Ĉina lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉina lingvo
汉语/漢語, 华语/華語中文
Parolata en Ĉina Popola Respubliko (ĈPR, ofte simple Ĉinio), Respubliko de Ĉinio (RĈ, ofte Tajvano), Singapuro, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Tajlando, Vjetnamio, Peruo, Usono, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj okcidentaj landoj
Denaskaj parolantoj proksimume 1,2 miliardoj
Skribo Ĉina skribo, Pinyin, Bopomofo, Xiao'erjing
Lingvistika klasifiko
Ĉinotibeta
Ĉinara
Mandarena
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Unuiĝintaj Nacioj; Ĉinio, interalie Hongkongo kaj Makao; Tajvano; kaj Singapuro
Reguligita de Nacia Lingvo Reguliganta Komitato (ĈPR)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 zh
  ISO 639-2
    Bibliografia chi
    Terminologia zho
  SIL cmn
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Ekzemplo de ĉina kaligrafio.

La ĉinaj lingvoj (中文 Pinyin: Zhōngwén, 汉语 (simpligita) /漢語 (tradicia) Hànyǔ, 华语/華語 Huáyǔ) estas unu el du ĉefaj subgrupoj de la ĉinotibeta lingvaro,[1] kies alia ĉefa subgrupo estas la tibetobirma lingvaro. Se oni konsideras la ĉinajn lingvojn kiel unu lingvon, ĝi estas sendube la plej parolata lingvo: proksimume 1,2 miliardoj da homoj parolas ĉinan lingvon, do unu kvinono de la homaro.

La debato, ĉu oni devas paroli pri unu nura lingvo aŭ pri aro da malsimilaj lingvoj, havas politikan signifon kaj estas foje afero de forta debato. La plej parolata ĉina lingvo, la norma ĉina (nome mandarena) lingvo, estas ankaŭ la oficiala lingvo de Ĉinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la pedagogia sistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvon, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo". Tamen, 360 milionoj de ĉinoj parolas almenaŭ naŭ aliajn ĉefajn variantojn de la ĉinaj lingvoj ‐ el kiuj ĉiuj uzas la saman skriblingvon sed kies parolmanieroj estas preskaŭ reciproke nekompreneblaj,[2][3] kio indikus diversajn lingvojn.

La parolantoj loĝas ĉefe en la kontinenta Ĉinio kaj la regionoj Tajvano, Hongkongo kaj Makao. Ankaŭ pli ol 70% de singapuranoj uzas la simpligitan ĉinan lingvon. Krome, ĉinaj fortaj minoritatoj ekzistas en kelkaj sud-orient-aziaj landoj kiel ne tiom fortaj dise en la tuta mondo.

Ekzistas du manieroj skribi la ĉinan lingvon: La simpligita skribo kaj la tradicia skribo. Kvankam la simpligita skribo simpligis la signojn (do ofte malgrandigis la nombron de uzendaj strekoj), ĝi al kelkaj ne estas pli facila, ĉar ĝi ofte malebligas kompreni kompleksajn signojn kiuj naskis el kunigo de pluraj aliaj signoj.

Normlingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Norma ĉina lingvo.

Multaj homoj diras "ĉina lingvo" kiam ili intencas la nordĉinan dialektaron aŭ la norman ĉinan lingvon, kiu apartenas al tiu dialektaro (la esprimo "Mandarena lingvo" povas signifi kaj la nordĉinan dialektaron kaj la norman ĉinan).

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la ĉinaj lingvoj

Oni kutimas konsideri la ĉinajn lingvojn unu lingvo, kiu enhavas multajn dialektojn. Fakte, la diferenco inter la ĉinaj dialektoj kelkfoje estas kvazaŭ la diferenco inter latinidaj lingvoj, kaj parolantoj de diversaj ĉinaj dialektoj apenaŭ povas kompreni unu la alian. Ili tamen povas uzi ĉinan skribon por interkompreniĝi. Kiam vorto bezonas klarigon, oni skribas ĝin per fingro en la alian manon.

