Hanoj
Hanoj estas la plej granda etna grupo de Ĉinio. Ili konsistigas 92% de la loĝantaro en la Ĉina Popola Respubliko kaj 19% de la tuta homaro. Hanoj estas la plej granda etna grupo de la mondo. La nomo venas de la Dinastio Han, sub kiu malsamaj gentoj de Ĉinio komencis konsideri sin mem kiel unueca etna grupo.
La hanoj parolas malsamajn lingvojn, kiuj estas relative similaj kaj estas ofte rigardataj kiel dialektoj de la sama lingvo. Plejmulto de hanoj parolas la mandarenan ĉinan lingvon. Ĉiuj malsamaj lingvoj parolitaj de la hanoj estas skribitaj kun la samaj ideogramoj, kaj tio historie kontribuis al ilia sento da unueco.
Multaj hanoj estas nuntempe sen-religiaj, sed tradicie budhismo, konfuceismo kaj taoismo estas iliaj ĉefaj religioj.
En Ĉinio ekzistas multaj etnaj minoritatoj, kiuj ne estas konsiderataj hanoj. Unu el tiuj grupoj, la hujoj, estas fakte tute samaj al la hanoj, krom la fakto ke ili estas islamanoj.
