Arboŝelo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arboŝelo de matura Mango (Mangifera India) montranta karakteran likenon, Kalkato, Barato.

Arboŝelo estas la plej eksteraj tavoloj de tigoj kaj radikoj de lignaj plantoj. Plantoj kun arboŝelo inkludas arbojn, lignajn vitojn kaj arbustojn. Arboŝelo aludas al ĉiuj histoj for de la kambiumo kaj estas neteknika termino.

Produktoj uzataj de homoj kiuj devenas el Arboŝelo inkludas: spicojn kaj aliajn ingrediencojn, taninon, rezinon, laktosukon, medicinojn, venenojn, variajn halucinaĵojn kaj korkon. Arboŝelo estas uzata por produkti vestaĵojn, kanuojn, ŝnurojn kaj uzata kiel surfaco por pentraĵoj kaj mapfarado.[1]

Notoj [redakti]

  1. Taylor, Luke. 1996. Seeing the Inside: Bark Painting in Western Arnhem Land. Oxford Studies in Social and Cultural Anthropology. Oxford: Clarendon Press.
Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio