestro.

En 1507 la pentristo heredis de sia onklo Francesco, sed liaj nevoj kontraŭbatalis la testamenton. Ludoviko la 12-a estis en Milano kaj Leonardo iĝis denove organizanto de festoj en la lombarda ĉefurbo. En 1508 li eklaboris pri Sankta Ana, kiu troviĝas nun en la Luvro en Parizo.

Mortis la gubernatoro Charles d'Amboise en 1511 kaj Francio forlasis la regionon de Milano post la perdita batalo de Ravenna.

En septembro 1513 Leonardo transloĝiĝis al Romo, kie li laboris por la papo Leono la 10-a el la riĉa kaj potenca familio Mediĉo. En 1514 li pentris la serion de "Diluvoj" kaj preparis projekton por sekigi la marĉojn Pontins, kiuj apartenis al la duko Julien de Mediĉo.

En septembro 1515 la nova franca reĝo Francisko la 1-a rekonkeris la regionon de Milano pro la gajnita la batalo de Marignano. En novembro 1515 Leonardo laboris pri nova projekto de la kvartalo Mediĉo en Florenco. En decembro li renkontis la reĝon Francisko la 1-a en Bolonjo.

Lastaj jaroj en Francio[redakti | redakti fonton]

La tombo de Leonardo da Vinci
en la kapelo de la kastelo Amboise

En 1516 Leonardo eklaboris en Francio kun sia helpanto la pentristo Francesco Melzi, sub la meceneco kaj protekto de la franca reĝo Francisko la 1-a, kiu loĝigis lin en la kasteleto Clos Lucé en Amboise (departemento Indre-et-Loire) kiel "unua pentristo, inĝeniero kaj arkitekto de la reĝo". Francisko la 1-a admiris Leonardon kaj konsideris lin kiel patron. Leonardo laboris pri projekto de nova palaco en Romorantin kaj devojigo de rivero en Sauldre.

Delonge malsana, la 23-an de aprilo 1519 Leonardo da Vinci faris sian testamenton kaj la 2-an de majo, 67-jara mortis en Clos Lucé.

Giorgio Vasari[4], lia unua biografo, skribis, ke li mortis en la brakoj de Francisko la 1-a, sed tion oni malkonfirmas.[5] Lia tombo troviĝas en la kapelo Saint-Hubert, en la kastelo de Amboise.

Post portempa entombigo, lia korpo estis sendita la 12-an de aŭgusto al la monaĥejo de Saint Florentin, sed la restaĵoj de lia korpo estis perditaj dum la francaj religimilitoj en la 16-a jarcento.

Leonard da Vinci, fraŭla dum sia tuta vivo, sen iuj edzino, filo aŭ filino, testamentas sian tutan verkon por ke ĝi estu publikigota, siajn manuskriptojn, kajerojn, dosierojn, ilojn, al sia lernanto kaj disĉiplo, Francesco Melzi. Tiu ĉi estis lernanto lia de kiam li estis 10jara, vojaĝis kun li ĝis Francio, restis kun li ĝis la morto kaj administros la lian testamenton dum 50 jaroj post la morto de la majstro. Multajn pentraĵojn, inter ili la Gioconda, la Virgulino, la Infano kaj Sankta Ana, ... li testamentis al sia alia disĉiplo, Giacomo Caprotti, ankaŭ kromnomita Salai, kiu lernis ĉe li jam 15-jara. Aliaj aferoj estis por liaj servistoj.

El la 50.000 originalaj dokumentoj (kajeroj, manuskriptoj, paĝoj, desegnaĵoj, tekstoj, notoj, ... - ĉiu el ili konsiderinda kiel aparta artaĵo), kiujn konservis Francesco Melzi dum sia tuta vivo, neniun li publikigis. Post lia morto en 1570 la dokumentoj estas disigitaj, perditaj, ... Hodiaŭ restas nur ĉirkaŭ 13.000 dokumentoj, la plej multaj arkivitaj en Vatikano.

Leonardo, pentristo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Memportreto de Leonardo

Ĉi tiuj pentraĵoj ankoraŭ ekzistas, sed multaj el liaj pentraĵoj pereis aŭ perdiĝis. Kaj eĉ el la konataj, ekzistantaj pentraĵoj, multaj delonge perdis sian originalan aspekton. Sed spite de tio, la genio de Leonardo brilas tra la ruinigo de tempo.

