Rubuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rubuso kun maturaj rubusberoj

Rubuso (latine: rubus fruticosus) aŭ nigra rubuso estas tufarbusto el la genro rubuso, familio rozacoj kun nigraj fruktoj, la rubusberoj. Ekzistas multaj aliaj subspecioj, kiuj estas ofte nomataj "rubusoj". Strikte en la botanika senco, la frukto ne estas bero, sed plurfrukto de multaj drupetoj.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La frukto estas purpura-nigra kaj havas acidan kaj dolĉan guston. Oni faras konfitaĵojn kaj siropojn el la fruktoj.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

El la folioj oni povas prepari herboteon. Ĝi havas sangopurigan kaj sangoglucidmalaltigan efikon. Rubusberoj estas bona fonto por la vitaminoj A kaj C, ili enhavas kalion, magnezion kaj kupron.

Rubusberoj altigas sangiĝon kaj helpas dum febro. Iom varmigita rubusbersukto estas tre bona kuracilo kontraŭ raŭka aŭ laciĝinta voĉo.

Iam oni uzis la radikon kiel kuracilon, sed tio ne plu kutimas nuntempe.

Specioj[redakti | redakti fonton]