Ĉina skribo
La ĉinaj signoj estas uzataj en la ĉina lingvo, la japana lingvo kaj la korea lingvo (Sud-Koreio). La ĉinaj signoj malaperis el la vjetnama lingvo (la vjetnama lingvo uzis ĉinajn signojn ĝis la 20a jarcento) kaj en Nord-Koreio (kie estas uzata sole Han-gul).
Left: "Chinese character" in traditional Chinese. Right: "Chinese character" in simplified Chinese. Pronounced as hànzì (Chinese), kanji (Japanese), hanja (Korean), or Hán tự (Vietnamese).
La ĉinaj signoj (漢字) nomiĝas hànzì en la ĉina lingvo, kanĝi en la japana lingvo, hanĝa en la korea lingvo, kaj hán tư en la vjetnama lingvo.
En la ĉina lingvo unu aŭ pluraj signoj (字) konsistigas vortojn (詞), ekzemplo: "hànzi" (漢字) havas du signojn.
La japana, la korea kaj la vjetnama lingvoj ne estas parencaj al la ĉina lingvo, kaj ili havas malsimilegan gramatikon. Tiel tiuj lingvoj ŝanĝis la signifon de la ĉinaj signoj. Ankaŭ kelkaj malsamaj (sed similaj) ĉinaj signoj havas la saman signifon.
Ekzemplo estas 愛人 . 愛人 signifas "edzo/edzino" en la ĉina lingvo, sed signifas "amato/amatino" en la japana lingvo. Alia ekzemplo estas 平和. 平和 signifas "paco" en la japana lingvo, sed en la ĉina lingvo oni diras 和平.
Ankaŭ ordinaraj signoj estas similaj sed malsamaj en Japanio kaj Ĉinio. Ekzemplo estas "nigra": 黒 en la japana lingvo, sed 黑 en la ĉina lingvo.
Enhavo |
Surekranigo de ĉinaj ideogramoj[redakti]
La plej grandaj ĉinaj vortaroj distingas ĉ. 50.000 diversajn signojn, sed por legi gazetojn necesas nur (!) 1500-3000 signoj. La skribo de ĉinaj signoj komence okazis per tuĉoj sur lignotabuloj, papero.
La ĉina skribmaŝino tre diferencis de la eŭropaj maŝinoj. Ĝi estis tre granda (ĝi elektis la necesajn signojn el 2000 ideogramoj, havataj sur pleto; pliajn ideogramojn oni povis akiri per krompletoj) kaj malrapida: ĝi ebligis tajpi po nur 20 signojn minute.
Kiam la komputiloj aperis, la situacio ŝanĝiĝis: kvankam oni provas inventi specialajn klavarojn, disvastiĝis nur la angla klavaro (QWERTY), kiun oni uzas por aperigi la ĉinajn signojn per la latinaj literoj. La plej disvastiĝinta sistemo estas la entajpado de la pinjina transskribo de la ĉinaj vortoj kaj poste la elekto de la aŭtomate aperantaj ĉinaj eblaj ekvivalentoj en ia "fenestro". Tiun metodon uzas preskaŭ ĉiu kaj ankaŭ sur la poŝtelefonoj.
Pli rapida, sed iomete pli komplika varianto estas la tekstoentajpado „wubi” (5 strekoj). Ĝi baziĝas sur simpligita varianto de la ĉina lingvo, kiu malpliigis la nombron de la strekoj kaj literoj al min. 5 karakterizaj strekoj. Oni povas ankaŭ tiujn entajpi per QWERTY-klavaro per kvin zonoj surklavare (QWERT, YUIOP, ASDFG, HJKLM kaj XCVBN). Tiu metodo eluzas tiun econ de la ĉina gramatiko, ke gravas la vicordo de la skribitaj strekoj. Oni diras, ke sperta entajpisto povas alŝuti po 160 signojn minute.
Stiloj[redakti]
La pli fruaj signoj estas "Orakola skribo" (甲骨文) "jiǎgǔwén" uzata en la Shang-Dinastio, sekve Bronza Skribo (金文) "jīnwén" uzata en Zhou-Dinastio. Tiuj skriboj estas kutime uzataj nur kiel kuriozaĵoj.
Vidu ankaŭ[redakti]
- Ĉina lingvaro
- Klasika ĉina lingvo
- Indekso de ĉina skribo laŭ strekoj
- Indekso de ĉina skribo laŭ radikalo
- Ĉinaj ciferoj
- Ĉina skribo de numeraloj (ekzemploj)
Aliaj projektoj[redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Ĉina skribo
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Ĉina skribo

