Vorterosigno
El Vikipedio
Vorterosigno, aŭ logogramo, estas skribero por tuta vorto aŭ morfemo. Vorterosignaroj estas kompleksaj sistemoj de rebusojn kaj gramatikaj, silabaj, kaj eĉ unusonaj signoj.
Ekzemple, la ĉina vorterosignaro kunmetas signon de drako (龙 - lóng) kaj signon de orelo (耳 - ěr) por skribi vorton surdeco (聋 - lóng), kunmetaĵo de eroj fonetika (drako kaj surdeco estas samsonaj lóng) kaj signifa (orela).
Vorterosignaroj estas la plej antikva maniero skribi, trovebla jam en Sumero, ankaŭ en Egiptio kaj Majalando. Hodiaŭ, ilin ĉefe utiligas la Ĉina kaj la Japana, sed eĉ iomgrade la eŭropanoj, ekzemple por numeroj.
Malavantaĝoj estas ke vorterosignaroj malfacile lerneblas - ekzemple, ordinara ĉino devas enmensigi ĉirkaŭ 4000 signojn. Avantaĝo estas, ke longaj ideoj kaj pensoj esprimeblas simple per kelkaj signoj, kaj legi estas pli facile ol legi alfabeton.
Enhavo |
[redakti] Afrika
[redakti] Okcidentaziaj
[redakti] Sudasia
[redakti] Orientaziaj
[redakti] Amerika
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
- Blisa skribo, planita ideogramaro
- Ikono (religio)
- Sona (planlingvo)
- Litero
- Skribarto, Skribsistemo