Savringo
El Vikipedio
Savringo sur pramo
Savringo ĉe ponto, Germanio
Savringo estas sekurigilo enakva. Oni trovas savringojn en naĝejoj, sur ŝipoj, boatoj, ĉe pontoj, basenoj, kluzoj ktp. Ĝi estas ene malplena aŭ plenigita de speciala ŝaŭmmaterialo.
Enhavo |
Uzo[redakti]
Kun ŝnuro[redakti]
Se la savringo havas ŝnuron oni tenas ĝin aŭ fiksas ĝin al aĵo kaj ĵetas la ringon al la savoto. Per la ŝnuro oni povas tiri la ringon al la savoto.
- Avantaĝoj
- facila uzo
- rapida uzo
- Malavantaĝoj
- nur eblas ĉe konscia savoto
- distanclimo
Sen ŝnuro[redakti]
Oni ĵetas la savringon al la savoto, sed ne eblas direkti ĝin al li.
- Avantaĝoj
- preskaŭ ĉie trovebla
- sendanĝere al la savanto
- Malavantaĝoj
- malfacila uzo
- necezas ekzercado
- nur eblas ĉe konscia savoto
Savanto enakva[redakti]
La savanto naĝas kun la savringo al la savoto kaj metas ties brakojn sur la ringon antaŭ ol tiri aŭ puŝi lin al la bordo.
- Avantaĝoj
- preskaŭ ĉie trovebla
- eblas ankaŭ ĉe nekonscia savoto
- Malavantaĝoj
- necesas multe da ekzercado
- la savanto devas enakviĝi
Historio[redakti]
Modelo laŭ desegnaĵo de Leonardo da Vinci
Unua desegnaĵo de savringo estas de Leonardo da Vinci el la 16-a jarcento.
