Alkoholo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Boteloj da vino.
Boteloj da vino.

Alkoholo devenas de la araba al-kohl, kiu nomas la sulfuraĵo de antimono. Malkovris la persoj en la araba imperio kiel unuaj la metodon de distilado, per "alambiko" (distililo). Abu Bakr al Razi, persa kuracisto (864-925), kiel la unua priskribis science principojn de alkohola distilado, la ilojn bezonatajn, kaj elfarado de brando.

Enhavo

[redaktu] Historio

Aviceno, persa filozofo (980-1037) plibonigis la distililon per elpensado de la distil-serpenton.

Distililo kaj brando alvenis Andaluzion, kaj poste disvastiĝis tra Eŭropo. Ofte la monaĥoj en la abatejoj estis la unuaj produktantoj kaj vendistoj de tiaj "akvoj", kiel oni tiam ilin nomis. Tiel la abatejoj de Irlando jam distilis la uisce beatha en 1170, kiam la soldatoj de Henriko la 2-a (Anglio) invadis Irlandon.

[redaktu] Variaj signifoj

Oni diras alkoholo, kiam oni pensas pri alkoholaĵo, ebriigaĵo, trinkaĵo. La efika parto de la naturaj ebriigaĵoj estas kemie etanolo.

Malsanece ĉiama sopiro je alkoholo nomiĝas alkoholismo.

[redaktu] Ĥema konsisto

Alkoholo estas organika substanco kun OH-grupo. Se ĝi ligiĝas al karbono de aromata ciklo temas pri fenoloj.

  • alifata saturita alkoholo kiel etanolo (C2H5OH)
  • nesaturita alkoholo kiel vinil-alkoholo (CH2=CH-CH2OH)
  • aromata alkoholo kiel benzila alkoholo
  • alicikla alkoholo kiel cikloheksanolo
  • heterocikla alkoholo kiel furfurila alkoholo

Depende de la nombro de la OH-grupoj, oni parolas pri 1-,2-,3 ktp valoraj alkoholoj

  • unuvalora alkoholo kiel etanolo
  • duvalora alkoholo kiel etilenalkoholo (glikolo)
  • trivalora alkoholo kiel glicerino

Ili estas senkoloraj likvoj aŭ solidoj (se ili estas grandmolekulaj). La fizikaj kaj kemiaj proprecoj dependas de la loko de la OH-grupo kaj la bazmolekulo, aliaj funkciaj grupoj.

Nature troviĝas multe en la volatilaj oleoj. Ili estas partoj (kiel esteroj) en oleoj kaj vaksoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  http://www.cojeco.cz
•  http://www.french-paradox.net/fpbksb1.html
•  http://www.drogvilag.hu/alkohol.html