Mikelanĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la itala artisto Mikelanĝelo Buonaroti (Michelangelo Buonarroti). Vidu ankaŭ pri la samlanda artisto Mikelanĝelo Merisi da Karavaĝo (Michelangelo Merisi da Caravaggio).
Mikelanĝelo Buonaroti
Mikelanĝelo Buonaroti
itala pentristo, skulptisto, arkitekto kaj poeto
Naskiĝo 6-a de marto 1475
en Caprese, Toskano, Italujo
Morto 18-a de februaro 1564
en Romo, Italujo
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Mikelanĝelo (itale Michelangelo Buonarroti [mi-kel-án-ĝe-lo bŭon-ar-ro-ti]; naskiĝis la 6-an de marto 1475; mortis la 18-an de februaro 1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo servante al pluraj papoj.

Mikelanĝelo opiniis sin skulptisto, sed la papoj devigis lin ankaŭ pentri. Li admiris la Dian Komedion de Dante kaj mem verkis poemojn, kiuj estis publikigitaj parte nur en 1623, komplete en 1863.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bakĥo (1497)

Deveno kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Mikelanĝelo estis la dua filo de Lodoviko di Leonardo di Buonarota Simoni kaj Franĉeska di Neri. Li naskiĝis la 6-an de marto 1475 en Caprese en la nuna provinco de Areco. Poste lia familio translokiĝis al Florenco. Infane li estis prizorgata de edzino de marmorlaboristo en Settignano. Kelkajn jarojn poste mortis lia patrino post nasko de tri aliaj filoj.

Jam kiel knabo, Mikelanĝelo deziris, kontraŭ la volo de sia patro, iĝi artisto. Post disputego venkis lia volo kontraŭ la nobela orgojlo de llia patro kaj 13-jaraĝa li iĝis dungita helpanto en la metiejo de Domenico Ghirlandaio. Ĉe li, Mikelanĝelo studis la fundamentojn de la freskoarto, kiun li kulminigis dudek jarojn poste en Romo. Kiel ĉiuj tiutempaj florencaj artistoj li ankaŭ lernis en la kapelo de Brancacci de la preĝejo Santa Maria del Carmine kaj en la preĝejo de la sankta Spirito. Kopiante la freskojn de Masaccio ĵaluzis lin la skulptisto Pietro Torrigiano pro liaj lerteco kaj rimarkoj, kaj donis al li pugnobaton en la vizaĝon, kiu rompis lian nazon kaj markis tutevive lian vizaĝon.

Kvankam Mikelanĝelo unue turniĝis al pentrarto, li preferis skulptadon. Jam antaŭ la fino de sia lernperiodo li estis sendita al la skulptadlernejo en la ĝardenoj de la Mediĉoj.

Bolonjo[redakti | redakti fonton]

Fresko "La lasta juĝo"

Mikelanĝelo studis en la lernejo kaj vivis ĉe la Mediĉoj apenaŭ tri jarojn, kiam mortis lia fama meceno Lorenzo de Mediĉo. La filo de Lorenzo, Piero, heredis la pozicion, sed ne la kvalitojn de sia patro. Fine de la aŭtuno de 1494 evidentiĝis ke estiĝos katastrofo por li kaj liaj sekvuloj. Mikelanĝelo jam spertis antaŭvidon, kaj la tiama igis lin forveturi kun du kunuloj al Bolonjo sen atendi la ribelon de la popolo.

Dudekjaraĝa li estis akceptita tie de ano de la familio de Ulisse Aldrovandi por kiu li pretigis du statuojn de sanktuloj kaj unu anĝelon por la tombejo de la sankta Dominiko en la preĝejo de sankta Petronio. Post unu jaro, kiam finiĝis la laboro en Bolonjo kaj kiam lia nomo estis (nesciate de li) enskribita en liston de artistoj renovigontan la novan kunvensalonon de la granda konsilio en Florenco, Mikelanĝelo revenis hejmen.

