Robinio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Robinia pseudoacacia
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
|
inter 8-10; vidu tekston |
||||||||||||||
Robinio ( Robinia ) estas genro de arboj, familio de fabacoj, origine de Nordameriko, kiu estis unuafoje alportinta en Eŭropo far Jean ROBIN (el kio ĝia nomo); Jean ROBIN, 1550-1629, estis botanikisto de la reĝo de Francujo Henriko la 4-a, kaj la plejunua ekzemplero de robinio plantita de li en Parizo en jaro 1601 plu vivas kaj videblas en la "Planto-Ĝardeno". La adjekto pseudoacacia aludas ties similecon je la akacioj, pro kio ĝi estis unue, neprave, ordigita inter ili.
Kiel ĉiuj fabacoj, robinio kapablas danke al simbiozaj bakterioj rizobiumo (Rhizobium) sin nutri de la nitrogeno de atmosfero, tial ĝi povas kreski eĉ en malriĉaj grundoj. Tial ĝi estas ofte plantita sur la talusoj de fervojoj, kaj en Hungario ĝi estis multe plantita en sablaj nekutiveblaj grundoj.
Ĝiaj folioj estas nepare pinataj (kunmetitaj).
Blankaj floroj grupiĝas en infloresko, nomata grapolo, kiuj aperas en majo.
Enhavo |
[redakti] Taksonomio
[redakti] Specioj
(* = ne akceptitaj kiel apartaj far ĉiuj botanistoj)
- Robinia boyntonii *
- Robinia elliottii *
- Robinia hartwegii * (sin. R. viscosa var. hartwegii)
- Robinia hispida
- Robinia kelseyi *
- Robinia lŭurians *
- Robinia nana *
- Robinia neomexicana
- Robinia pseudoacacia - ŝajnakacia robinio
- Robinia viscosa
[redakti] Hibridoj
- Robinia × ambigua - R. pseudoacacia × R. viscosa
- Robinia × holdtii - R. neomexicana × R. pseudoacacia
- Robinia × longiloba - R. hispida × R. viscosa
- Robinia × margarettiae - R. hispida × R. pseudoacacia
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |