Dinastio Xia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 BCE–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Xin-dinastio
  Orienta Han
Tri Regnoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin 16 Regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


La dinastio Xia (ĉine: 夏朝) estas la unua dinastio en la ĉina historio. Ĝi ekzistis preskaŭ 500 jarojn kun 17 reĝoj de la 21-a jarcento ĝis la 16-a jarcento antaŭ la Kristo. Ĝia subregita centro ampleksis la sudan parton de la nuna provinco Shanxi kaj la okcidentan parton de la provinco Henan. La fondinto de la dinastio Dayu estas historia heroo kaj famis pro jungado de riveroj kaj trankviligo de la publiko. Laŭ legendo, li estis forte subtenata de diversnaciecaj popolanoj pro sukcesa jungado al tutjara inundokatastrofo de la Flava Rivero. La fondiĝo de la dinastio Xia markis, ke la longedaŭra primitiva socio estis anstataŭigita de privata posedsistemo kaj Ĉinio eniris en la sklavan socion. En la lasta periodo de Xia tago-post-tage akriĝis interklasaj kontraŭdiroj kaj okazis politika haoso en la Kortego. Precipe la lasta reĝo Jie, aroganta kaj malŝparema, senbride diboĉis, neniun zorgon dediĉis al la reformado kaj pri la malfeliĉaj popolanoj. Li buĉis ĉiujn fidelajn korteganojn, kiuj prezentis al li admonon kaj pro tio la princolandoj sinsekve lin perfidis. Utiligante tiun ĉi situacion, Shang, unu el la princolandoj, unue ribele faris atakon kontraŭ reĝo Jie kaj gajnis la finan venkon. Pro tio, reĝo Jie forfuĝis al Nanchao kaj poste mortis kaj tiel pereis la dinastio Xia.

Bronza pokalo trovita dum la jaro 1963 en la ruino Erlitou.

Pro manko de historiaj notoj pri la dinastio Xia, ĝis nun en la akademia rondo de Ĉinio ankoraŭ estas disputoj pri ĝia ekzisto en la ĉina historio. Sed en la fama historia libro “Historia Kroniko” estas klare notita la ekzisto de la dinastio Xia. Ankaŭ arkeologoj esperas trovi per arkeologiaj rimedoj la materian kaj kulturan ellasitaĵojn pri la dinastio Xia kaj restarigi la historion de la dinastio. En 1959, la arkeologia rondo komencis esplori la ruinaĵojn de Xia kaj tiel malfermis la antaŭ-akton de esplorado de kulturo de la dinastio Xia. Nun pliparto de la erudiciuloj opinias, ke “Erlitou-kulturo”, nomita laŭ la ruino Erlitou en la urbo Yanshi de la provinco Henan, estas ĉefa studobjekto en esplorado de la kulturo de la dinastio Xia. Laŭ determino, tiu ĉi ruino estas en la tempo de ĉirkaŭ la 19-a jarcento antaŭ Kristo kaj ene de la regperiodo de Xia. Kvankam nun oni ankoraŭ ne konfirmis ĝin kiel la rektan bazilon de xia-kulturo, tamen la abundaj arkeologiaj materialoj forte akcelis la esploran laboron. La produktaj instrumentoj, elfositaj en la ruino Erlitou pruvis, ke ŝtonaj instrumentoj estis la ĉefaj kaj ostaj kaj konkulaj estis daŭre uzataj. Ĉio ĉi montris, ke siatempe la popolanoj per tiuj relative primitivaj instrumentoj ebenigis kampon, jungis riverojn kaj entreprenis agrikulturan produktadon, disvolvante siajn saĝon kaj talenton. Kvankan ĝis nun oni ankoraŭ ne trovis pli grandan bronzaĵon en la Erlitou-ruino, tamen, tie estis elterigitaj bronzaj tranĉiloj, boriletoj, adzoj, ĉiziloj, lancoj, trinkvazoj kaj aliaj armiloj kaj ujoj; estis elterigitaj ankaŭ bronzfandejo, kie estis trovitaj iuj pecoj de bronza feĉo kaj fandvazo. Krome, estis elfosita granda nombro da jadaĵoj kaj ornamaĵoj, inkrustitaj per turkisoj kaj ankaŭ frapmuzikiloj kun sufiĉe alta metiarta nivelo.

ovoforma pokalo el la kulturo Longshan, malkovrita dum la jaro 1976 en la ruino Ĉengzi
Listo de ideogramoj ĉizita en steleon de la ruino Erlitou.

Laŭ tiuj elfosaĵoj oni povas vidi, ke plue disvolviĝis la metiarta tekniko kaj interna labordivido de la dinastio Xia. En la historiaj dokumentoj estis klare notita la kalendaro de la dinastio Xia, laŭ kiu ni scias, ke tiam oni jam povis certigi monatojn laŭ la pozicio, direktita de la turniĝinta tenilo de la Granda Ursino. Tio estas la plej frua kalendaro de Ĉinio. En la historiaj dokumentoj estas notitaj respektive en la 12 monatoj la stelopozicion, meteo, objektoaspekto kaj farindaj aferoj agrikultura kaj politika. Tio certagrade spegulis la disvolvan nivelon de agrikultura produktado de la dinastio kaj konservis pli valorajn sciencajn sciojn de la antikva Ĉinio.