Nanchao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nanchao estis taja reĝlando en la 8-a jarcento p. K., en la sudokcidenta parto de Ĉinio, en regiono Junnan, sur la setlejoj de la tajaj popoloj. Komence regis tie pluraj, malgrandaj tajaj princlandoj, kies centro staris ĉe la Tali-lago inter la riverfontoj de Mekongo, Jangzio kaj la Ruĝa rivero. La ĉinoj etendis sian potencon je tiu regiono post la 1-a jarcento.

Nanchao (ĉine: „Suda Reĝlando”) aformiĝis per unuiĝo de ses tajaj princlandoj en 729. Ĝin gvidis Pi-lo-ko, kiu subigis la alian 5 princlandon kaj aliancis kun Ĉinio kontraŭ la batalemaj tibetanoj. Post la unuiĝo, Pi-lo-ko tranlokis la gvidcentron de la Nanchao-a Reĝlando al ebenaĵo de Tali-lago. Pro ties geografia situo, la ĉefurbo ne estis konkerebla kaj rebatis du ĉinajn atakojn en 751 kaj en 754.

Ĝi gravis en la komercado inter Oriento kaj Okcidento: gravaj komercaj vojoj gvidis tra la teritorio al Hindio. En la 9-a jarcento Nanchao iĝis potenca reĝlando, kiu ekis konkeran militon en 832 kontraŭ Mianmaro, kaj poste en 862 kontraŭ Tonkino.

La kulturo de Nanchao estis tre altnivela, tie laboris elstaraj majstroj de la kotona kaj silka metiarto. Oni minis salon kaj oron en la reĝlando kaj funkciigis registaran kaj administradan sistemon.

La jam falantan Reĝlandon Nanchao konkeris la mongoloj sub gvido de Kublaj-Ĥano en 1253. En la sekvaj du jarcentoj, la tajoj migris suden, nun oni konsistan plimulton de dela tajlanda loĝantaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]