Reveno al Florenco sub Savonarola[redakti | redakti fonton]

Post la potenctranspreno de Savonarola en la jaro 1494, kiu tute ŝanĝis la econ de la burĝa vivo en Florenco, Mikelanĝelo ne ricevis mendojn de la urba registaro. Tamen li ne restis senlabora, ĉar li trovis amikon de alia Lorenzo, la filo de Pierfrancesco de Mediĉo, por kiu li kreis statuon de la juna sankta Johano. Post kiam li kopiis antikvan modelon de dormanta Eroso, la mendinto proponis, ke li prilaboru la verkon, por ke ĝi aspektu antikve kaj estu vendota tia. Sen kroma salajro, Mikelanĝelo partoprenis la trompon ŝercocele kaj la statuo estis vendita kiel vera antikva verko altekosta al roma kolektanto, la kardinalo de San Giorgio en Velabro, Raffaele Riario. Kiam la kardinalo malkovris la trompon la vendinto devis repagi la aĉetsumon.

Unua restado en Romo (de 1496 ĝis 1501)[redakti | redakti fonton]

Mikelanĝelo alvenis unuan fojon en Romo fine de junio 1496. La kardinalo Riario postulis, ke Mikelanĝelo trovu por li antikvan Bakĥon, kompense por la artotrompo. Fine Mikelanĝelo estis favorata de la kardinalo Jean Bilhères de Lagraulas (france Jean de Villiers de La Groslaye), abato de St. Denis kaj kardinalpastro de Santa Sabina, kiu mendis la Pietàn.

La Pietà estas la nura statuo de Mikelanĝelo, kiun li subskribis, kio montras kian signifon ĝi havis al la artisto. Super la mamoj de la dipatrino estas rubando, sur kiu estas gravurita la vortoj: MICHAEL ANGELUS. BONAROTUS. FLORENT. FACIEBA(T).

Dua reveno al Florenco[redakti | redakti fonton]

La originalo de la Davido de Mikelanĝelo

La unua restado de Mikelanĝelo en Romo daŭris kvin jarojn, de la somero de 1496 ĝis la somero de 1501. En tiu epoko okazis gravegaj politikaj tumultoj en Florenco. Ludovico Buonaroti perdis sian postenon en 1494 kaj de tiam vidis sian filon Mikelanĝelo kiel ĉefa subtenanto de la familio. Li plurfoje petis lin reveni hejmen. Familia devo kaj orgojlo regis la konduton de Mikelanĝelo, kiu sendiskute subtenis la patron kaj la gefratojn.

La grandega Davido estis skulptita el marmora bloko, kiun la skulptisto Agostino di Duccio postlasis sensukcese 40 jarojn antaŭe.[1] Mikelanĝelo sukcesis atentante la tradician traktadon de la temo skulpti junan giganton, atentan kaj streĉitan antaŭ granda ago. La rezulto impresis per la libera kaj samtempe preciza realigo kaj la triumfa potenco de la esprimo. La plej bonaj artistoj de Florenco kune decidis la ejon por starigi la statuon kaj elektis fine la terason de la palaco de la Signoria kontraŭe al la Loggia dei Lanzi. La statuo de Davido restis tie, ĝis kiam en 1882 ĝi estis protektocele translokigita en halegon de la artoakademio. Kopio troviĝas nuntempe antaŭ la Signoria.

Aliaj skulptaĵoj el la sama epoko estas dua malpli granda Davido el bronzo, sankta Mateo por la katedralo de Florenco, kiun li neniam finis, sankta Maria kaj du nefinitaj reliefoj pri la sama temo.

Dua restado en Romo (1505 - 1506)[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post sia alveno en Romo, Mikelanĝelo ricevis bonan mendon de la papo Julio la 2-a. Ties ideo estis krei tombomonumenton, kiu glorigos lin post lia morto, sed jam estus verkita dum lia vivo kaj laŭ liaj planoj.

Post kiam la papo akceptis la planon de Mikelanĝelo, tiu restis dum la vintro de 1505/1506 ĉe la ŝtonminejoj de Carrara kaj supervizis la eltiron kaj transporton de la marmoro. Printempe li revenis al Romo kaj ekpreparis la laboron. Dum kelka tempo la papo interese sekvis la progreson de la laboro kaj bonopiniis pri la juna skulptisto. Sed poste ŝanĝis lia sinteno. Dum la foresto de Mikelanĝelo la papo elektis Donato-n Bramante, kiu ne estis amiko de Mikelanĝelo, por krei novan arkitektan planon por la rekonstruo de la baziliko de Sankta Petro. Mikelanĝelo opiniis ke la de li ne ŝatata invito interrompi la skulptadon por ornami per freskoj la Sikstan Kapelon estiĝis pro la influo kaj la malboneco de Bramante.

