Spickuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Spickuko.
Spickuko kun dolĉa kremo.

Spickuko estas kuko aromigita de diversaj spicoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la Antikveco, en Egiptio, en Grekio kaj en Romo, panoj estis preparitaj kun mielo.

La nuna spickuko devenas el Ĉinio: la mi-kong («pano kun mielo») estis pano de tritiko kun mielo kuirita en forno. Ĝi estis konata ekde la 10-a jarcento. En la 13-a jarcento, fontoj klarigas ke li estas parto de la manĝaĵoj de la milittrupoj de Ĝingis-Ĥano.

Okcidentaj eŭropanoj malkovris ĝin dum Mezepoko, dum la krucmilitoj apud arabaj loĝantaroj. En Eŭropo, ĝi fariĝis kuko kiu kompletigis la gastronomian famiĝon de pluraj urboj kiel DijonReims en Francio.

En la landoj celebrantaj Sankta Nikolaon, la spickuko estas festa kuko, kaj kukistoj faras ĝin diversmaniere. Tiaj kukoj, konataj angllingve kiel gingerbread, estas pli malmolaj kaj kompaktaj ol la francaj konataj kiel pain d'épices.

Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

En Francio, dum la dua duono de la 20-a jarcento, la urso de reklamo Prosper, asertis la reklamon de firmao de spickukoj, la fama kanzono estis «Prosper, jup la bum! Li estas la reĝo de la spickukoj ...» (france: «Prosper, youp la boum! C'est le roi du pain d'épices ...»).

Recepto[redakti | redakti fonton]

  • Tempo de preparado : 15 min
  • Tempo de kuiro : 30-35 min
  • por 6-8 personoj

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Preparado[redakti | redakti fonton]

  • Dilui la mielon en la varman lakton.
  • Aldoni la fanditan buteron, kaj poste la farunon miksante energie ĝis homogeneco.
  • Enmeti polikarbonaton de natrio, sukeron, ovon kaj pinĉprenon da salo.
  • Aldoni spicojn kaj sekajn fruktojn laŭ via gusto.
  • Baki dum 35 min en forno varma (180 - 200°C).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]