Kafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kafarbo kun ruĝa kafberoj
Nigrega kafo en taso

Kafo estas trinkaĵo preparata el la semoj de la kafarbo (Coffea arabica) kaj estas stimula pro enhavo de la kemiaĵo kafeino. La frukto de la kafarbo estas beroforma, nuksa, kun 2 semoj. La kafosemon oni vendas krude aŭ bruligite (rostite). Kafotrinkaĵo estas preparita laŭ tre diversaj manieroj, inter kiuj la plej konataj estas:

  • boligi la trikturitajn semojn en akvo (la plej malnova metodo, iam nomita grekaturka kafo)
  • filtrado (pasigi varman akvon tra filtro kun la muelitaj semoj)
  • Espreso (ankaŭ pasigi varman akvon tra filtro sed kun helpo de vapor-premo)

Oni kutime trinkas la kafon varman, sed ankaŭ oni povas trinki ĝin malvarman, solan, kun varma lakto, aŭ miksitan kun aliaj spicoj kiel cinamocikorio, aŭ kun ĉokolado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam certe oni ne konas ĝian originon, laŭ la legendo estis kapristo en Etiopio kiu malkovris la efikon de la kafo rigardante siajn kaprojn post la manĝado de kafofruktoj.

Laŭ iu legendo, la profeto Mohameto estis malsana, kaj Gabrielo la anĝelo donis al li trinkaĵon, tiel nigran kiel la Nigra Ŝtono de Mekao, kaj la profeto resaniĝis.

La kafarbo devenas el Etiopio kaj estis la araboj kiuj unue kulturis kaj trinkis ĝin je alta grado pro la malpermeso de Islamo al la alkoholaĵoj.

La kafo kiel trinkaĵo alvenis al Italio en 1645 kaj al Anglio en 1650. La unua kafovendejo en Francio estis malfermita je 1661 en Marsejlo, kaj la unua kafejo en Vieno estis fondita de Josef Koltschitzky la 12-an de septembro de 1683.

En la 18-jarcenta Francio kafejoj iĝis gravaj sociaj lokoj kaj rolis en la disvolviĝo de ideoj (vidu Kafejo Procope fondita en 1686).

Kafo kaj sano[redakti | redakti fonton]

Kafŝtancilo.

Ĉar kafo stimuligas la cerbon kaj iom influas la kondukton kaj ankaŭ kafeino malfaciligas la absorbon de fero al organismo multaj homoj pensis ĝin malbona al sano. Malgraŭ tio, ĝi estis uzita en tradicia medicino.

Nuntempe studo publikigita en la scienca revuo Annals of Internal Medicine montras ke kafeto matene, post la tagmanĝo kaj en la mezo de la posttagmezo faras nenian malbonon al la sano. Male. La trinkaĵo preventas malsanojn de la koro, ekzemple infarkto kaj kora misritmo. La serĉado estis farita kun 129 mil da personoj dum du jardekon de la Universitato Aŭtonoma de Madrido, en Hispanujo. Por la virinoj, de kvar ĝis kvin tasoj potage reduktas la ŝancoj je 34%. Por la viroj, kvin tasoj signifas probablecon 44% malpligrandan.

Al alternativa medicino, multaj bonfaroj de kafeino estas kaŭze de sia antioksida ago, t.e. al sia kapablo batali kontraŭ la liberaj radikaloj, kiuj kaŭzas maljuniĝon de la ĉelaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]