Maĝango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
maĝango

emblemo

surtabla ludo • bloketa ludo • tabulludovetludo • sporta fako
vdr

Maĝango estas ludo kiu devenas el Ĉinio. Ĝi konsistas el ofte 136 ludpecoj, ordinare el plastoosto kaj estas por 4 personoj. Ĝi estas nomata 麻雀 en la antikva Ĉinio, kaj ĝisnune uzata en Gŭangdongo, Honkongo, Tajvano kaj Japanio. En nuna Ĉinio, ĝi estas nomata simpligitaj ĉinaj literoj: 麻将, tradiciaj ĉinaj literoj :麻將, Hanyu Pinyin :má jiàng.

Tipo de ludo[redakti | redakti fonton]

Maĝango estas ofte klasifikata en domeno, ĉar ĝi uzas ludpecojn, tamen, ĝia koncepto similas al okcident-stilaj kartludoj kiel Rumio.

Maĝango en Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En la nuna Ĉinio, preskaŭ ĉiu ĝin konas. Efektive la ĉinoj ne bezonas lerni zorgoplene la maĝangludon kiel la gepatran lingvon aŭ rekonadon de mono. Hazarda cirkonstanco estas la plej bona instruisto. En siango, la maĝangludo estas "granda-muro-konstruado", ĉar la pecoj laŭforme similas al brikoj. Kiel tempopasigilo, la maĝango troviĝas en tetrinkejoj, klubejoj kaj precipe en publikaj amuzejoj por maljunuloj. Agrable estas maĝangmasoni sidante kaj babilante ĉe trinkaĵo. Samtempe la maĝango eniris multajn hejmojn. Post streĉaj laboroj, inter najbaroj kaj eĉ inter familianoj la maĝango funkcias kiel amuzilo.

Maĝango kaj kulturo en Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ligilo de amikeco kaj parenceco. Kiam renkontiĝas amikoj jarojn disigitaj, ili per la ludo pasigas la sendormajn noktojn, remaĉante la pasintajn mielajn tempojn. Kiam la semajnfino venas, la kolegoj kolektiĝas ĉe unu el ili por sin refreŝigi pere de ĝi, dividante la kamaradajn sentojn. Okaze de komunaj ferioj aŭ tradiciaj ĉinaj festoj ĝi servas kiel ĝojiga sendito por parencoj. Okazas, ke ĉe maĝangotablo gejunuloj konatiĝas, rendevuas, fine geedziĝas. Krome la maĝango ne mankas ĉe celebrado de geedziĝo, naskiĝtaga datreveno, k.a. La klakado de la pecoj densigas la gajan atmosferon. Interalie, kiam iu mortis, dum la noktogardo de l' mortinto oni sin tenas sendormaj en cigareda nubo kaj maĝanga tondro. Maĝango estas ne nur plezurigilo, ĝi povas esti ankaŭ trankviliga. Se okazas malagrablaĵo en oficejo aŭ hejmo, oni ofte trovas ĝin necesa. La maĝangludado forigas mornecon pro malsano kaj forgesigas la doloron. Sed tamen, la vera magio de l' maĝango ekzistas en tio, ke ĝi lastatempe estiĝis sinonimo de monludo. Danke al la maĝango, taŭga por junuloj kaj maljunuloj, eĉ por blinduloj, la hazardludo furoras tra la tuta lando.

Komence oni maĝangludis vetante je moneroj, cele al distriĝo. Kun la kreskado de la prezoj la ludmono pliiĝas monaton post monato ĝis tia grado, ke sur la tablo kelkdeko da juanoj estas malgranda sumo ĉe multaj ordinaraj homoj.

Maĝango fariĝis opio obseda. Fakte, multe da salajruloj ricevas ĉiumonate nur kelkcenton da juanoj. Tial, post la batala stadio, perdinto de unu- aŭ du-monata laborsalajro aspektas iom kompata ĉe l' adiaŭo. Ĉar la ludo kutime okazas inter kolegoj aŭ konatoj, la batalo povas daŭri kun mallongaj interrompoj, iufoje spite al laboro kaj hejmtasko.

La profesiaj maĝangludistoj apartenas al jenaj grupoj. La unua grupo estas parvenuoj. La dua, altsalajraj sinekuruloj. La tria, senlaboruloj el riĉaj familioj. La kvara, spitemuloj... Ili ĉiuj "militas" maĝange diurnojn. Duelo centprocenta! Sekve de tio, ofte estiĝas interbatiĝo, murdo, ŝteluzo de tuta havaĵo... Precipe ĉe la lasta grupo okazas ŝtelo, rabo, trompo... Kaj la maĝango populariĝas ankaŭ en la kamparo. Kamparanoj havas relative pli da libera tempo; ili povas ĉiam ekludi. Aparte en foraj vilaĝoj ĉiu estas "specialisto" pri la maĝangludo. La ludmono ĝenerale estas ne tro granda. Sed, inter tieaj kamparanoj troviĝas la profesiaj. Tiuj estas plejparte kadroj de subdistriktoj kaj vilaĝoj (ekonomie postrestintaj!). Ili maĝangludas malavare per la publika mono, iam eĉ per helpmono!

La maĝanĝo plenumas gravan rolon en sociaj interrilatoj. Pere de ĝi oni regalas superulojn inspektantajn, negocoj povas fariĝi sur la tablo, civilaferoj povas solviĝi dum la ludado... Kiel ŝmirmono grandaj sumoj estas malgajnataj intence -tre konvene!

Maĝango kiel Hazardludo[redakti | redakti fonton]

Hazardludoj estas malpermesataj per la leĝo en Ĉinio. Ne ekzistas maĝangvetejo malkaŝa, sed preskaŭ ĉiu vetista hejmo estas provizita per ludĉambro. Antaŭ la nazo de policanoj vetemuloj lerte manovras spite al malpermeso al mon- aŭ labor-puno. Ĉe la maĝangmaniuloj la leĝo ŝajne perdas sian validecon. La maĝanghobio ruinigas ĉinojn, kiel antaŭe la opi-inklino. Dronante en la ludo multaj forlasas siajn devojn al la socio kaj familio.

Ludpecoj[redakti | redakti fonton]

Nombroj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Emblemoj Punktoj
Bambuoj
Signoj
Honoroj Ventoj Drakoj
Oriento Sudo Okci-
dento
Nordo Ruĝa Verda blanka
Bonuso Sezonoj Floroj
Prin-
tempo
Somero Aŭtuno Vintro Pruno Orkido Krizan-
temo
Bambuo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio[redakti | redakti fonton]