Tria reveno al Florenco[redakti | redakti fonton]

Sed baldaŭ la papo devis zorgi pri militoj kaj konkeroj. Iam Mikelanĝelo sidis ĉetable ĉe li kaj aŭdis lin diri al juvelisto, ke li ne plu elspezos monon por ŝtonoj, ĉu malgrandaj ĉu grandaj. Aldoniĝis, ke kiam la artisto prezentis fakturon, oni petis lin reen reveni kaj fine sen aparta ĝentileco forsendis lin. Mikelanĝelo malĝojegiĝis. Timante ne nur pri sia okupo, sed ankaŭ pri sia vivo, li subite forlasis Romon, kaj antaŭ ol la mesaĝistoj de la papo povis atingi lin, li jam estis en la sekura teritorio de Florenco en aprilo 1506.

Reveninte hejmen, li ne plu atentis mendojn el Romo kaj restis dum la somero en Florenco. Pri kio li okupiĝis ne certas, sed li verŝajne daŭrigis la pentradon de la granda batalpentraĵo.

La statuo de Julio en Bolonjo[redakti | redakti fonton]

Dum tiu sama somero Julio sukcese militis kaj invadis malkontraŭstare la urbon de Bolonjo. Mikelanĝelo konvinkiĝis reiri sekure ĉe la papo kaj tiu bonvenigis la artiston amikece. Li mendis statuon de si mem el bronzo, kiu estu starigota kiel simbolo de sia konkerita aŭtoritato super la ĉefa enirejo de la preĝejo Petronio de Bolonjo.

En la sekvaj dek kvin monatoj Mikelanĝelo tute dediĉis sin al tiu nova tasko, sed la gajnita mono apenaŭ sufiĉis por vivi. Krome li ne spertis pri la prilaboro de metalo, kaj helpanto, kiun li venigis el Florenco, evidentiĝis ribelema kaj estis maldungita. Malgraŭ ĉio li tamen sukcesis kaj la 21-an de februaro 1508 estis inaŭgurita la majesta bronza koloso de la sidanta papo kun robo kaj sceptro, tenanta de unu mano la ŝlosilojn kaj gestanta benon kaj ordonon per la alia.

Tri jarojn poste ĝi estis detruita dum revolucio. La popolo de Bolonjo ribelis kontraŭ la aŭtoritato de Julio, kies senditoj kaj disĉiploj estis forpelitaj kaj kies statuo estis malsuprenĵetita. La verko de Mikelanĝelo estis moke tirata tra la stratoj, disbatita kaj la eroj ĵetitaj en fornon.

Tria restado en Romo[redakti | redakti fonton]

Judith kaj servistino kun la kapo de Holoferno, Siksta Kapelo

Intertempe la artisto post finiĝo de la statuo sekvis la papon al Romo. Tie li tamen ne povis daŭrigi la laboron ĉe la papa tombomonumento, sed devis daŭrigi pentradon en la Siksta Kapelo. Li tute ne ŝatis tiun laboron kaj faris ĝin kontraŭvole, tamen estas ĉefe tiu verko, kiu estas konata de li nuntempe.

La plafono de la Siksta Kapelo estas la nura verko, kiun Mikelanĝelo povis krei laŭ sia ideo. La unua plano de la papo, laŭ kiu Mikelanĝelo komencis la laboron, konsistis nur el fresko de la 12 apostoloj. Mikelanĝelo proponis planon kun centoj da figuroj prezentantan la genesis de la kreado ĝis la granda diluvo, kun kromaj bildoj de profetoj kaj sibiloj kaj la prapatroj de Kristo.

Ĉirkaŭ maje 1508 la preparlaboroj estis finitaj kaj Mikelanĝelo eklaboris. Samjare li venigis kelkajn helppentristojn el Florenco, sed ili ricevis tradician edukadon kaj ne sukcesis transigi la planojn de Mikelanĝelo al freskoj kaj kontentigi lin. Tial jam baldaŭ li forsendis ilin kaj sola finis la gigantan taskon, krom necesa nur mekanika helpo.

Urĝa bezono de mono por antaŭenigi la projekton devigis lin interrompi sian laboron kaj postsekvi la papon ĝis Bolonjo, inter septembro de la jaro 1510 kaj januaro 1511.

La korpaj kondiĉoj kun kapo levita al la plafono estis ege streĉigaj kaj malkomfortaj. Sed post kvar jaroj kaj duono la tasko estis plenumita.

Statuo de Moseo, parto de la tombeja monumento de Julio la 2-a

Apenaŭ finiĝis la laboro ĉe la Siksta Kapelo, ke Mikelanĝelo jam relaboris pri la marmora statuo de Julio la 2-a. Sed tiu mortis post nur kvar monatoj, kaj liaj heredintoj jam somere de la jaro 1513 ŝanĝis la kontrakton al malpligranda versio de la monumento. La originalaj planoj estas perditaj, oni nur scias, ke la monumento estis starigota en unu el la kapeloj de la baziliko sankta Petro, disigita de la muro, ortangula kaj libera, kio estis tute nekonata en la tiama tombeja arkitekturo.

Ankaŭ la nova plano estis granda kaj belega, ĝi konsistis el triflanke libera duetaĝa strukturo ornamita per statuoj. En la supera etaĝo kuŝu granda figuro de la papo kun vizio de la virgulino kaj la bebo super li, plorantaj anĝeloj ĉeflanke, profetoj kaj alegorioj en la anguloj - entute 16 figuroj.

Reveno al Florenco[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1513 la kardinalo Giovanno de Mediĉo iĝis posteulo de Julio la 2-a kaj transprenis la papan nomon Leono la 10-a. Ĉirkaŭ samepoke la Mediĉoj reatingis per perforto kaj trompo sian influon en Florenco neniigante la liberajn instituciojn, kiuj estiĝis post la epoko de Savonarola. Mikelanĝelo ja estis unuflanke amiko kaj subtenata de tiu familio, sed aliflanke li estis ŝatanto de la respubliko Florenco. Leo la 10-a kaj liaj parencoj starigis grandan planon por pliriĉigi kaj ornami la fasadon de la familia preĝejo, la baziliko de sankta Lorenzo en Florenco. Mikelanĝelo entuziasmiĝis, forlasante sian taskon ĉe la tombejo de Julio kaj proponis sin por la realigo de la fasado.

La familio plaĉe akceptis lin, kvankam ĝi antaŭe planis transdoni la laboron al Leonardo da Vinci. La heredantoj de Julio akceptis, ĉar tiel ili povis neniigi la jam trijaran kontakton favore al nova ĉirkaŭ duone malpli granda projekto. Mikelanĝelo starigis por la preĝeja fasado planon kunigante skulptartion kaj arkitekturon, tiel grandiozan kia estis tiu por la originala monumento de Julio. La kontrakto estis subskribita januare de la jaro 1518 kaj la artisto veturis al Carrara por supervizi la ekstrakton de la marmoro.

Sed la mendintoj pro politikaj kialoj devigis lin uzi novajn ŝtonminejojn en Pietrasanta, li devis nuligi la kontrakton en Carrara. Malkontentegis la tieaj ŝtonministoj kaj estigis teknikaj problemoj en la nova ŝtonminejo, kien la tiam 44-jara Mikelanĝelo devis translokiĝi. Li fine koleriĝis kaj nuligis la kontraktojn por la fasado marte de la jaro 1518.

Reveninte al Florenco, oni proponis al li multajn laborojn. Tiel la reĝo de Francujo ŝatus havi ion verkita de li por starigi ĝin apud du pentraĵoj de Rafaelo, kiujn li jam posedis. La administrantaro de Bolonjo volis, ke li verku la fasadon de la preĝejo sankta Petronio; tiu de Ĝenovo bronzan statuon de la granda komandanto Andrea Doria. Kardinalo Grimani petegis iujn ajn pentraĵojn aŭ statuojn, kiuj restis al li; aliaj artoŝatantoj petegis malgrandaĵojn kiel desegnaĵojn aŭ planojn. Pri la periodo de 1518 ĝis 1522 oni certas nur pri lia laboro ĉe du sklavostatuoj por la monumento de Julio kaj la realigo de mendo por tri romanoj pri statuo de resurekciinta Kristo, kiun li ricevis jam en 1514.

La nefinitaj sklavoj staras ĝis nun enmurigitaj en groto en la ĝardenoj de Boboli en Florenco. La statuo de Kristo, preskaŭ finpretigita de la majstro (nur iom finita de ties disĉiploj) troviĝas en la preĝejo sankta Maria sopra Minerva en Romo, sed montras malmulte da entuziasmo kaj inventan spiriton, kvankam la partoj finpretigitaj de Mikelanĝelo mem estas formale kaj metieje perfektaj.

Biblioteca Medicea Laurenziana laŭ planoj de Mikelanĝelo

La sekvajn dek du jarojn (de 1522 ĝis 1534) Mikelanĝelo pasigis en Florenco kaj laboris ĉefe por la Mediĉoj. Plano pri aro da tombejaj monumentoj el la jaro 1520 estiĝis aktuala nur post la morto de Leono la 10-a kaj la mallongaa papeco de Hadriano la 6-a, kiam papiĝis Klemento la 7-a.

Militagado en Florenco[redakti | redakti fonton]

De aprilo 1524 ĝis oktobro 1526 Mikelanĝelo laboris pri la Lorenza biblioteko, kiun Klemento la 2-a volis konstrui kiel eble plej rapide. Nur poste la artisto denove zorgis pri la tombejaj monumentoj. En 1527 okazis la sacco di Roma kaj la ŝajne ne malhavebla neniigo de la papo Klemento. La florencanoj profitis la okazon por forpeli la Mediĉojn el la urbo kaj starigi denove respublikan registaron.

Kompreneble ne plu estis mono por daŭrigi la laboron en sankta Lorenzo kaj Mikelanĝelo okupiĝis por la novaj estroj dumtempe pri grupo el Herkulo kaj Cacus kaj alia el Samsono kaj la filistoj (tiu ĉi el marmora bloko, kiuj jam estis prilaborita aliacele de Baccio Bandinelli.

Sed baldaŭ poste oni vokis lin por protekti la urbon. Klemento kaj lia malamiko Karolo la 5-a paciĝis kaj provis kune restarigi la estrecon de la Mediĉoj en Florenco. Por la onta sieĝo oni nomis Mikelanĝelon ĉefteknikisto por la fortikaĵoj. Dum la frua somero de 1529 li zorgis do pri la fortikaĵoj de San Miniato; de julio ĝis septembro li partoprenis diplomatan mision al Ferrara kaj Venecio.

Post kiam li revenis meze de septembro, evidentiĝis ke pro interna perfido kaj troa forto de la malamiko ne ekzistis solvo por Florenco. Post melankolia atako li subite ekvojaĝis al Venecio, kie li restis dum kelka tempo kaj negociis pri onta loĝejo en Francujo. Sed dum la sieĝo li revenis al Florenco, sed li ne partoprenis la lastan tagon de la liberecbatalo por la urbo.

Kiam submetiĝis la urbo en 1530, ne estas graciigitaj la plej multaj el tiuj, kiuj paroprenis la ĝian defendon. Mikelanĝelo opiniis sin endanĝerita, sed pro agado de Baccio Valoris, li estis tuj denove dungita de la papo Klemento. En la sekvaj kvar jaroj, li portempe daŭrigis la laboron ĉe la monumentoj por la Mediĉoj kaj la Lorenza Biblioteko, ekde 1532 helpata de Giovanni Angelo Montorsoli kaj aliaj lernantoj.

Lastaj jaroj en Romo (1534 - 1564)[redakti | redakti fonton]

Minoso mordita de serpento

En 1531 Mikelanĝelo grave malsaniĝis. En 1532 li restadis en Romo kaj akceptis alian kontrakton por la finpretigo de la julia monumento, kiu estis ankoraŭ malpligrandigita kaj estu starigita ne en la baziliko sankta Petro, sed en la preĝejo sankta Petro en Vincoli. Aŭtune de la jaro 1534 li definitive forlasis Florencon. La restantaj laboroj ĉe la kapelo de la Mediĉoj estis finpretigitaj de liaj lernantoj kaj la kapelo estis malfermita nur en 1545.

La statuoj de la Mediĉo-monumento estas krom Moseo kaj la sklavoj inter la plej bonaj verkoj el la meza skulptarta periodo de Mikelanĝelo.

La lasta juĝo en la Siksta Kapelo

Post la finpretigo de la Mediĉo-tombejaj monumentoj Mikelanĝelo intencis dediĉi sin al la finpretigo de la monumento de Julio, sed la papo Klemento insistis por ke li laboru en la Siksta Kapelo ornamu la frontan muron super la altaro, kiun ornamis ĝis tiam freskoj de Perugino.

La temo elektita estis la Lasta juĝo. 60-jaraĝa Mikelanĝelo ekloĝis definitve en Romo aŭtune de la jaro 1534. Baldaŭ poste mortis Klemento. Lia posteulo iĝis Paŭlo la 3-a el la familio Farnese.

Pli ol la antaŭaj papoj, Paŭlo postulis ke Mikelanĝelo laboru senkondiĉe por li, kaj forlasu ĉiujn aliajn laborojn. En la sekvaj sep jaroj Mikelanĝelo ĉefe pentris la lastan juĝon. Post ties finpretigo en 1541, li devis zorgi pri du aliaj grandaj freskoj en la nova papa kapelo, kiun konstruigis la papo en Vatikano, kaj kiun li nomis laŭ li mem Capella Paolina.

La fresko de la lasta juĝo en la Siksta Kapelo estas unu el la plej famaj bildoj de la mondo. Ĉe ambaŭ freskoj de la paŭla kapelo Mikelanĝelo atingis denove spiritan klimakson.

La tombo de Mikelanĝelo en la baziliko Santa Croce en Florenco.

Mikelanĝelo Buonarroti mortis la 18-an de februaro 1564 en Romo. Li estis entombigita en la baziliko Santa Croce en Florenco.

Verko[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Davido
  • Pietato
  • Moseo

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta familio
  • Freskoj en la Siksta Kapelo (Kreo de Adamo, Sibiloj kaj profetoj, La lasta juĝo)

Desegnaĵoj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵoj de Mikelanĝelo estas konservitaj en la Nacia Galerio de Arto en Vaŝingtono, en la muzeo de la Luvro en Parizo, en la muzeo Condé en Chantilly (Francujo).

Notindas aparte la Forrabo de Ganimedo el la jaro 1533, kiam li renkontiĝis kun Tomaso de Cavalieri, konservita ĉe la muzeo Fogg Art en Kembriĝo kaj la Sankta familio akerita de la centro Getty en Losanĝeleso.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Krom pentraĵoj kaj skulptaĵoj Mikelanĝelo verkis ankaŭ serion da sonetoj, dediĉitaj ĉefe al lia longjara amikino Vittoria Colonna kaj al lia amiko Tommaso de’ Cavalieri, kaj Madrigaloj kaj aliaj poemoj.

Kronologie[redakti | redakti fonton]

  • 1489–1492, Madono ĉe la ŝtuparo, marmora reliefo. Florenco, Casa Buonarroti
  • 1492–1493, Batalo de centaŭroj, marmora reliefo. Florenco, Casa Buonarroti
  • 1492, Krucifikso, marmora statuo de Kristo ĉe ligna kruco. Florenco, Santo Spirito
  • 1494–1495, Arca di San Domenico, statuoj de sanktaj Petronio, Prokulo kaj lumanĝeloj. Bolonjo
  • 1496–1497, Ebria Baĥo, skulptaĵo. Florenco, Bargello
  • 1498–1499, Pietà, skulptaĵo en la baziliko sankta Petro en Romo
  • 1501–1504, Piccolomini altaro, statuoj de la sanktaj Pio, Gregoro la granda, Petro, Paŭlo. Katedralo en Siena
  • 1501–1504, Davido, Florenco
  • 1503, Tondo Taddei, ronda marmora reliefo. Londono, Royal Academy
  • 1503–1505, Madono de Brügge, marmora statuo. Brügge, Liebfrauenkirche
  • 1504–1505, Tondo Pitti, ronda marmora reliefo. Florenco, Bargello
  • 1504–1505, Tondo Doni, rondpentraĵo. Florenco, Uffizien
  • 1505–1515 kaj poste, skulptaĵoj por la tombeja monumento de la papo Julio la 2-a, interalie mortanta sklavo (nuntempe en la Luvro en Parizo) kaj Moseo.
  • 1508–1512, Freskoj de la siksta kapelo en Romo
  • 1519–1521, Resurekciinta Kristo, marmora statuo. Romo, Santa Maria sopra Minerva
  • 1520–1534, Tombejaj monumentoj de la dukoj Giovanni kaj Lorenzo la 2-a de Mediĉo en la nova sakristio de la Mediĉo-kapelo en Florenco
  • 1524–1526, Biblioteca Medicea Laurenziana en Florenco
  • 1530, Apolo, marmora statuo. Florenco, Bargello
  • 1532–1534, La venkinto, marmora statuo. Florenco, Palazzo Vecchio
  • 1534–1541, La lasta juĝo en la Siksta Kapelo
  • 1560–1562, Santa Maria degli Angeli e dei Martiri en Romo
  • 1547-, Konstruestrado de la baziliko de sankta Petro, kupelo
  • 1547–1564, Pietà, Florenco, Museo dell`Opera del Duomo
  • 1553–1564, Pietà Rondanini, Milano, Castello Sforzesco

