Ĝingis-Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝingis-Ĥano
Ĥano de Mongola Imperio
Genghis Khan.jpg
Regado de 1206 – aŭgusto 1227
Kronado Printempo 1206 apud la Rivero Onon, Mongolio
Devena nomo Чингис хаан
Naskiĝo ĉ. 1162
en Montaro Ĥentii, Mongolio
Morto 18-a de aŭgusto 1227 (aĝis ĉ. 65)
Sekvanto Ogodei-Ĥano
Patro Jesugei
Patrino Oulen
v  d  r
Information icon.svg

Ĝingis-Ĥano[1]Ĉingisĥano[2][3] (Чингис Хаан, Čingis Haan) (naskiĝis ĉ. 1162, mortis la 18-an de aŭgusto 1227) estis fondinto de la Mongola Imperio (kiu iĝis la plej granda seninterrompa imperio en historio post lia morto) kaj ricevis la kromnomon Temuĝin (Тэмүүжин ᠲᠡᠮᠦᠵᠢᠨ). Li estis eminenta strategiisto kaj politikisto.

Li enpovigis per unuigo de multaj el la nomadaj triboj de Nordorienta Azio. Post fondo de la Mongola Imperio kaj esti proklamita "Ĝingis-Ĥano," li startis la mongolajn invadojn kiuj rezultis en la konkero de plej el Eŭrazio. Tiuj inkludis kampanjojn aŭ invadojn al la Kara-Ĥitana Ĥanato, Kaŭkazo, Ĥorazma Imperio, Okcidenta Xia kaj de Ĝina dinastio. Tiuj kampanjoj estis ofte akompanataj de grandskalaj masakroj de civila loĝantaro – ĉefe ĉe la teritorioj kontrolitaj de Ĥorazmo kaj de Xia. Je la fino de lia vivo, la Mongola Imperio okupis gravan parton de Centra Azio kaj de Ĉinio.

Antaŭ Ĝingis-Ĥano mortiĝis, li nomumis Ögedei Ĥan kiel sukcedanto kaj disigis sian imperion en Ĥanlandoj inter siaj filoj kaj nepoj.[4] Li mortiĝis en 1227 post venki super Okcidenta Xia. Li estis entombigita en nemarkita tombo ie en Mongolio je nekonata loko.[5] Liaj descendantoj etendis la Mongolan Imperion tra plej de Eŭrazio per konkerado aŭ kreado de vasalaj statoj en ĉio el la moderna Ĉinio, Koreio, la Kaŭkazo, Centra Azio, kaj gravaj partoj de moderna Orienta Eŭropo, Rusio, kaj Sudokcidenta Azio. Multaj el tiuj invadoj ripetis la komencajn grand-skalajn masakrojn de lokaj loĝantaroj. Kiel rezulto Ĝingis-Ĥano kaj lia imperio havas timigan reputacion en lokaj historioj.[6]

Krom liaj militaj atingoj, Ĝingis-Ĥano ankaŭ progresigis la Mongolan Imperion alimaniere. Li dekretis la adoptadon de la malnova Ujgura skribado kiel skribmaniero de la Mongola Imperio. Li ankaŭ praktikis meritokration kaj kuraĝigis religian toleremon en la Mongola Imperio dum li unuigis la nomadajn tribojn de Nordorienta Azio. Nuntempaj Mongoloj rigardas lin kiel la fondopatro de Mongolio.[7]

Kondamnita tra plej el la historio pro la malhumaneco de siaj kampanjoj, Ĝingis-Ĥano estas konsiderita ankaŭ pro eltenado de la Silka Vojo sub unu kohera politika medio. Tio pliigis komunikadon kaj komercon el Nordorienta Azio por islamanoj el Sudokcidenta Azio kaj por kristanoj el Eŭropo, tiele etendante la horizontojn de la tri kulturaj areoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Li devenis de aristokrata familio de klano Borĝigin (lia patreca klano estis Ĥori) kaj en sia infanaĝo jam montris saĝecon kaj kuraĝon. Temuĝin rilatis je la patra flanko al Ĥabul Ĥano, Ambaghai, kaj Hotula Ĥano, kiu estis estrinta la Ĥamag-Mongolan Konfederacion kaj estis descendantoj de Bodonĉar Munĥag (ĉ. 900). Kiam la Jurĉena Ĝin Dinastio (1115–1234) ŝanĝis eltenon el la Mongoloj al la Tataroj en 1161, ili venkis sur Ĥabul Ĥano.[8]

La patro de Temuĝin, Jesugei (estro de la klano Borĝigin kaj nevo de Ambaghai kaj de Hotula Ĥano), aperis kiel estro de la reganta klano de la Mongoloj. Tiu sinteno estis malakceptita de la rivala klano Tajiĉiud, kiu descendis rekte el Ambaghai. Kiam la Tataroj iĝis tro povegaj post 1161, la Ĝin ŝanĝis sian eltenon el la Tataroj al la Kerajtoj.

Nasko[redakti | redakti fonton]

La rivero Onon, Mongolio, aŭtune, en regiono kie Temuĝin naskiĝis kaj kreskiĝis.

Pro manko de tiutempa verkita registraro, ekzsistas nur disa fakta informaro pri la komenca vivo de Temuĝin. La malmultaj fontoj kiuj aludas al tiu periodo ofte malinterkonsentas.

Temuĝin probable naskiĝis en 1162[9] en Dulun-Boldaq, ĉe la montaro Burĥan Ĥaldun kaj la riveroj Onon kaj Ĥerlen en nuntempa norda Mongolio, ne for el la nuna ĉefurbo Ulaanbaataro. La sekreta historio de la Mongoloj informas ke Temuĝin naskiĝis kun sanga koagulaĵo ene de sia pugno, tradicia signo ke li estis destinita iĝi granda estro. Li estis la dua plej aĝa filo de sia patro Jesugei, nome ĉefa estro de la konfederacio Ĥamag Mongol de la klano de Kijadoj kaj aliancano de Tooril Ĥano de la tribo de Kerajtoj,[10] kaj la plej aĝa filo de sia patrino Oulen. Laŭ la Sekreta Historio, Temuĝin estis nomita laŭ estro de Tataroj, Temuĝin-uge, kiun lia patro estis ĵus kaptinta.

La klano de Jesugei nomiĝis Borjigin (Боржигин), kaj Hoelun estis el Olĥonud, la sub-stirpo de la tribo Ĥongirad.[11][12] Kiel aliaj triboj, ankaŭ ili estis nomadoj. Ĉar lia patro estis ĉefo, kiel liaj antaŭuloj, Temuĝin estis de nobela fono. Tiu pli alta socia tavolo plifaciligis peti helpon kaj eventuale konsolidigi la aliajn tribojn de Mongoloj.

Kresko[redakti | redakti fonton]

Temuĝin kreskis en ekstreme malbona medio. Ĉirkaŭ 1170 lia patro, unu el la mongolaj tribestroj, estis venenita de tataro, kaj la familio estis miskomprenata kaj malamike traktata. Li kaj liaj patrino kaj fratoj vivis malfacile. Miskomprenate de la tribo, la familio transloĝiĝis al malproksima loko. Ili estis malriĉaj kaj en vintro sin vivtenis per ĉasado. Malfacila vivo hardis Temuĝin kaj li fariĝis firmvola kaj sentima.

Konkeroj[redakti | redakti fonton]

En la 80-aj jaroj de la 12-a jarcento Temuĝin titolis sin ĥano (signifanta reganton de tribestro) kaj en 1202 ekstermis mongolajn tribojn plej multe okupantajn teron kaj konkeris la altebenaĵon Hulun-Boir. En 1204 li fariĝis la plej granda reganto sur la Mongola Altebenaĵo. En 1206 li estis elektita Granda Ĥano de Mongolio. Li fondis la Mongolan Ĥanlandon kaj titolis sin Ĝingis-Ĥano.

Post fondiĝo de la ĥanlando la limoj inter la triboj estis forigitaj kaj la membroj de la triboj regrupigitaj. De tiam la mongolaj triboj unuiĝis en unu landon.

Post sia surtroniĝo Ĝingis-Ĥano faris grandskalan militadon por ekspansiigi la teritorion. En la 13-a jarcento la ĉefaj feŭdismaj landoj frontis seriozan socian krizon, kaj tio pretigis kondiĉojn favorajn al li por grandskala milita ekspansio.

En 1219 Ĝingis-Ĥano kaj lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis ĝis Hungarion kaj konkeris teritorion de la nuntempa rusia suda Siberio.

Por firmigi sian regadon super la unuigita lando, Ĝingis-Ĥano ellaboris sistemojn de milito, politiko kaj juro, publikigis kodon celantan normalan ordon de la socio kaj kreis la mongolan skriblingvon aplikeblan tra la tuta lando. Ĉiuj liaj faroj ludis progresan rolon en la disvolviĝo de la mongola socio.

Ĝingis-Ĥano mortis en la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Xia-regnon en julio de 1227, en la aĝo de 65 jaroj.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Lia nepo Kublaj-Ĥano fondis Yuan-dinastion (1206-1368).

Ĝingis-Ĥano mortis, sed neniu aŭdacis atenci Mongolion. Ĥubilai senĉese ekspansiis al la sudo de Ĉinio kaj fine unuigis Ĉinion. Li prenis Pekinon kaj titolis sian landon Juan en 1271.

la libro Temuĝin, la filo de la stepo, 1993

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Temuĝin, la filo de la stepo (Tibor Sekelj. Tradukis Tereza Kapista. [Lektoris, la poemojn trad. kaj la titolpaĝon desegn.: Marko Petroviĉ. Ilustr.: Hunor Ĝurkoviĉ]. - [Beograd: Kapista], 1993. - 68 p.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  2. Reta Vortaro
  3. Vojaĝante kun Marko Polo Wolfram ROHLOFF Flandra Esperanto-Ligo
  4. (1972, repr. 2001) History of the Mongol Conquests. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 0-8122-1766-7. 
  5. John Man. (2004). Genghis Khan: Life, Death, and Resurrection, reprint, illustrated, Bantam, 254–55. ISBN 0-312-36624-8. Alirdato: 17a de Majo, 2014. 
  6. Ian Jeffries (2007). Mongolia: a guide to economic and political developments. Taylor & Francis. pp. 5–7. ISBN 0-415-42545-X
  7. Genghis Khan. Alirita 26a de Januaro, 2010.
  8. (1991) Genghis Khan: His Life and Legacy. Blackwell Publishing, 9–10. ISBN 0-631-16785-4. 
  9. Raŝid al-Din asertis ke Ĝingis-Ĥano naskiĝis en 1155, dum la verko de Juanŝi (nome 元史, Historio de la Juan dinastio) registras lian naskojaron kiel 1162. Laŭ Raĉnevski, akcepti naskon en 1155 farus Ĝingis-Ĥanon patro je aĝo de 30 kaj supozigus, ke li mem persone komandis la ekspedicion kontraŭ la Tangutoj je aĝo de 72. Ankaŭ, laŭ la Altan Tobĉi, la fratino de Ĝingis-Ĥano, Temulin, estis naŭ jarojn pli juna ol li; sed la Sekreta Historio rakontas ke Temulin estis infano dum la atako de la Merkitoj, dum kiu Ĝingis-Ĥano estus 18jaraĝa, se estus naskiĝinta en 1155. Ĉao Hong informis en sia veturlibro ke la Mongoloj kiujn li pridemandis ne konis kaj neniam konis siajn aĝojn.
  10. Morgan, David. (1990). The Mongols (Peoples of Europe). 
  11. Guida Myrl Jackson-Laufer, Guida M. Jackson, Encyclopedia of traditional epics, p. 527
  12. (1998) Secret History of the Mongols: The Origin of Chingis Khan (expanded edition): An Adaptation of the Yüan chʾao pi shih, Based Primarily on the English Translation by Francis Woodman Cleaves, Asian Culture Series. Boston: Cheng & Tsui Co.. ISBN 0-88727-299-1. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

pri li en El Popola Ĉinio 2013-09-03: (la ligilo ŝajnas ne funkcii plu)