Asketismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
romie katolika monaĥo

Asketismo (el greka ασκητής – fakulo kaj sence laŭ greka άσκημα, άσκησις – ekzerco, vivmaniero de la atletoj) estas ofte religie motivita fastado, abstino, silentado, ĉasteco, nedormado, elsociiĝo, ankaŭ rezigno pri korpa purigado, memskurĝado, senhejmeco kaj ankaŭ tolerado de humiligoj. Asketismo rilatas al korpo kaj animo. Ĝi estas ĉefe spirita sinteno: Oni eltenas ĉion libervole kaj pro iu celo ekster si.


La radikoj de la asketismo de judoj, kristanoj kaj islamanoj kuŝas en la hebrea biblio, eĉ se la vorto mem ne aperas tie. Por la frua kristanismo Johano la Baptisto estis ekzemplodona. Jesuo mem ne praktikis specialan asketismon, kvankam laŭ Mat. 4, 2 li fastis dum 40 tagoj.

Multaj monaĥaj ordenoj, aparte en budhismo, kristanismo kaj islamo (tie aparte la sufismaj ordenoj de derviŝoj), akcentas la praktikon de asketismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]