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Subskribo de Mikelanĝelo
Citaĵo
« Ju pli perfekte, des pli da doloroj. »
— Soneto pri Dante

Samseksemo[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo d Mikelanĝelo montrante Zeŭson kaj Ganimedon, arketipa pederasta paro ekde antikva Grekujo.

Se la samseksemo de Mikelanĝelo ne plu estas sekreto nuntempe, kaj ne plu starigas problemon, tio ne ĉiam estis tiel. Same kiel la nudeco de la korpoj de la Lasta juĝo de la Siksta Kapelo estis ĉaste kovrita post la morto de la pentristo, same la seksinklino de Mikelanĝelo restis pudore kaŝita. Ascanio Condivi[2], lia unua biografo, preferis montri bildon de homo senseksa por tiu, kiu volas aŭdi tion, sed tre klara al tiu, kiu legis Platonon:

Citaĵo
« Mi ofte aŭdis lin rezoni kaj diskuti pri amo kaj mi lernis de ĉeestantoj, ke li ne parolis alimaniere ol kiel legeblas ĉe Platono. Mi ne scias tion, kion diris Platono, sed mi bone scias, praktikinte longe kaj tre intime Mikelanĝelon, tiel, kiel mi faris, mi neniam aŭdis el sia buŝo aliajn parolojn ol tre honestajn kaj kapablajn subpremi dezirojn misajn kaj senbremsajn, kiuj povintus naskiĝi en koroj de junuloj. »
— [3]

Giorgio Vasari estas iom malpli kaŝema en Le Vite:

Citaĵo
« Antaŭ ĉiuj aliaj, senkompare, li amis Tomason dei Cavalieri, roma sinjoro, juna kaj pasiita pri arto. Li verkis sur kartono portreton lian naturgrada - la nura portreto, kiun li desegnis: li malamis kopii vivantan personon, krom se li estis nekompareble bela. »
— [4]

Akceptado[redakti | redakti fonton]

La verko de Mikelanĝelo havis grandegan influon al liaj samtempuloj. Lia maniero pentri kaj skulpti estas transprenita de la anoj de manierismo, kiu floras fine de la Renesanco. Pruvo pri la admiro de liaj samtempuloj estas la fakto ke du biografioj publikiĝis jam dum lia vivo, unu en kolekto de biografio de renesancaj artistoj de Giorgio Vasari, Le Vite (1550), la alia de lia disĉiplo Ascanio Condivi en 1553.

Postefiko[redakti | redakti fonton]

Kultura[redakti | redakti fonton]

Pri la vivo de Mikelanĝelo estis verkitaj multaj libroj kaj romanoj. Populara estas la usona filmo Agonio kaj ekstazo kun Charlton Heston kaj Rex Harrison el la jaro 1965.

La rolo de Michelangelo en la komikso Teenage Mutant Ninja Turtles estis nomata laŭ Mikelanĝelo.

