Robinia borulo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Robinia borulo
M robiniae.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Subordo: Polyphaga
Superfamilio: Chrysomeloidea
Familio: Cerambicedoj Cerambycdae
Genro: Megacyllene
Megacyllene robiniae
Forster (1771)
Natura arealo
Natura arealo
Sinonimoj
  • Megacyllene flexuosum (Fabricius, 1775)
  • Megacyllene pictus (Drury, 1773)
v  d  r
Information icon.svg

Robinia borulo (Megacyllene robiniae) estas grava damaĝa insekto por ŝajnakacia robinio en Nordameriko. La nomo estas derivita de la plantogenra nomo robinio, malprofite al kiu la larvoj nutriĝas.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Ekde distanco oni facile konfuzas ĝin kun vespoabelo, eĉ ĉe pli proksima rigardo ĝi ofte ŝajne estas Megacyllene caryaeM. decora . La plenkreska skarabo longas inter 12 kaj 20 mm kaj havas W-forman trian strion sur sia elitro. La antenoj de ambaŭ seksoj estas malhelbrunaj dum la anteno de la maskloj estas du trionoj de la korpolongo kaj por la femalo estas duono. Iliaj kruroj estas ruĝet-brunaj.

Arealo kaj biotopoj [redakti]

La arealo de tiu nearkta insekto pligrandiĝis tra la jaroj ĉar ĝi sekvis la disvastiĝon de ŝajnakacia robinio. Ĉar pli kaj pli da homoj utiligas robinion kiel ornaman arbon la arealo de robinia borulo kreskis. La arealo pligrandiĝis tra la jaroj ĉar ĝi sekvis la disvastigon de ŝajnakacia robinio. Ĉar pli kaj pli da homoj utiligas robinion kiel ornaman arbon la arealo de robinia borulo kreskis. Ili troveblas preskaŭ ie ajn kie senprotekta ŝajnakacia robinio vegetas, ofte pli abunde kun ĉeesto de solidago. La femaloj ofte troveblas kurante supren kaj suben laŭlonge de robinio-trunkoj en serĉo por vundoj por enmeti siajn ovojn. Ambaŭ seksoj estas plej oftaj de malfrua tago ĝis krepusko. La imaginoj primare nutriĝas, pro tio ili emas resti en nekultivataj kampoj kaj herbejoj.

Vivociklo [redakti]

Plenkreskulo sur solidagofloro.

La imaginoj aŭtune metas siajn ovojn sur la arboj, poste la larvoj elkoviĝas kaj pasigas la vintron travintrante ene de la arboŝelo. Poste la larvoj tunelas la arbotrunkon. Tiuj tuneloj longas ĉirkaŭ 10 cm kaj larĝas 0,6 cm. La larvoj tiam pupiĝas en malfrua julio kaj frua aŭgusto; la imaginoj ekaperas en malfrua aŭgusto kaj tra septembro. Ili nutriĝas per solidagopoleno, la larvoj per la ligno de ŝajnakacia robinio.

Damaĝo-mastrumado [redakti]

Ekzistas nuntempe nur unu registrita insekticido, kiu estas karbarilo ( 1-naftil-metilkarbamato ). Ĝi estas uzita en ununura dozo kiam la plenkreskuloj estas plej aktivaj ( aŭgusto/septembro ) [1].

Referencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio [redakti]

  • angle Kaufman Kenn, Eric R. Eaton 2006 : Kaufman Field Guide to Insects of North America, Houghton Mifflin Books, ISBN 978-0-618-15310-7
  • angle Milne, Lorus & Margery Milne 1980 : National Audubon Society Field Guide to North American Insects & Spiders, Alfred A. Knopf, Inc., 594 pp., ISBN 0-394-50763-0
  • angle Evans, Arthur V. 2007 : Field Guide to Insects and Spiders of North America, Chapter Beetles/Order Coleoptera, Sterling Publishing Co., Inc, 207pp., ISBN 978-1-4027-4153-1