Eroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eroso, Ateno, ĉ. 470–450 a.Kr.

Eroso (helene Ἔρως , latine AmoroCupido" en helena mitologio estas dio de amo kaj amo mem; filo de dio de la milito Areso kaj diino de amo kaj beleco Afrodito, adorata ankaŭ kiel diino de rikolto. Ĝia romia ekivivalento estis Amoro. Kiel Dionizo, estis ankaŭ li iam menciata kiel Eleŭtero, „liberiganto“. Laŭ pli malnovaj mitoj estas Eroso personigo de la potenca kaj ĉioviviganta forto, kiu naskiĝis post komenca Ĥaoso.

La nomo venas de la verbo ἔρασθαι (erastai), "arde deziri" kun la ĉefa signifo de "deziro de la sensoj". En la prahindeŭropa lingvo oni trovas la rekonstruitan elementon (e)rem "kompleziĝi" "delektiĝi".

Laŭ Heziodo Eroso naskiĝis sammomente kun patrino de la tero Gaja. Li kunigis la eligitajn komencoj de aferoj el kiuj ekestis ĉiuj vivantaj estaĵoj, dioj, homoj kaj bestoj.

Imagoj pri Eroso[redakti | redakti fonton]

Eroso ludanta liron, Muzeo Luvro

Helenoj agnoskis du konceptojn de nocio Eroso; en la unua, laŭ orfisma mito pri kreo de la mondo, li estas primara dio, kiu ne nur personigas forton de erota amo, sed ankaŭ urĝan naturan instinkton, la unuan trembrilon de lumo respondantan pri komenco kaj ordo de ĉiuj aferoj en kosmo. En Hezioda verko Theogonia, la plej fama greka mito pri la kreo, Eroso aperis el la origina Ĥaoso kune kun Gaja, tero kaj Tartaro, submondo; laŭ Aristofana ludo Birdoj li eloviĝis el arĝenta ovo, kiun metis diino Noci, kiun amindumis Vento. En Eleŭsina misterio li estis adorata kiel Protogono, la unuenaskita.

Alterne, en pli posta antikva epoko estis Eroso sciigata kiel filo de Afrodito kaj aŭ Areo, HermesoHefesto, aŭ ke liaj gepatroj estis Poro kaj Penio, aŭ alifoje Iriso kaj Zefiro; tiu ĉi Eroso akompanis Afroditon, ligatan originan forton de amo portante ĝin al mortemuloj.

Eroso alportas ĝojon kaj ĉagrenon, regas super ĉio kaj ĉie: ŝvebas per oraj flugiloj armita per pafarko kaj sagoj. Kiun li trafos per sia pafaĵo subiĝos pro amo. Eroso estas kaj aminda kaj kruela, gaja kaj artifika, homoj sopiras lin, laŭdkantas kaj malbenas lin.

Zeŭso bone sciis, ke Eroso alportos teren ankaŭ suferojn kaj sciis ankaŭ, ke li mem kontraŭ liaj sagoj ne kontraŭstaros sukcese. Li volis tuj post naskiĝo pereigi lin, sed Afrodito sian filon kaŝis en profunda arbaro kaj donis infanon en edukadon al la sovaĝaj leoninoj. Kiam li maturiĝis, revenis al sia patrino sur Olimpon kaj ĉiuj dioj bonvenigis lin pro lia beleco kaj ĉarmo. Li fariĝis helpanto de Afrodita kaj ĉiam estis okupita tiom, ke alprenis kiel helpantoj Erosetojn, alivorte Amoretojn. Ili onidire estis liaj fratoj, inter ili ankaŭ Anteroso („Kontraŭamo“); mencioj pri li aperas nur en relartive pli malfruaj mitoj.

