Floraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Floraroinfloresko [1] estas ĉe florplantoj ariĝo de floroj sur la tigo. Ĝi ofte karakterizas plantajn grupojn. La aranĝo estas ofte tipa por iu familio, ekzemple la umbelo estas tipa por la umbeliferacoj (nun apiacoj), la kapitulo esta tipa por la kompozitoj, kiu signifas esperante kunmetitoj (nun asteracoj).

Ene de floraro, ĉiu floro emas tipiĝi. Tio estas ekzemple por la kapituloj, kie le ĉirkaŭaj floroj similas petalojn.

Oni distingas du specojn de floraro: laŭ tiu, kiu finiĝas la ĉefakson: burĝono aŭ floro.

Floraroj simplaj[redakti | redakti fonton]

Floraroj nefinitaj[redakti | redakti fonton]

Ĉe nefinita floraro, la ĉefakso finiĝas per burĝono kaj longiĝas, teorie senlime, kreskiganta flankajn florojn, aŭ flankajn duajn aksojn kiuj portas florojn. La bazaj floroj malfermiĝas unue, kaj la aliaj sekve, el bazo al pinto. La tipa nefinita floraro estas la grapolo.

Floraroj finitaj[redakti | redakti fonton]

Ĉe finita floraro, la ĉefakso finiĝas per floro, kiu unue malfermiĝas, kaj ĝi ĉesas kreski. La aliaj floroj aperas sekve ĉirkaue, sur duaj tigetoj, kiuj povas esti tre mallongaj. La tipa finita floraro estas la cumo.

Floraroj kunmetitaj[redakti | redakti fonton]

Grapolaro: grapolo de grapoletoj.

Ĉiuj kunmetoj eblas. Kelkfoje, kunmetitaj floraroj (aŭ florararoj) similas simpla floro, kiel la Edelvejso.

  • Samaj:
    • Umbelaro: Umbelo de umbeletoj,
    • Spikaro: Spiko de spiketoj,
    • Grapolaro = Grapolo de grapoletoj,
  • Malsamaj:
    • Tirso = Grapolo de cumetoj,
    • Korimbo de kapituletoj,
    • Spiko de cumetoj,
    • Grapolaro de spiketoj,
    • ktp.

Elvolviĝsekvo[redakti | redakti fonton]

Alcentra (aŭ centripeta) estas floraro, se la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue.
Elcentra (aŭ centrifuga) estas floraro, se la centraj floroj elvolviĝas unue.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 474



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]