Abelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la insekto. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Abelo (apartigilo).
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Abelo
Bee1web.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordo: Apokritoj Apocrita
(senranga familio) Anthophila (= Apiformes)
Superfamilio: Apoidoj Apoidea
Familioj

Andrenidae
Abeledoj Apidae
Colletidae
Halictidae
Megachilidae
Melittidae
Stenotritidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Abeloj estas flugantaj insektoj parencaj al la vespoj kaj formikoj.

Evoluo de abeloj[redakti | redakti fonton]

La nuntempaj abeloj dependas de angiospermoj, florplantoj, kiel sia nutraĵo (vidu ankaŭ malsupre la sekcion pri abelo kaj planto. Inverse ankaŭ multaj florplantoj dependas de abeloj por fekundigo de siaj floroj (stamenoj).

Angiospermoj aperis en la komenco de kretaceo kaj poste disvastiĝis je la kosto de nudsemplantoj. Oni trovis fosiliojn de plantoj 110 milionojn da jaroj aĝaj, kiuj montras strukturon taŭgan por abela fekundigo. La plej malnova fosiliaĵo de abelo estis trovita en peco de sukceno en nord-orienta Ameriko (Nov-Ĵerzejo); oni supozas ĝin 80 milionojn da jaroj aĝa, sed ne estas ĝenerala interkonsento pri tio.

Ĉar ankoraŭ nun ekzistas florplantoj fekundigataj de skaraboj kaj tiuj plantoj apartenas al malnovaj specioj, supozeble skaraboj estis la unuaj fekundigantoj de florplantoj dum kretaceo. Poste okazis interdependa evoluo de abeloj kaj florplantoj, kun pli kaj pli bona adaptado reciproka. Flanke de la abeloj tio koncernis la buŝan aparaton, flanke de la plantoj la formon, kolorojn kaj odorojn de la floroj.

Abeloj disvastiĝis en preskaŭ la tuta mondo, escepte de la polusaj zonoj, altmontaj regionoj kaj kelkaj insuloj malproksimaj de kontinentoj.

Priskribo de abeloj[redakti | redakti fonton]

La abeloj estas taksonomie superfamilio kun pli ol 16.000 konataj specioj. La usona entomologo Charles Duncan Michener[1] distingas jenajn familiojn:

Aparte interesaj por homoj estas la mielabeloj, kiuj produktas la manĝeblan, dolĉan mielon.

Ĝenerala aspekto[redakti | redakti fonton]

Abeloj havas longan rostron por suĉi nektaron de floroj. Ili havas du parojn da flugiloj, dorse la pli malgrandaj.

Abeloj estas felecaj kaj portas elektrostatikan ŝargon, kiu helpas al la adherado de poleno. Abeloj periode ĉesas furaĝi kaj grumas sin por paki polenon en specialajn polenkorbojn, kiuj situas ĉe la gamboj de mielabeloj kaj kelkaj aliaj specioj, kaj ĉe la ventra abdomeno de aliaj specioj.

Ili estas adaptitaj por manĝi nektaron de floroj, kaj multe gravas en la polenado de florantaj plantoj.

La plej multaj specioj de abeloj vivas bonsocieme kaj loĝas en kolonioj, en kiuj nur unu ino – abelreĝino – produktas ovojn. La seksaj funkcioj de la aliaj inoj estas subpremitaj; ili akiras nutraĵon, zorgas pri la idaro (ovoj, larvoj) kaj je bezono defendas la kolonion. Da maskloj estas nur malmultaj; ili ne partoprenas en la akiro de nutraĵo aŭ la flegado de la larvoj.

Buŝa aparato[redakti | redakti fonton]

La buŝa organo de abelo povas esti, depende de la scpeio kaj ĝia preferata nutraĵo, de unu el tri tipoj:

  • maĉa-suĉa
  • maĉa-leka
  • maĉa-leka-suĉa

Plej ofte ĝi estas bone adaptita al la suĉado de likva sukeraĵo, kiaj estas nektaro, mielo kaj mielroso. Ĉe tiaj specioj la mandibloj preskaŭ ne havas maĉan kapablon kaj la buŝa funkcio koncentriĝas al suĉado, pere de tuboforma suĉ-langeto. De la longo de tiu suĉ-langeto dependas, kiom profundajn florojn la abelo povas utiligi kiel nutraĵ-fonton.

Supozeble estis interrilato inter la evolucio de floroj kaj abelaj suĉiloj. Ne estas certe, sed eble, ke antaŭ tiu ambaŭflanka specialiĝo abeloj nutris sin per polenoj de plantoj fekundigataj per vento, kaj ke ilia interdependeco evoluis nur poste.