En aro estis Eroso kutime bildigata kie nuda flugilhava knabo aŭ kiel infano (kvankam tiu ĉi imago estas ligita pli kun Amoro el romiana religio, ĉe grekoj li estis pli junulo) kun sia pafarko kaj sagoj en la mano. Li uzis du specojn de sagoj: unu oran kun flugiletoj el kolombaj plumoj, kiu kaŭzadis tujan amon; alian kun flugiletoj el strigaj plumoj, kiu naskis flegmecon. Poetino Sapfo priskribis lin per vortoj „dolĉdoloriga“ kaj „kruela“ al siaj oferoj; li estis ankaŭ senkonscienca, nebridebla kaj ĥarisma. En orfisma mito pri kreo de la mondo oni nomis lin ankaŭ Faneso. Eroso estis ĉi tie priskribita kiel hermafrodito, kiu kreis teron, firmamenton, sunon kaj lunon. Onidire li havis kvar kapojn kaj iam roris kiel leono, blekis kiel virbovo, siblis kiel serpento kaj beis kiel virŝafo. Kelkokaze li estis bildigata kiel blindulo aŭ kun benditaj okuloj.

En frua Grekio ne estis adorado de Eroso kutima, sed iom post iom fariĝis pli vastigita. Estis fanatike adorata en kulto de fekundeco en Tespio kaj rolis grave en Eleŭsinaj misterioj. En Ateno li dividis tre popularan kulton kune kun Afrodito kaj ĉiu kvara tago en la monato estis dediĉita ĝuste al li. En iuj partoj de la antikva Grekio li estis adorata kiel dio de pederastio (ekz. en Kreto, en Tebo kaj en Sparto), aliloke estis lia kulto ambaŭseksema (ekz. en Trojo kaj Lakonio).

En la moderna tempo estas Eroso glorata dum Erosa tago, festo de amo kaj seksumado, la 22an de januaro, kiam estas planedeto Eroso plej proksima al la tero.

Mitoj ligitaj al Eroso[redakti | redakti fonton]

Statuo de Eroso el trovejo en Pompejo

Eroso mem estis ankaŭ kontraŭ la amo senpova (ĝis helpis al li Anteroso). Mitoj sciigas kelkajn liaj amhistoriojn.

Unu el la konataj mitoj estas historieto de Eroso kaj Apolono, kiu mokis Eroson pro lia pafado per la ora pafarko. Eroso pro tio kaŭzis per sia sago, ke Apolono enamiĝis nimfon Dafnan, filinon de Ladono, sed ŝi Apolonon malŝatis. Ankaŭ tion responsis Eroso, kiu trafis ŝin per sago la amon mortiganta. Dafna pro teruro kontraŭ Apolono, kvankam tiu estis la plej bela el la dioj, petis ŝian patron pri ŝanĝo de sia fiziognomio kaj tiu kontentigis ŝin. Li transformis Dafnan en laŭran arbon, per kies folioj poste Apolono ornamadis sian kapon memore al sia unua amo.

Epizodo pri Eroso kaj Psiĥo havas multjaran tradicion kiel popola historieto de antikva greka-romia mondo longe antaŭ ĝia publiko; la unua estis Apuleo en sia novelo Ora azeno. Novelo mem estas skribita en romia pikareska stilo, eĉ se Psiĥo kaj Afrodita tenas al si grekajn signojn. Estas nur Eroso, kies rolo devenis el lia tasko en roma panteono.

Tiu ĉi historieto estas nur deflankiĝo kaj struktura paralelo de la ĉefa okazaĵo en Apulea novelo kaj estas rakontata por gajigo de iu maljunulino al knabino kaptita de rabistoj. Oni en ĝi rakontas pri amo plena de kontraŭagoj inter Eroso kaj Psiĥo, kies nomo estas malfacile tradukebla, eble oni opinias "animon", aŭ "menson", aŭ prefere tiujn nociojn ambaŭ. Psiĥo estis tiom bela, ke ŝia beleco ekscitis eĉ diinon de beleco Afroditon, ĉar homoj pro ŝi forlasadis altaron de Afrodito kaj anstataŭe adoris tiun ĉi mortemulinon. Pro tio Afrodito ordonis al sia filo Eroso, ke li vundu ŝin per sago de amo al la plej malbona viro en la mondo. Sed Eroso anstataŭ tio mem enamiĝis Psiĥon kaj traportigis ŝin en sian rezidejon, kie li ĉiunokte en mallumo renkontiĝadis ŝin. Ilia trankvilo kaj paco estis rompita fare de enviemaj fratinoj de Psiĥo, kiuj kaŭzis, ke Psiĥo volis ekscii veran fiziognomion de Eroso. Eroso, brulvundita per oleo de lampo, per kiu ŝi strebis rekoni lin, forflugis de ŝi kaj Psiĥo poste klopodis serĉi lin en la tuta mondo. Se Psiĥo volas reakiri sian amon, devas plenumi tri taskojn kaj unu el ili venigas ŝin en la submondon. La taskojn ŝi sukcesis plenumi kaj fine ŝi interpaciĝis kun sia bopatrino kaj estis akceptita en panteonon de dioj kiel nemortebla edzino de Eroso. Rezulto de la amo inter Eroso kaj Psiĥo estis ilia filino nomata Hedono, do Volupto.

La vizito kaj reveno de Psiĥo el la submondo faris el ŝi simbolon de fideleco, simile kiel estis Dionizo kaj Persefono. Ŝi fariĝis objekto de kelkaj religiaj misterioj kaj estis ne ofte menciata kun popularaj Eleŭsinaj misterioj.

Kelkaj homoj kredas, ke tiu ĉi historieto rakontas, ke amo venas kiam la homo en sia sopiro (Eroso) revas prefere pri animo (Psiĥo) de sia partnero, ol sopiri pri lia korpo. La duopo povas trovi amon, sed pli facile ĝi povas perdi ĝin pro malfido.

Eroso en arto[redakti | redakti fonton]

Eroso estis ofta temo de la artaj verkoj ekz.:

  • statuo "Eroso Centocela (trovita en saqmnoma vilaĝo apud Romo kaj eble estas verko de Praksitela patro Kefisodotoje snad dílem Praxitelova otce Kéfísódota)
  • same fama estas "Eroso Kapitola", rigardata kopio de Lisipa statuo
  • Eroso pritranĉata arkpafilon", falma statuo de Praxitel, el kiu konserviĝis nur kopioj

El novtempaj skulptaĵoj ni nomu:

  • Amoro eltranĉata arkpafilon de E.Bouchardon (el la jaroj 1747–1750)
  • Amoro kun papilio de A.D.Chaudet (el la jaro 1802)
  • statueton "Eroso" de A. Gilberta povas vidi la plej granda nombro da homoj meze de placo Picadilly en Londono

Pentristajn ilustraĵojn de Eroso oni praktike ne povas prikalkuli.

Inter la plej konataj el ili apartenas:

  • Venuso kun Amoro de Tizian (ĉirkaŭ la jaro 1550 en firenza galerio Uffizi
  • Edukado de Kupido finita fare de D. Mazza post la jaro 1599
  • Venuso kun Amoro de Alessandro Allori en Muzeo Fabre en [[Montpeliero
  • Puno de Kupido, pentrita ĉirkaŭ la jaro 1610 Bartlomeo Manfredi troviĝas en la Arta Instituto en Ĉikago
  • Dormanta Kupido de Caravaggio el la jaro 1600 env Palatina galerio en Firenze
  • Venuso kun Amoretoj en madrida Prad de Petro Paŭlo Rubens el la jaroj 1630 - 1640.
  • 'Kaptita Kupido de François Boucher el tempo ĉirkaŭ la jaro1754 (Kolekto deWallace en Londono)
  • Dormantaj Amoroj, kiun arte formis ĉirkaŭ la jaro 1766 Jean-Honoré Fragonard (Kolekto deWallace en Londono)
  • Amoro kaj Psiĥo de François Gérard el la jaro 1795 (Luvro en Parizo)
  • Venkanta Amoro de Orazio Gentileschi el komenco de la 17-a jarcento (Bildgalerio de Praga Burgo)
  • Matenmanĝo de Amoro Josef Mánes el la jaro 1850 (Bildgalerio de Praga Burgo)
  • Venuso, Kupido, Bakĥo kaj Pomona, de Godfried Schalcken, 1643, (Nacia Galerio en Prago)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Klytios en la ĉeĥa Vikipedio.