Korimbo
El Vikipedio
Korimbo estas simpla nefinita floraro. La malsameco kun la grapolo estas ke ĉiuj floroj pozicias preskaŭ en la sama ebeno, ĉar ju pli la flortigoj estas for de la centro, des pli ili estas longaj. Se la flankaj branĉoj estas tiom plilongigitaj, ke la floroj formas funelon, oni nomigas ĝin funela korimbo, ekzemple ĉe la filipendulo.
Kunmetitaj floraroj [redakti]
Povas esti kunmetitaj floraroj kun korimbo, kiel ekzemple la milfolia akileo, kies la floraro estas korimbo de kapituletoj.
Korimbo de kapituletoj, ĉe milfolia akileo.
|
||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |