Ezopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo de Ezopo en Artokolekto de Villa Albani.
Kovrilpaĝo de 50 fabloj de Ezopo, tr: Nakagaiko K. Eld: Japana Esperanta Librokooperativo, sen eldonjaro

EZOPO (greke ΑΙΣΟΠΟΣ, latine ÆSOPUSAESOPUS) antikva greka poeto, kiu verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Kalman Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa saĝo. Lia plej konata verko kutime nomiĝas Fabloj de Ezopo.

Ezopo vivis ĉirkaŭ -600. Eble tamen nur temas pri fikcia nomo al kiu oni atribuis verkojn de diversaj nekonataj aŭtoroj.

Li praktikis arton ŝatatan en la antikva mondo: vesti praktikajn instruojn de la vivosaĝo en alegoriajn rakontojn (fablojn, parabolojn).

Laŭdire Ezopo estis blinda kaj devenis el Nubio (li do estis nigrulo), poste el Frigio, kie li sklavoservis sub diversaj mastroj ĝis la samosano Iadmono liberigis lin. Finfine -tiel rakontas la legendo- li venis al la korto de reĝo Krezo. Ties fidon Ezopo gajnis tiom, ke estis sendita al pluraj ambasadaj misioj. Dum unu el tiuj vojaĝo Ezopon murdis la pastroj de Delfo pro blasfemo kontraŭ dioj.

La raportoj pri liaj malbeleco kaj harlekeneska spritumado verŝajne estis inventitaj poste. Lia nomo fariĝis ĝenronomo por ĉia fabloverkado.

Fabloj[redakti | redakti fonton]

La Fabloj de Ezopo konserviĝis dum longa tempo nur en proza formo per buŝa pludonado de la popolo. Kolektadon de la ezopaj fabloj laŭdire ununafoje entreprenis Demetrios Falereo (Phalereus) ĉirkau -300.

La diversaj kolektoj de ezopaj fabloj, kiuj konserviĝis ĝis nia tempo, estas parte malfruaj prozaj transformoj de prilaboraĵoj de Babrioso en korusaj jamboj, parte produktitaj en retorikaj lernejoj en plej diversaj tempoj kaj kvalitoj.

Sian provon reverki la fablojn en poezia formo esperantlingve Kalocsay prologis tiel:

Ezopo! Ĉu li estis aŭ ne estis?
Oni rakontas ... oni ... svaga oni ...
Li, tamen, eĉ se li ne vivis, vivas.
Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.

(eltirita el la poemo Ezopo el Ezopa saĝo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]