Ĉinoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ĉinoj estas anoj de la ĉina nacio. Tio estas pli vasta kategorio ol la hanoj, kiuj estas la ĉefa etno en Ĉinujo. En la ĉina lingvo mem, oni distingas inter 中华民族 (Zhōnghuá Mínzú, ĉina nacio) kaj 汉族 (hànzú, hanoj). Krom la hanoj, al la ĉina nacio ankaŭ apartenas aliaj etnoj kiel la mongoloj, la tibetanoj, la hujoj kaj la manĉurianoj. Nuntempe Ĉinio oficiale agnoskas 56 etnojn kiel apartenantajn al la ĉina nacio.

La koncepto de "ĉina nacio" estis kreita fine de la Qing-dinastio (do fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento) por pravigi la ekziston de regno kiu regas tiujn diversajn etnojn. Antaŭe la esprimo Zhōnghuá Mínzú nur estis uzata por la hana popolo. Nuntempe multaj ĉinoj akceptas la ekziston de nacia unueco, kvankam daŭre ekzistas kontroversoj pri ĝi: precipe kelkaj tibetanoj kaj kelkaj ujguroj malakceptas tiun koncepton.

En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto "ĉinujano" (aŭ "ĉiniano") kiu povas esti uzata kun ankoraŭ pli ĝenerala signifo ol "ĉino" (do ankaŭ por enloĝantoj de Ĉinio kiu apartenas al neniu el la 56 ĉinaj etnoj), kaj kiu ankaŭ povas esti uzata, se oni ne volas aliĝi al la teorio ke ekzistas "ĉina nacio".

[redaktu] Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo pri "Ĉinoj" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.