Ŝajnakacia robinio
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floroj
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
| Robinia pseudoacacia L. |
||||||||||||||||
Natura arealo de ŝajnakacia robinio
|
||||||||||||||||
Ŝajnakacia robinio [1] aŭ blanka robinio ( Robinia pseudoacacia ) estas plantospecio el genro robinio, familio fabacoj.
Enhavo |
Priskribo[redakti]
La blanka robinio estas arbo (alta 12-20 m), kun rete kreviĝanta arboŝelo. Ĝia trunko estas iomete kurba, grizbruna. La arbo povas vivi 200-250 jarojn. La floroj kreskas el tigakselo en printempo, en pendiĝantaj infloreskoj, grapolo. La floroj estas blankaj, el kiu la abeloj kolektas la orflavan, travideblan robinian mielon. La mielo ne kristaliĝas, estas grava eksportaĵo de Hungario.
La blanka robinio estas grava mieldona planto, oni povas kolekti mielon de 800 kg/ha. La arbo donas plej multon da mielo en ties aĝo de 18-30 jaroj.
La teo el ties floro mildigas kusadon, sed oni eĉ povas fari vinon el ties infloresko.
La frukto estas ruĝbruna guŝo, la grajnoj estas venenaj, renformaj. La guŝoj malfermiĝas vintre kaj printempe, la grajnoj falas surteren, kie rezervas la ĝermokapablon dum jardekoj. Por la ĝermado de la grajnoj necesas vundo de la grajnoŝelo aŭ varmoefiko. En la arbarista praktiko, oni kolektas la grajnojn per kribro, poste oni trivas ilin.
La blanka robinio estas varmoŝata, frostosentema, lumbezona, kseromezofila (meztoleras la sekecon). Ĝi povas fiksi nitrogenon el la aero, per nitrogenligaj bakterioj (Rhizobium leguminosarum), vivantaj sur ties radikoj.
Ĝia ligno estas peza, dura, oni uzas ĝin por kablaj kolonoj, vitopaliso, ŝpaloj, konstruaĵa ligno, fajroligno.
Kreskejo[redakti]
Ĝi estas indiĝena en norda Ameriko; en Hungario oni ekplantis en la 18-a jarcento por setligi la moviĝantan sablon.
Damaĝa insekto[redakti]
En 1900 estis raportita, ke valoro de la ŝajnakaciaj robinioj estis praktike neniigita en preskaŭ ĉiuj partoj de Usono, krom en la montarbaroj en kiuj ili hejmas, kaŭze de robinia borulo (Megacyllene robiniae), kiu traboras la trunkon kaj la branĉojn. Sen tiuj insektoj, ŝajnakacia robinio estus unu el la plej valoraj konstrulignaj arboj, kiuj povus esti plantitaj en la nordaj kaj centraj subŝtatoj (?). Junaj arboj rapide kaj vitale kreskas, sed baldaŭ iĝas kriplaj kaj malsanaj, kaj malofte sufiĉe longe vivas por atingi ian ajn komercan valoron.
Referencoj[redakti]
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro, 2002, p. 985
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Bibliografio[redakti]
- Oosterbaan A., C.A. van den Berg, J.J. de Jong, A.F.M. Olsthoorn 2002 : Mogelijkheden en beperkingen voor de teelt van Robiniahout in Nederland, Alterra, Research Insituut voor de Groene Ruimte, Alterra-rapport 678, Wageningen, 54 p. ISSN 1566-7197 nederlande