Sankta Hieronimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hieronimo
Sankta Hieronimo de Durero
Sankta Hieronimo de Durero
Okcidento: unu el la kvar Ekleziaj Patroj
Naskiĝo ĉ. 347 en Dalmatio
Morto 30-an de septembro 419/420 en Betlehemo
Festotago
Atributoj leono
Patroneco tradukistoj
v  d  r
Information icon.svg

Sofronio Eŭsebio Hieronimo (naskita ĉ. 347 en Dalmatio, mortis en Betlehemo la 30an de septembro 419/420) - mallonge ofte nomata sankta Hieronimo - estas unu el la kvar Ekleziaj Patroj de l' okcidenta Eklezio. En kristana ikonografio li kutime estas portretata kun leono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hieronimo devenis el bonstata familio kaj ricevis sian unuan edukon en Romo. Liaj gepatroj jam estis kristanoj. Li funde ekkonis la Latinan literaturon.
Post restado en Trier li ekvivis askete en Aquileia kun grupeto da samideanoj. Ĉirkaŭ 373 li volis fari pilgrimadon al Jerusalemo, sed severa malsano longe retenis lin en Antioĥio. Tie li interalie lernis funde la Grekan. Poste tri jarojn li retiriĝis en la dezerton proksime je Antioĥio (375-378), kie monaĥo de Juda deveno instruis al li la Hebrean. Aliaj homoj diras, ke Juda rabeno instruis lin.

Li estis ordinita pastro en Antioĥio fare de la tiea episkopo Paŭlino. En Konstantinopolo li sekvis kursojn ĉe Gregorio de Nazianco.

Inter 383 kaj 385 li restadis en Romo kiel sekretario kaj amiko de papo Damaso la 1-a.

Lia vivo-verko[redakti | redakti fonton]

Laŭ peto de papo Damaso la 1-a li eklaboris super reviziado de la Latina traduko de l' Biblio.

Tio fakte fariĝis nova traduko, la Vulgato. La ĝistiamaj tradukoj - ItalaVetus Latina - ne kontentigis plu - nek stile nek laŭ fidindeco.

Post la morto de Damaso la 1-a (la 11-an de decembro 384) li iris al Palestino, por viziti la diversajn sanktajn lokojn. Fine li ekloĝis en Betlehemo (386) kie ĝis la morto li vivis ermite.

34 jarojn tie li estis science okupita, kaj samtempe estris monaĥejon. Al la asketisma rondo ĉirkaŭ li apartenis ankaŭ kelkaj nobelaj virinoj, ekzemple Marcela, la sankta Paŭla kaj ties filino Eŭstoĥio (Eustochium). Kun apogo de Paŭla estis fonditaj tri por-virinaj monaĥejoj kaj vira monaĥejo - kune kun klostra lernejo kun granda biblioteko.

Personeco[redakti | redakti fonton]

Hieronimo enplektiĝis en plurajn konfliktojn: kun episkopo Johano de Jerusalemo, kun junaĝa amiko Rufino, kun Joviano, Vigilantio kaj la monaĥo Pelagio. Li estis iritiĝema persono, sed aliflanke tre honesta kaj energia. Inter la Ekleziaj Patroj, kiel granda filologo, li certe estas la plej klera. Lia scienca laboro gravegas, ĉar danke al sia scipovo de l' Greka kaj Hebrea li povis transdoni multajn aferojn al la kristana okcidento.

Male ol sia samtempulo Aŭgusteno li tute ne estis spekulativa teologo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Religiaj verkoj:
    • En 382 Hieronimo komencis sian revizion de l' Biblio pere de la evangelioj. Por tio li uzis fidindajn Grekajn manuskriptojn, sed la ekzistantajn tradukojn Latinajn li konservis kie nur estis eble. En Betlehemo li multe pli draste reviziis la Malnovan Testamenton ĉe kio li speciale atentis pri la Hebrea versio, kaj ne nur pri la Greka Septuaginto.
      Tiu ĉi entrepreno komence ne estis ege laŭdata: Aŭgustino ekzemple opiniis, ke li donas tro da graveco al la Hebrea originalo. Sed la traduko de Hieronimo (pli poste nomata Vulgato = Disvastigita ĉe la Popolo) fariĝis jam baldaŭ la okcidenta versio de la Biblio.

Depost la Karolida Renesanco ĝi flankenpuŝis ĉiujn antaŭajn tradukojn, kvankam ĝis la 13a jc foje oni ankoraŭ kopiis partojn el ili.

    • Hieronimo ankaŭ faris Latinajn tradukojn de verkoj de Grekaj Ekleziaj Patroj, interalie de Origeno.
    • Liaj bibliaj komentoj montras la rezultojn de frukristana Ekzegezo.
    • Multaj liaj verkoj havas polemikan karakteron: precipe kontraŭ Rufino.
  • Historiaj verkoj:
    • Plej famaj estas liaj libroj De Viris illustribus (Pri famuloj) el 392. Ĉi tie li traktas pri 135 plej ofte kristanaj aŭtoroj (sed enestas ankaŭ kelkaj Judaj kaj paganaj verkistoj). Ĝi estas la unua verko pri la historio de kristana literaturo.
    • En sia Chronica (Kronikoj) li daŭrigis la verkon de la Greka Eusebio de Cezareo ĝis la jaro 378.
    • Al la ĝenro hagiografio apartenas liaj Vitae (Vivoj, nome pri Paŭlo, Malĥo kaj Hilariono).
  • Lia personeco plej videblas en liaj ĉirkaŭ 120 Leteroj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis de Hieronimo la Letero al Deziderio en traduko de Gerrit Berveling en La Karavelo 23, okt 2010.