La Gioconda (La Joconde en la franca, Mona Lisa en la angla kaj la hispana), probable la plej fama bildo en la mondo, estas en la muzeo Louvre en Parizo. Ĝi estas facile trovebla, ĉar ĝi estas la bildo kun la granda homamaso ĉirkaŭ si, sed ĝi ne estas facile rigardebla ĉar ĝi estas malantaŭ dika vitro (en 1911, ĝi estis ŝtelita). Ŝia enigma rideto, pro kiu ŝi nun estas tiel fama, estis en ŝia tempo rideto eleganta. Spite de la granda populareco de la bildo, ĝi ankoraŭ povas teni la animon, eĉ post centoj da jaroj.

Kvankam La Gioconda ja estis reala virino (eble Mona Lisa, junulino de Florenco kiu, en 1495, edziniĝis al Francesco del Giocondo), iuj kredas ke Leonardo uzis plurajn modelinojn por fini la bildon.

Liaj pentraĵoj estas tre realismaj, precipe en komparo kun pentraĵoj de antaŭaj jarcentoj en Eŭropo. Leonardo aplikis la tiam novan teknikon de perspektivo. Aldone, liaj okuloj kaj menso estis tre observemaj, pri homoj kaj pri naturo. Ekzemple li vidis aspektojn de akvofalo kaj birdflugo, kiuj estis alie nekonataj ĝis la invento de fotografio en la 19-a jarcento.

Parto de la efiko de liaj pentraĵoj venas de subtila kaj mola ombrigado, kie unu ombro fluas en alian. En La Gioconda, ekzemple, oni ne povas diri la horon de tago sur la bildo. La itala nomo por la tekniko estas sfumato (nuancigita, laŭvorte disfumiĝinta). Alia efiko de liaj pentraĵoj venas de la mistera mieno, kiun li kutime donis al la virinoj.

Leonardo estis tiel maldisciplinema, ke li ofte finis pentraĵon nur post jaroj. Ekzemple, en La Sankta Manĝo la vizaĝoj de Jesuo kaj Judaso longe restis malplenaj. Liaj inventoj ofte suferis la saman sorton.

Liaj inventoj kaj artaĵoj ankaŭ suferis pro liaj inventemo kaj memfido: Ekzemple, por pentri La Sanktan Manĝon Leonardo inventis novan teknikon de pentrado, kiu ebligis lin pentri pli malrapide kaj zorgeme ol freskado permesis (ĉe kiu necesas pentri dum la [[stuko|stukaĵo estas malseka). La tekniko ŝajnis sukcesi, sed post tempo ĝi grade ruinigis la pentraĵon, ĉar la farbo ne povis daŭri longe. Simila nova tekniko tute ruinigis alian pentraĵon de Leonardo, La Batalo de Anghiari. Jen la du flankoj de la genio de Leonardo. Unuflanke li estis inventema, sed aliflanke, li estis tro memfida, riskante ĉefajn pentraĵojn pro tekniko ne sufiĉe elprovita.

Desegnaĵoj[redakti | redakti fonton]

La aera helico, 1486, erare nomita ankaŭ helikoptero: tiu projekto ne havus la movan forton necesan kaj la maŝino turniĝus ĉirkaŭ sia propra akso.

Leonardo da Vinci kreis multegajn skizojn por artaĵoj kiaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj, la plejmulto el kiuj neniam realiĝis. Li verkis grandegan nombron de arte altvaloraj ilustraĵoj pri la plej diversaj temoj, kiel biologio, anatomio, tekniko, armiltekniko kaj arkitekturo. Multe impresas liaj detalaj anatomiaj natursciencaj desegnaĵoj. Li preparis sekcojn laŭlongajn kaj laŭlarĝajn kaj ankaŭ vidojn de supre. Li estis scienca pioniro, kies skizoj montras el sia tempo en la modernan epokon.

