La Karavelo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilo de La Karavelo

La Karavelo estas laŭ sia subtitolo Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, sed fakte ĝi estas ĝenerala esperanta gazeto pri kulturo. Ĝi estis fondita de João José Santos (Ĝoano) en la portugala urbo Estremoz en oktobro 2007. Ĝi aperas sesfoje jare unue per Interreto kaj poste surpapere. Kunlaboras en la revuo tutmonde konataj esperantistoj. La gazeto aperigas historiajn artikolojn, tradukojn de konataj verkistoj, ĉefe portugallingvaj, sed ne nur, ankaŭ originalajn poemojn, rakontojn, ktp. La nomo de la revuo omaĝas la karavelon, kiu estas konata ŝiptipo inventita kaj uzata de la portugaloj dum la 15-a kaj la 16-a jarcentoj kaj grava en la malkovro de nekonataj lokoj, por la tiamaj eŭropanoj. Eblas elŝuti senpage kiel PDF kaj mendi paperan version. La Karavelo aperas ses-foje jare kiel PDF, ses-foje jare kiel paperaj revuoj kaj unu-foje jare kiel papera volumo.[1]


Enhavo

[redakti] La revuo

La signo "La Barko" markas la plej facilajn artikolojn

La artikoloj enhavantaj la bildon de baro estas la plej facilaj por komencantoj. Ili estas uzataj por plibonigi lingvonivelon de lernantoj. La vortoj de la artikoloj kun bildo de barko estas klarigitaj nur, se ili ne aperas en la Reta Vortaro

Pri ĉiu artikolo, originala aŭ tradukita, ties gramatiko, enhavo, stilo kaj vortprovizo responsas la koncerna aŭtoro.

La Karavelo helpas al blindaj homoj. Ĝia retejo enhavas paĝon por portugallingvaj blinduloj interesiĝantaj pri esperanto ĉi tie

Uzado de tekstoj aŭ ties tradukoj el La Karavelo estas permesataj nur post skribita permeso de la LK-direktisto, sen ŝanĝoj kaj indikante la fonton: Ekz.: «El la revuo La Karavelo, n-ro 9». Oni devas sendi kopion al LK.

Recenzeblaj libroj devas esti sendataj al la LK-adreso.

[redakti] Stabo

La Karavelo estas direktata, redaktata, kompostata de João José Santos el Portugalio. Aliaj konstantaj verkistoj estas: Djalma Pessata, Francisco Wechsler, Geraldo Mattos, Paulo Sérgio Viana, Roberto Ribeiro kaj Roger de Castro Gotardi, el Brazilo; Eduardo Novembro kaj João José Santos el Portugalio; Edward Jaśkiewicz el Pollando; Gerrit Berveling el Nederlando; Imre Szabó kaj Tibor J. Szabadi el Hungario; Irina Mironova, Valentin Melnikov kaj Nikolaj Neĉaev el Rusio; Luiza Carol el Israelo; Leo De Cooman el Belgio.

Pri la reviziado responsas Kurt Fischer el Germanio; Luiza Carol el Israelo; Roger de Castro Gotardi kaj Túlio Flores el Brazilo; Valentin Melnikov el Rusio.

Roger de Castro Gotardi pritraktas la finajn indeksojn.

[redakti] Katalogado

La Karavelo estas registrita sub ISSN: 1647-3353

Leĝa Depono ĉe “Biblioteca Nacional de Portugal”: 301472/09


[redakti] Eksteraj ligiloj

Retejo de La Karavelo

[redakti] Referencoj

  1. Retejo de La Karavelo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj