Kuko
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Kuko (apartigilo). |
Kuko farita omaĝe al la 100-mil-artikoleco de la norveglingva Vikipedio
Kuko estas bakita manĝaĵo, kutime dolĉa. Kuko kutime kombinigas iun specon de faruno, dolĉigilon (ofte sukeron), bindilon (ofte ovon, sed anstataŭe glutenon aŭ apreturon), grason (aŭ similan ilon, ekz. buteron, margarinon), fluaĵon (lakton, akvon, aŭ sukon), aromon kaj levigan ilon (ekz. bak-pulvoron).
Enhavo |
[redakti] Listo de diversaj kukoj
- Cepa kuko
- Fiŝkuko (kamaboko)
- Flamkuko (alzaca, badena flamkuko)
- Fritkuko (benjeto)
- Kiŝo (lorena kiŝo)
- Kronkuko (el Alzaco)
- Krumpedo
- Mielkuko
- Pankuko
- Patkuko (blino, flano, krespo)
- Platkuko (flano)
- Pletkuko
- Pomokuko
- Potkuko
- Pufkuko (pufbenjeto)
- Rizkuko (moĉio)
- Rulkukaĵo (strudelo)
- Rumkuko
- Spickuko (belga, Nurenberga spickuko)
- Spickuketo (Aĥena spickuketo)
- Spongokuko (biskvito)
- Tavolkuko
- Turkuko
[redakti] Proverboj
Ekzistas pluraj proverboj pri kuko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso. »
|
|
« Mi panon ne esperis, subite kuko aperis. »
|
|
« Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. »
|