  • Desegno pri Toskanio
  • Eseo pri mano
  • Desegno pri barko
  • Desegno pri artilerio
  • Desegno / karikaturo
  • Desegno pri flugmaŝino
  • Desegno pri kapo
  • Desegno pri homo surĉevala
  • Desegno pri cerbujo
  • Desegno pri utero
  • Desegno pri komika sceno
  • Desegno pri tipaj personoj
  • Desegno pri korbaĵoj
  • Desegno pri sferoj
  • Desegno pri koito
  • Desegno pri nuda viro
  • Desegno pri Leta
  • Desegno pri genufleksa Leta
  • Anatomia eseo
  • Desegno pri akvo
  • Desegno pri Panto
  • Eseo pri brako
  • Desegno pri feto
  • Desegno pri Sankta Ana
  • Desegno pri maljunulo / akvo
  • Memportreto de Leonardo
  • Anatomio de la kolo
  • Desegno pri kapo de drako
  • Desegno pri malliberulo
  • Desegno pri skeletoj
  • Desegno pri Vitruvia Homo
  • Desegno pri surĉevala batalo (Anghiari)
  • Desegno pri vizaĝo dum batalo (Anghiari)

Leonardo, inventisto[redakti | redakti fonton]

Li verkis notolibrojn en kiuj li desegnis kaj skribis pri siaj ideoj, inventoj kaj studoj pri naturo kaj anatomio, skribinte en la itala en mano inversa (eble por eviti ŝmiri la inkon, Leonardo estinte maldekstrulo). Li portis notolibron kun si ĉien. La notolibroj estas la plej ampleksa registro de iu ajn granda menso.

Unu el la notolibroj, la Codex Leicester, estas la posedaĵo de Bill Gates, fondinto de Microsoft kaj fascinato de Leonardo, kiu aĉetis ĝin en 1994 por 13 megadenaroj.

La plej grava el la multaj notolibroj estas la Codex Atlanticus.

La plej fama el liaj inventoj estas liaj flugiloj. Fakte, la flugiloj estis la unua (kvankam malsukcesa) pendoglisilo.

Inter aliaj, li inventis helikopteron, akvolevilon, defendilon por kastelourbomuroj, gigantan arbaleston, tankon, helicon, maŝinpafilon, savringon, roboton, kalkulilon, ktp.

Liaj inventoj emis fiaski, estante tro avangardaj por tekniko antaŭindustria, sed la ideoj estis tre bonaj kaj antaŭsignis modernan teknologion.

Kvankam Leonardo pruvis, ke maŝinoj de ĉiama movo estas maleblaj, li ankoraŭ estis senfine fascinita de ili kaj penis inventi tian maŝinon.

El liaj inventoj, la plej praktika probable estis la ŝnura eskalo, inventita por sieĝoj.

Leonardo, sciencisto[redakti | redakti fonton]

Leonardo ŝatis studi naturon. Leonardo estis antaŭmoderna sciencisto, kiel AristoteloArkimedo estis antaŭmodernaj: scienco bazita sur observado, logiko kaj matematiko (precipe geometrio), sed ne sur eksperimentado (Galileo) kaj indukto (Bakono), kiel en moderna scienco, kiuj alvenis nur cent jarojn post Leonardo. Lia scienco estis moderna por lia epoko: li fidis ne la aŭtoritaton de antikvaj libroj, sed rektan observadon de naturo.

Kiel artisto li nature fidis siajn okulojn. Kaj kiel artisto li ne ricevis la klasikan klerigadon de la universitato, kiun ricevis kuracistoj, advokatoj aŭ sacerdotoj, kiu emfazis la latinan lingvon kaj la antikvajn librojn. Pro tio, Leonardo nomis sin "homo senklera". Tamen, Leonardo lernis la latinan je la aĝo de 42 jaroj (1494) kaj legis multajn klasikajn verkojn. La latina lingvo malfermis al Leonardo la altan scion de la Okcidento.

Kiel sciencisto, inventisto kaj artisto, li deziris lerni de la naturo senpere, foriginte la mortan manon de tradicio.

Ekzemple, per studo pri muskoloj, li povis pentri la homan formon pli vera, laŭ naturo, ne laŭ ia tradicia stilo. Simile, antaŭ ol konstrui siajn flugilojn, li studis la flugadon kaj flugilojn de birdoj. Sed li studis naturon preter lia bezono kiel pentristo aŭ inĝeniero.

La plimulto de lia scienca laboro okazis malfrue en lia vivo, ekzemple en Francio, kie li loĝis ĉe la fino de sia vivo. Tie la reĝo donis al li domon kaj finance subtenis Leonardon tiel, ke li povis dediĉi sin al la studo de la naturo. Leonardo interesiĝis precipe pri akvo, vento, tero, ombro, plantoj, bestoj (birdoj, ĉevaloj kaj la homa korpo). Leonardo deziris unuigi ĉiajn sciojn pri naturo antaŭ sia morto, sed ne atingis sian celon.

Li rigardis la Teron kiel grandan, fortan, senkompatan maŝinon, kies sango estas akvo. Li skribis pri tio en la notlibroj kaj tia vidpunkto ankaŭ evidentiĝas en liaj desegnaĵoj. Li certis, ke la montaj altaĵoj kaj la maraj profundaĵoj de la Tero pli kaj pli egaliĝos, tiel ke akvo kovros la tutan Teron, igante ĝin neloĝebla.

Lia forto kiel sciencisto estis observado kaj scivolemo. Lia malforto estis lia evito de abstrakta penso kaj ĝeneraligado. Ekzemple, kvankam lia anatomio estis senegala en Okcidento, li ne malkovris la principon de la sangocirkula sistemo.

Leonardo, homo[redakti | redakti fonton]

Oni priskribis Leonardon kiel malferman afablan homon, kontraŭe al la posta Mikelanĝelo. Sian emon pri soleco li priskribis per preskaŭ la samaj vortoj kiel William Wordsworth.

Liaj vastaj planoj kaj studoj alportis al li nenian rektan enspezon. Malgraŭ sia talento, siaj brilaj kapabloj kaj geniaj realigaĵoj, li restis malriĉa. Malalta li taksis aŭtoritaton. Pro tio, li ne tute aliĝis al la potencaj Mediĉoj. Kiam oni ofertis al li firman dungon ĉe la kortego de Ludoviko Sforza en Milano, li simple foriris.

Leonardo konis Makiavelon kaj amikiĝis kun li, kiam ili laboris por Cezaro Borgia. Kiam li laboris en Romo por la papo, li konis Mikelanĝelon kaj ankaŭ Rafaelon, kiun li grave influis.

En lia biblioteko troviĝis interalie jenaj verkoj:

Kvankam la temoj de liaj pentraĵoj ofte estis religiaj, Leonardo mem ne okupiĝis pri religio ĝis la lastaj jaroj de sia vivo. Religio ŝajnis al li tro abstrakta.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Helen Gardner, Art through the Ages (arto tra epokoj), 1970, eld. Harcourt, Brace and World
  2. Vasari, Boltraffio, Castiglione, "Anonimo" Gaddiano, Berensen, Taine, Fuseli, Rio, Bortolon, etc.
  3. Milena Magnano. Leonardo, I Geni dell'arte (Milano). Mondadori Arte. 2007. ISBN 978-88-370-6432-7.
  4. Giorgio Vasari raportas jenan epitafon:
    LEORNADUS VINCIUS: QUID PLURA? DIVINUM INGENIUM,
    DIVINA MANUS.
    EMORI IN SINU REGIO, MERUERE.
    VIRTUS ET FORTUNA HOC MONUMENTUM CONTIGERE
    GRAVISSIMUS IMPENSIS CUAVRERUNT.
    In Sinu Regio, esprimo iom svaga kaj eble simbola, tradukeblas kiel ĉe la reĝo kaj oni povas kompreni ĝin kiel aludon je la morto de Leonardo en reĝa kastelo.
  5. En pentraĵekspozicio komence de la 19-a jarcento oni vidis pentraĵon de Jean-François Gigoux, sur kiu Leonardo da Vinci mortas en la brakoj de Francisko la 1-a, tian pentraĵon jam verkis François-Guillaume Ménageot en 1781. La tradicio, laŭ kiu la pentristo pentris la scenon, estas fondita nur je la latina epitafo de Vasari, kies terminoj estas ambiguaj. Leonardo mortis en Clos Lucé, en Amboise la 2-an de majo 1519; tiam la kortego troviĝis en Saint-Germain-en-Laye, kie la reĝino naskis la reĝon Henriko la 2-an, la 31-an de marto, kaj reĝaj ordonoj de la 1-a de majo estas datitaj de tiu loko. Aldone la vojaĝlibro de Francisko la 1-a raportas pri nenia reĝa vojaĝo antaŭ la monato julio. Fine la disĉiplo de Leonardo, Francesco Melzi, kiu heredis la librojn kaj penikojn kaj kiu zorgis pri la testamento, skribis al la frato de la pentristo leteron, en kiu li rakontas la morton de la majstro. Nenia rimarko estas pri ĉeesto de la reĝo, kio certe estintus neforgesita kaj menciita de li. Fonto: John Grand-Carteret, L'Histoire, la vie, les mœurs et la curiosité par l'Image, le Pamphlet et le document (1450-1900), Librairie de la curiosité et des beaux-arts, 1927

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.