Dorno (botaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Foli-dornoj kun en la akseloj la ŝosoj ĉe berberiso

Dornoplanta pikilo, kiel ĉe berberiso, troviĝas en la pozicio de folio (foli-dorno) aŭ kiel ĉe kratago, de branĉo (branĉ-dorno) kaj komunikiĝas kun la internaĵo de la tigo.

Planta pikaĵo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estas eble trovi sur la tigo de planto pikaĵojn. Planta pikaĵo, kiel ĉe rubuso, estas konusoforma elstaraĵo de la epidermo kaj ne komunikiĝas kun la internaĵo de la tigo aŭ branĉo. Botanike la pikaĵoj ĉe rozoj ne estas dornoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]