Manierismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Manierismo estas eŭropa stilfazo en pentrado, konstruarto, plastiko, muziko kaj literaturo, kiu sekvas post renesanco, proksimume inter 1510 kaj 1600.

Ecaro[redakti | redakti fonton]

Manierismo karakteriziĝas per strebado al distinga maniero kaj al simetrio laŭ dukurbaj linioj. Ĝin oni ofte nomas ankaŭ malfrua renesanco, ĉar la manieristoj eliras de la renesanca formpaletro. En Italio manierismo ampleksas proksimume la tempon inter 1515 kaj 1600; en Francio de 1550 ĝis 1610, en Germanio la jaroj 1560 ĝis 1610. En la literaturo la vorto estas uzata por la transira fazo inter renesanco kaj baroko, kiu fazo daŭris ĝis ĉirkaŭ 1630. Ĝi ampleksas plurajn naciajn stilkonceptojn; "marinismon" en Italio, "gongorismon" en Hispanio, "bonvorto" en Anglio, la "preciozan" literaturon en Francio kaj kelkajn variantojn de la germana baroko. Bazaj enhavaj karakterizaĵoj estas kontraŭteza, ambigua mondosento, kontraŭnaturalisma afekteco, neraciismaj pozicioj kaj elitemo. Unuflanka interesiĝo pri aĵoj problemaj, monstrecaj kaj bizaraj disformas la realon je io kvazaŭ fantazia, ĝin diserigas je sonĝobildoj kaj ofte ĝin troigas ĝis superrealeco. Lingvaj ecoj estas troabunda apliko de tropoj, metaforoj kaj kleraj mitologiaj aludoj.

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi nocion enkondukis Giorgio Vasari por karakterizi la manieron aŭ stilon de la malfrua Michelangelo Buonarrotti. Poste ĝi ankaŭ aplikiĝis al liaj sekvantoj. Jen listo:

Bildaro[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]