Benjeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Benjeto estas faruna maso fritita en oleo; foje kovrata per sukero, mielo au similaĵo; foje farĉita per kremo, ĉokolado aŭ aliaj ingrediencoj.

Hispanaj benjetoj: churro kaj porra[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Churro.

Churro [ĈURro] estas cilindro-forma benjeto fritita en oliva oleo, kaj tre populara manĝaĵo en Iberio.

Argentinaj benjetoj[redakti | redakti fonton]

La argentina versio de churro ofte enhavas karamelkremon.

Tajvanaj benjetoj[redakti | redakti fonton]

Tute samforma kaj samkonsista kiel la hispana porra (legu ĉi-supre), kun la diferenco, ke oni trempas ĝin en varman sojlakton aŭ en diversajn supojn.

Nederlandaj benjetoj[redakti | redakti fonton]

Dum la silvestra festo oni manĝas en Nederlando pombenjetojn. Tio estas disketo de pomo trempita en faruna maso kaj fritita en oleo.

Nederlandaj pombenjetoj