Krucifikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucifikso sur muro

Krucifikso (el la latina cruci fixus - pendigita sur kruco) estas arta similigo de la krucumita Jesuo Kristo. Ĝi konsistas el kruco kaj la korpo de Jesuo Kristo. Kiel unu el la ĉefaj simboloj de kristanismo, ĝi simbolas la oferon de Kristo kaj lian morton per krucumado. La uzo de la krucifikso estas akceptita en la plej multaj ĉefaj ekleziaj konfesioj.

Kvankam la krucifikso estas la plej karakteriza simbolo de kristanismo, tamen la signifo de tiu ĉi simbolo ekkreskis precipe dum mezepoko, kiam en Okcidento la estimo al la krucumita Kristo estis de malproksime la plej signifa punkto de la kristana instruado.

La plej malnovaj krucifiksoj ne okupiĝas pri la sufero de Jesuo mem, sed ili montras Kriston sur kruco kiel Dion en homa aspekto, kiu ne povas suferi kaj kiu "regas el kruco". Dum la mezepoko en konekso kun franciskana movado estas emfazataj la vundoj de Jesuo kaj liaj suferoj.

Krucifiksojn eblas trovi en ĉiu katolika preĝejo. Tipan karakteron de ĉeĥa pejzaĝo kreas diaj torturoj, kiuj estas eble la plej ofta ekzemplo de krucifikso en la naturo. Krucifikso ornamas ankaŭ multajn katolikajn hejmojn - sed kutimo pendigi la krucifikson sur muron devenas nur el la 18-a jarcento. Aspekton de krucifikso havadas ankaŭ juveloj kiel simbolo de religia aparteneco aŭ kredo.

En krucifiksoj, la surskribo INRI kutime aperas supre sur la kruco, kiu simbolas la inicialojn en la latina IESVS·NAZARENVS·REX·IVDÆORVM, kun la signifo "Jesuo de Nazareto, Reĝo de la Judoj". En orientaj preĝejoj la surskribo povas esti iomete malsama - INBI, kiu venas de la greka origino de la surskribo.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]