Lingvosciencistoj konsideras la ĉinan lingvaron aro de almenaŭ ses diversaj lingvoj.

En simpla modelo, la ĉinaj dialektoj apartiĝas en du grupoj:

La nordaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

北方话 (nova), 北方話 (tradicia), pinyin : Běifānghuà
Ili estas la bazo de la nuntempa normlingvo pǔtōnghuà.
Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialekto (Pekino) kaj la nord-okcidenta dialekto.

La sudaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

Ili havas pli da komunaj eroj kun la klasika ĉina lingvo.

Unu vasta suda dialekto estas ekzemple la kantona, kiu estas parolata en Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni la lingvon de homoj de Pekino. Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.

Aliaj ĉinaj lingvoj estas la vua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; hunana (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; ĝjangŝia (Gan, ĉine) 32.000.000; ĝina (Jinyu, ĉine) 45,000,000; kaj la sudmina 45.000.000.

Lingva strukturo[redakti | redakti fonton]

La ĉinaj lingvoj estas izoligaj lingvoj.

La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Unu ideogramo estas legata kiel unu silabo kaj havas unu signifon. La vortoj ne ŝanĝiĝas (ekzemple laŭ vortspeco), sed la gramatika rilato inter la vortoj estas decidita per la sinsekvo ene de la frazo.

Ekzemple (mandarene) :

我爱她。 Wǒ ài tā. 'Mi amas ŝin/lin.'
她爱我。 Tā ài wǒ. 'Ŝi/li amas min.'

Por la mandarena lingvo (pǔtōnghuà) ekzistas norma latinlitera transskribo, kiu estas uzata ĉefe en vortaroj kaj en komunikado kun ne-ĉinoj. Certaj el la aliaj ĉinaj lingvoj (ekzemple la sudmina) ankaŭ estas foje skribataj per la latina alfabeto kun aldonoj.

Ĉindevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe akvorando, tre fama ĉina romano,
  • Ĉinlingva konversacio, Ĉina Esperanto-eldonejo Beijing, 1986, aŭtoro : Lu Ĉŭanbiaŭ, esperantigita de Fan Jizu
  • Ĉu ekzistas la ĉina lingvo?, artikolo de Augusto Casquero, en revuo Esperanto feb.2009 p. 44
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/02, paĝo 22: La ĉina verkita de Bradley Kendal.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charles N. Li, Sandra A. Thompson, Mandarin Chinese: A Functional Reference Grammar (1989), p 2. "The Chinese language family is genetically classified as an independent branch of the Sino-Tibetan language family." ("Oni genetike klasigas la ĉinan lingvaron kiel sendependa branĉo de la ĉinotibeta lingvaro".) ISBN 0-520-06610-3
  2. David Crystal, Cambridge Encyclopedia of Language (Cambridge Univ. Press, 1995), p. 312. "The mutual unintelligibility of the varieties is the main ground for referring to them as separate languages." ("La reciproka nekomprenebleco de la variantoj estas la ĉefa bazo por aludi al ili kiel apartaj lingvoj.") ISBN 0-521-42443-7; tria eldono, 2010, ISBN 0-521-73650-1
  3. John DeFrancis, The Chinese Language: Fact and Fantasy (1984), p.56. "To call Chinese a single language composed of dialects with varying degrees of difference is to mislead by minimizing disparities that ... are as great as those between English and Dutch. To call Chinese a family of languages is to suggest extralinguistic differences that in fact do not exist and to overlook the unique linguistic situation ... in China." ("Nomi la ĉinan kiel unuoblan lingvon kiu entenigas dialektojn kun variigantajn gradojn de diferenco erarigas tra minimumigi malegalecojn kiuj ... estas kiel grandaj kiel tiuj inter la angla kaj la nederlanda lingvoj. Nomi la ĉinan kiel familio de lingvoj sugestas eksterlingvistikajn diferencojn kiujn efektive ne ekzistas, kaj ne rimarki la unikan situacion ... en Ĉinio.") ISBN 0-8248-1068-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John DeFrancis: The Chinese Language: Fact and Fantasy. University of Hawaii Press, Honolulu 1984
  • Karlgren, Bernhard (1954). «Compendium of Phonetics in Ancient and Archaic Chinese». Bulletin of the Museum of Far Eastern Antiquities (26). pp. 211-367.
  • Norman, Jerry (1988). Chinese, Cambridge Language Surveys. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-29653-6.
  • Ramsey, S. Roberts (1987). The Languages of China. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01468-X.
  • Graham Thurgood kaj Randy J. LaPolla: The Sino-Tibetan Languages. Routledge, London 2003. (zum Chinesischen: Seite 57-166)

Historio[redakti | redakti fonton]

  • William H. Baxter: A Handbook of Old Chinese Phonology. Trends in Linguistics, Studies and monographs No. 64 Mouton de Gruyter, Berlin / New York 1992. ISBN 3-11-012324-X.
  • W. A. C. H. Dobson: Early Archaic Chinese. A Descriptive Grammar. University of Toronto Press, Toronto 1962 (behandelt die Sprache des 11. und 10. Jahrhunderts v. Chr.)
  • И. С. Гуревич. И. Т. Зограф: Хрестоматия по истории китайского языка III-XV вв. (Krestomatio por la historio de la ĉina lingvo el la 3a ĝis la 15a jarcento), Moskvo 1984
  • Alain Peyraube: Recent issues in chinese historical syntax. en: C.-T. James Huang kaj Y.-H. Audrey Li: New Horizons in Chinese Linguistics, 161-214. Kluwer, Dordrecht 1996
  • Edwin G. Pulleyblank: Outline of a Classical Chinese Grammar (Vancouver, University of British Columbia Press 1995); ISBN 0-7748-0505-6 / ISBN 0-7748-0541-2.
  • Wang Li (王力): 漢語史稿 (Skizo de la historio de la ĉina). Pekino 1957.
  • Dan Xu: Typological change in Chinese syntax. Oxford University Press, Oxford 2007, ISBN 0-19-929756-8.
  • Yang Bojun (杨伯峻) kaj He Leshi (何乐士): 古汉语语法及其发展 (Gramatiko kaj evoluo de la antikva ĉina). Yuwen Chubanshe, Pekino 2001

Moderna lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Chales N. Li kaj Sandra A. Thompson: Mandarin Chinese. A Functional Reference Grammar. University of California Press, Berkeley 2003
  • Huang Borong (黄伯荣) (Hrsg.): 汉语方言语法类编 (Kompendio de gramatiko de ĉinaj dialektoj). Qingdao Chubanshe, Qingdao 1996. ISBN 7-5436-1449-9
  • Mataro J. Hashimoto: The Hakka Dialect. A linguistic study of Its Phonology, Syntax and Lexicon. University Press, Cambridge 1973. ISBN 0-521-20037-7
  • Nicholas Bodman: Spoken Amoy Hokkien. 2 Bände, Charles Grenier, Kuala Lumpur 1955–1958
  • Ping Chen: Modern Chinese. History and Sociolinguistics. Cambridge University Press, Cambridge 1999
  • Stephen Matthews und Virginia Yip: Cantonese. A Comprehensive Grammar. Routledge, London/New York 1994
  • Yinji Wu: A synchronic and diachronic study of the grammar of the Chinese Xiang dialects. Mouton de Gruyter, Berlino 2005
  • Yuan Jiahua (袁家骅): 汉语方言概要 (ĉinaj dialektoj). Wenzi gaige chubanshe, Pekino 1960
  • Anne O. Yue-Hashimoto: Comparative Chinese Dialectal Grammar − Handbook for Investigators (Collection des Cahiers de Linguistique d'Asie Orientale, Band 1). Ecole des Hautes Etudes en Sciences Sociales, Paris 1993, ISBN 9782910216009.
  • Yuen Ren Chao: A grammar of spoken Chinese. University of California Press, Berkeley 1968