Paŭlo la 3-a
El Vikipedio
| Paŭlo la 3-a | |
|---|---|
| Naskonomo | Alessandro Farnese |
| Komenco de pontifiko | 1-a de novembro 1534 |
| Fino de pontifiko | 10-a de novembro 1549 |
| Antaŭulo | Klemento la 7-a |
| Sekvanto | Julio la 3-a |
| Dato de naskiĝo | 29-a de februaro 1468 |
| Loko de naskiĝo | Canino (Italio) |
| Dato de morto | 10-a de novembro 1549 |
| Loko de morto | Romo, Italio |
Paŭlo la 3-a, naskiĝinta Alessandro Farnese la 29-an de februaro 1468 en Canino, mortinta en Romo la 10-an de novembro 1549, estis la 220-a papo de la romkatolika eklezio. Li regis de la 1-a de novembro 1534 ĝis sia morto.
En 1545 li kunvokis la koncilion de Trento.
Lia familio (Farnese) estis tre influa kaj regis la duklandon de Parma kaj Piacenza.