Petro Paŭlo Rubens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro Paŭlo Rubens.
Petro Paŭlo Rubens, memportreto, 1623, Brita Reĝa Kolekto.

Petro Paŭlo RUBENS (naskiĝis la 29-an de junio 1577 en Siegen, mortis la 30-an de majo 1640) estis flandra arta pentristo, desegnisto kaj diplomato. Li sendube estas la plej populara flandra majstro de la baroka periodo per troigo de la emfazigitaj movoj, koloroj, kaj sensiveco. Oni lin nomas ankaŭ Peter Paul, Pieter Paul, Pieter PauwelPetrus Paulus. Li estis konata ĉefe pro kontraŭreformaciaj altarpecoj (retabloj), portretoj, pejzaĝoj, kaj historiaj pentraĵoj de mitologiaj kaj alegoriaj temoj. Aldone al laboro en granda studio en Antverpeno kiu produktis pentraĵojn ege popularajn inter nobelaro kaj artokolektistoj tra la tuta Eŭropo, Rubens estis klasicise edukita humanisma fakulo kaj diplomato kiu estis kavalerigita kaj de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio, kaj de Karlo la 1-a, reĝo de Anglio.

La vivo de Rubens[redakti | redakti fonton]

Peter Paul Rubens naskiĝis en la germana urbeto Siegen. Lia patro estis edukita viro. En Kolonjo li edukiĝis humanisme; poste li studis en Antverpeno. Post arta instruo ĉe Tobias Verhaegt, Adam van Noort kaj Otto van Veen, li en la antverpena gildo estis akceptata kiel majstro. La 9-an de majo 1600 li ekiris al Italio, kie li en Venecio eklaboris por la duko de Mantuo, Vincenzo Gonzaga ĝis 1608. Li ankaŭ dum kelkaj jaroj restadis en Hispanio. Denove en Nederlando li nun iĝis kortega pentristo por la arkidukoj Albrecht VII de Aŭstrio kaj Isabel de Hispanio, en 1609. Li pluloĝis en Antverpeno kaj en la sama jaro edziĝas kun Izabela Brant. En 1610 li ordigis la grandan domon ĉe Wapper, kiu ĝis hodiaŭ estas la Domo de Rubens, ateliero kun kelkaj kunlaborantoj. Inter 1610 kaj 1620 ekestis la majstraj verkoj, kiuj daŭre estas admireblaj en la Katedralo de Nia Sinjorino (Antverpeno): la Alkrucigo kaj la Dekrucigo kun rimarkinda ŝanĝo de stilo. Kunlabore kun Jan Brueghel ekestis tre valoraj raraĵoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rubens kaj Izabela Brant, sur kuŝejo de Lonicero, ĉ. 1609. Malnova pinakoteko, Munkeno
La ĝardeno Rubens planita ĉe Rubensdomo, en Antverpeno

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Rubens naskiĝis en la germana urbo Siegen, kantono de Nassau-Dillenburg, al Jan Rubens kaj Maria Pypelincks. Lia patro, kalvinisto, kaj patrino eliris el Antverpeno al Kolonjo en 1568, post pliiĝanta religia maltrankvileco kaj persekutado de protestantoj dum la regado de Hispana Nederlando fare de la Duko de Alba.

Jan Rubens iĝis jura konsilisto (kaj amanto) de Ana de Saksio, dua edzino de Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, setliĝis ĉe ŝia kortego en Siegen en 1570, kaj iĝis patro de ŝis filino Kristina kiu naskiĝis en 1571.[1]

Post enprizonigo de Jan Rubens, Peter Paul Rubens naskiĝis en 1577. La familio revenis al Kolonjo la venontan jaron. En 1589, du jarojn post la morto de sia patro, Rubens translokiĝis kun sia patrino Maria Pypelincks en Antverpenon, kie li edukiĝis kiel katoliko.

Religio figuros elstare en multo de lia laboro kaj Rubens poste iĝos unu el la estraj voĉoj de la stilo de la Katolika Kontraŭreformacio por pentrarto[2] (li diris "Mia pasio venas el la ĉielo, ne el la surteraj kontempladoj").

Pentra stilo[redakti | redakti fonton]

Rubens estis brila desegnisto. Tion montras la detalaj skizoj, kiuj postrestis de nekompletigitaj pentraĵoj. Li ofte faris ruĝajn subpentraĵojn, kiuj estis plialtigitaj per blanka koloro. Tiu ĉi koloro tralumetas en preskaŭ ĉiuj kompletigitaj verkoj. Kiel ĉiuj tipe barokaj pentristoj, la artaĵoj de Rubens estas tre kompleksaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Selektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]




Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. H. C. Erik Midelfort, "Mad Princes of Renaissance Germany", paĝo 58, University of Virginia Press, 22a Januaro 1996. Retrieved 2a Februaro 2013.
  2. Belkin (1998): 11–18.