Gregorio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gregorio la 1-a
Gregorythegreat.jpg
Naskonomo Gregorius
Komenco de pontifiko 3-a de septembro 590
Fino de pontifiko 12-a de marto 604
Antaŭulo Pelagio la 2-a
Sekvanto Sabiniano
Dato de naskiĝo ĉ. 540
Loko de naskiĝo Romo, Italio
Dato de morto 12-a de marto 604
Loko de morto Romo, Italio
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Gregorio la 1-aGregorio la Granda (naskiĝis en ĉ. 540 en Romo - mortis la 12-an de marto de 604 samloke) estis grava papo de 590 ĝis 604. Li elpensis la strukturon de la mezepoka papa institucio, li estis grava teologo, sociala, liturga kaj morala reformisto. Oni ligas al li la gregorian kanton kaj kalendaran reformon.

Li estis filo de Gordianus kaj Silvia, membroj de gravaj patriciaj familioj el la Anicia-genro. Lia praavo estis papo Felikso la 3-a (regis 483492).

Dum lia junaĝo, la langobardoj okupis Romon en 568. Li iĝis en ĉ. 572 praefectus urbis (urba prefekto, administra gvidanto), sed li abdikis post du jaroj. Lin altiris la monaĥa vivo kaj tiel la patran heredaĵon, la palacon sur la Caelianus-holmo, li transformis al monaĥejo de Sankta Andreo. Li mem ne iĝis abato de la monaĥejo, sed elspezis sian monon por fondi pluajn ses abatejon en Sicilio.

La papo Benedikto la 1-a (r. 575579) nomumis lin al diakono de Romo, papo Pelagio la 2-a (r. 579–590) sendis lin kiel nuncio al Konstantinoplo (579).

Oni elektis lin papo en 590 - li plendas en leteroj, ke kontraŭ lia volo - kaj li decidis iĝi papo de la popolo. Li importis tuj grenon el Sicilio por mildigi mizeron de la malsatantoj (pro la langobardaj atakoj).

Li centrigis la tutan papan administradon kaj batalis kontraŭ la koruptado, kristanigis la langobardojn, apogis la bizancan reganton Fokas, kiu trompis lin.

Li komencis en 596 fondi misiojn al Anglio kaj apogis eĉ militojn por la kristanigo. Se per le misioj li sukcesis inokuli la evangelian pensmanieron, rilate metodojn tamen en siaj leteroj troviĝas ankaŭ neŝatindaj esprimoj, instigoj procedi eĉ perforte por la konvertigo de paganoj, kiel li skribas al sankta Eterberto, reĝo de Kent, rememorigante la konduton de Konstanteno, imperator pssissimus (tre religia imperiestro), aŭ kiel elvokas la simbolon de rinocero, en pagana epoko utiligita por torturi la kristanajn martirojn kaj nun direktigenda kontraŭ la paganoj (vidu Bibliografion).

Li estas entombigita en la Baziliko de Sankta Petro en Romo.

Gregorio estis sanktuligita de papo Bonifaco la 8-a en 1295.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Storia de papi, M. Grescht-E, Guerriero, San Paolo, 1994

Giorgio Cracco, Alle origini dell' Europa: Gregorio Magno, Rubettino, 2001.