En la kosmo[redakti | redakti fonton]

La asteroido 3001 Mikelanĝelo kaj kratero sur la planedo Merkuro estas nomataj laŭ Mikelanĝelo.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans Mackowsky: Michelangelo, unua eldono 1908, J.B. Metzlersche Verlagsbuchhandlung Stutgarto, 1947
  • Ernst Steinmann kaj Rudolph Wittkower - Michelangelo-Bibliographie 1500 - 1926, Leipzig 1927
  • Luitpold Dussler - Michelangelo-Bibliographie 1927 - 1970, Wiesbaden 1974
  • Valerio Guazzoni, Allessandro Nova, Pier Luigi de Vecchi - Michelangelo - Der Bildhauer, Der Architekt, Der Maler (Mikelanĝelo - la skulptisto, la arkitekto, la pentristo), Stutgarto / Zuriko1984 (3 volumoj)
  • Michael Rohlmann, Andreas Thielemann (eld.) - Michelangelo - Neue Beiträge, Munkeno / Berlino 2000
  • Daniel Kupper - Michelangelo, Reinbek 2004, ISBN 3-499-50657-2
  • Ross King - Michelangelo und die Fresken des Papstes (Mikelanĝelo kaj la freskoj de la papo), Munkeno 2003.
  • Trewin Copplestone - Michelangelo. Eld. EDITION XXL, 2005, ISBN 3-89736-334-8
  • Antonio Forcellino - Michelangelo. Eine Biographie, Munkeno 2006, ISBN 3-88680-845-9
  • Sigmund Freud - Der Moses des Michelangelo (1914)
  • Georg Franzen: Sigmund Freud und der Moses des Michelangelo. Verlag Peter Lang, Frankfurto ĉe Majno 1992.
  • Lutz Heusinger - Michelangelo. Leben und Werk in chronologischer Reihenfolge (Mikelanĝelo. Vivo kaj verko kronologie), Gondrom Verlag, Bayreuth 1976
  • Stefanie Penck: Michelangelo. Prestel Verlag, München 2005, ISBN 978-3-7913-3428-8 (Flexo).
  • Frank Zöllner, Christian Thoenes kaj Thomas Pöpper: Michelangelo 1475 - 1564. Das vollständige Werk., eldonejo Taschen, Kolonjo 2007, ISBN 978-3-8228-3053-6
  • Joachim Poeschke: Die Skulptur der Renaissance in Italien (La skulptoarto de la renesanco en Italujo); vol. 2: Michelangelo und seine Zeit (Mikelanĝelo kaj lia epoko), Munkeno 1992, ISBN 3-7774-5430-3
  • Horst Bredekamp: Michelangelo - Fünf Essays (Mikelanĝelo - kvin eseoj), eld. Klaus Wagenbach, Berlino 2009, ISBN 978-3-8031-5179-7
  • Volker Reinhardt: Der Göttliche. Das Leben des Michelangelo. (La dieculo. La vivo de Mikelanĝelo), eld. C.H. Beck, München 2010. ISBN 978-3-406-59784-8
  • William E. Wallace: Michelangelo - the artist, the man, and his times (Mikelanĝelo - la artisto, la viro kaj lia epoko), Cambridge [i.a.] : Cambridge University Press, 2010, ISBN 978-0-521-11199-7
  • Stephanie Buck: Michelangelo's Dream (La revo de Mikelanĝelo), ekspozicia katalogo de galerio Courtauld, Londono, University of Washington Press, 2010 ISBN 978-1-907372-02-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj pri la Mikelanĝela statuo de Davido, simbolo de la UK 2006, en la kongresa kuriero "Florenca Lilio", volumo 1, paĝo 3]
  2. Citita de A. Mézières en Michel-Ange Buonarroti, poète.
  3. Tradukita laŭ la franca teksto: Je l'ai souvent entendu raisonner et discourir sur l'amour et j'ai appris des personnes présentes qu'il n'en parlait pas autrement que d'après ce qui se lit dans Platon. Je ne sais pas ce que dit Platon, mais je sais bien qu'ayant longtemps et très intimement pratiqué Michel-Ange, ainsi que je l'ai fait, je n'ai jamais entendu sortir de sa bouche que des paroles très honnêtes et capables de réprimer les désirs déréglés et sans frein qui pourraient naître dans le cœur des jeunes gens.
  4. Tradukita laŭ la franca teksto: Par-dessus tous les autres, sans comparaison, il aima Tommaso dei Cavalieri, gentilhomme romain, jeune et passionné pour l’art. Il fit sur un carton son portrait grandeur nature – le seul portrait qu’il ait dessiné : car il avait horreur de copier une personne vivante, à moins qu’elle ne fût d’une incomparable beauté.
  5. Gallant, R., 1986. National Geographic Picture Atlas of Our Universe. National Geographic Society, 2nd edition. ISBN 0-87044-644-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.