Folio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planto. Se vi serĉas informojn pri la samnoma parto de grafeteorio, vidu la paĝon folio (grafeteorio).
Folio antaŭ la suno.

Folio (latine folium) nomiĝas en plantoscienco organo de la pli evoluintaj plantoj, kiu estas spiradejo. Ili estas ĝenerale flanka kreskaĵo de la ŝosoakso. Ĝi estas ordinare verda kaj maldika kaj servas por asimili la karbondioksido de la aero, necesan por la nutrado de la planto, per la fotosintezon

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Folipartoj[redakti | redakti fonton]

Folio estas triparta:

  • foliplato: plata parto de la folio (aŭ folilameno, aŭ limbo), ĉefa fotosintezejo.
  • folitigo: tigo tenanta la foliplaton (aŭ petiolo el la latina petiolus, piedeto).
  • folibazo: baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon, kiel ĉe la poacoj.

Krome, ĉe kelkaj specioj, estas alia parto:

  • stipulo: platformaĵo, baze de la folio, ĉiam duope, tipe ĉe la rozacoj.

Foliaj specoj[redakti | redakti fonton]

Estas du malsamaj specoj de folioj:

  • Folio simpla, se la foliplato estas plena;
  • Folio kunmetita, se la foliplato konsistas el pluraj folietoj. Ĝi povas esti, laŭ aranĝo de la folietoj:
    • Pinata: parapinata se la nombro de folietoj estas para, aŭ neparapinata se la nombro de folietoj estas nepara. Ĝi ankaŭ povas esti dupinata, se la folietoj estas dividataj en folietetoj.
    • Trifolieta, kiel ĉe la trifolio.
    • Fingrata, se la folietoj similas manaj fingroj.

Formoj de la folio[redakti | redakti fonton]

La folioj varias laŭ:

  • ĝenerala formo: formoelipsa, ovoforma, inverse ovoforma (ovala), spatelforma, lancetforma, sagforma, rondforma, lancoforma, renforma, linia (linioforma), ŝildforma, korforma, pingloforma, pluma (pinata), triloba, manforma[1].
  • bazo: sidanta, tiga, descenda, ĉirkaŭĉrena, kunkreskinta, ĉirkaŭkreskinta[2].
  • rando: glatranda, harranda, (duoble) segildenta, denta, ŝarknaĝila, noĉita, loba (ondlinia), festonranda, krenela (dentoranda kun rondaj dentoj), cilia[3].
  • fino: pinta, pintega, pikilpinta, milda[4].
  • nervuroj: strinervura, fingronervura, plumnervura folio[5].

Kelkaj specioj havas malsamformajn foliojn, kiel la hedero kies la floroj estas malsamaj inter la fekundiĝaj kaj nefekundiĝaj branĉoj.

Foliordo[redakti | redakti fonton]

La aranĝo de la folioj sur la tigo tre varias. La foliordo povas esti:

  • baza: ĉiuj folioj estas tutbazaj.
  • alterna: la folioj kreskas alterne el iu flanko kaj la alia.
  • kontraŭa: la folioj estas duope samnivele, aŭ samebena, aŭ kruca tipe ĉe la lamiacoj.
  • ĉirkaŭa (aŭ stela), se pli ol du folioj estas samnivele.

Tipoj de folioj[redakti | redakti fonton]

Modifiĝintaj folioj:

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri folio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[6]:

  • Citaĵo
    «  Li tremas, kiel aŭtuna folio.  »


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foliaj formoj
  2. Foliaj bazoj
  3. Foliaj randoj
  4. Foliaj finoj
  5. Foliaj nervuroj
  6. Lernu