Pikabeloj[redakti | redakti fonton]

Ĉe multaj specioj de abeloj la inoj portas defendan pikilon ĉe la abdomeno. Tiu pikilo ĉe la nefekundaj inoj evoluis el la ovometilo; tial maskloj ne povas havi pikilon; fekundaj reĝinoj tamen havas ĝin.

La defenda pikilo enhavas venenon, kiun vespoj uzas por paralizi predajn bestetojn. Abeloj, kiuj vivas vegetare, uzas la pikilon por defendi sin kontraŭ bestoj, kiuj atakas individuan abelon aŭ abelujon. Pikinte alian insekton abelo povas retiri la pikilon, sed pikinte mamulon aŭ birdon kun elasta haŭto ne, ĉar la pikilo kroĉiĝas per hoketoj. Tial la pikinta abelo en tia okazo devas deŝiri sin de sia pikilo kaj mortas.

La veneno de unu abelo, ĉ. 0,1 mg, ordinare ne estas danĝera por homo, escepte se li havas alergion kontraŭ ĝi aŭ se la piko trafas en la buŝon aŭ la gorĝon.

Svingodanco kaj komuniko[redakti | redakti fonton]

Svingodanco de la domabelo (Apis mellifera) estis unuafoje interpretata en 1945 de la germana biologo Karl von Frisch. Kiam furaĝ-kolektanta labor-abelo revenas de la kampo, malkovrinte nutraĵfonton, aŭ, okaze de svarmado, kontentigan nestlokon, situantan je ioma distanco de la abelujo, ĝi indikas la situon de ĉi tiu celo al siaj kolegoj pere de la svingodanco. Ĝi moviĝas laŭ linio, kiu formas ciferon 8, ripete denove kaj denove, meze de aro da fratinoj-laboristinoj. La plej distingiĝanta kaj informa elemento de la danco estas la rekta kuro laŭ la meza linio de la cifero 8, kiun ŝi aparte emfazas per rapida dekstren-maldekstren-vibrado de la korpo. La vibrado estas plej forta je la abdomeno, malplej forta je la kapo.

La kompleta vibro tien-reen estas plenumadata 13–15-foje en sekundo. Samtempe la abelo elsendas aŭdeblan zumadon per vibrigado de la flugiloj. La rekta kuro reprezentas tute simple miniaturan bildon de la flugo de la abelujo ĝis la celo. Ĝi montras la direkton al la celo se la abelo dancas ekster la abelujo sur horizontala surfaco. La pozicio de la suno rilate al la rekta kuro provizas la necesan orientiĝon. Se la abelo troviĝas sur vertikala surfaco, interne de la malluma abelujo, la rekta kuro indikas difinitan angulon rilate la vertikalon, tiel, ke la vertikalo anstataŭas la direkton al la suno kiel orientilon. La rekta kuro plie donas informon pri la distanco de la abelujo ĝis la celo tiel, ke ju pli malproksime la celo troviĝas, des pli longe daŭras la rekta kuro. Daŭro de unu sekundo indikas, ke la celo troviĝas je distanco de ĉ. 500 m. de la abelujo, daŭro de 2 sekundoj indikas 2 km. Dum la dancado la rigardantaj abeloj etendas siajn antenojn, tuŝante la dancistinon ripetfoje. En la daŭro de kelkaj minutoj iuj komencas forlasi la abelujon, flugante al la celo. Ilia serĉado estas mirige precize: la granda plimulto malleviĝas proksime al la grundo je malpli ol 20 % de la ĝusta distanco. Supraĵe la svingodanco de la abelo povas ŝajni posedi kelkajn el la pli progresintaj ecoj de la homa lingvo. Simbolismo troviĝas en la formo de la ritiĝinta rekta kuro, kaj la informanto povas formi novajn sciigojn laŭvole pere de la simbolismo. Plie, la celo estas "priparolata" abstrakte, ĝi estas objekto sendependigita de tempo kaj spaco. Tamen, la svingodanco, same kiel ĉiuj aliaj formoj de nehoma komunikiĝo ĝis nun studitaj, estas severe limigita kompare kun la vorta lingvo de la homoj. La rekta kuro estas, efektive, bildigo de la flugo, kiun la abelo realigu, kaj la zumado per la flugiloj reprezentas la necesan muskolan aktivecon. La apartaj informoj ne estas arbitre elpensitaj. La reguloj, kiujn ili sekvas, estas genetike fiksitaj kaj ĉiam indikas difinitajn direkton kaj distancon.


Abelo kaj planto[redakti | redakti fonton]

Simbiozo[redakti | redakti fonton]

Abeloj ĝenerale havas simbiozan rilaton al la plantoj, kies nektaron kaj polenon ili kolektas: Ili ricevas nutraĵon kaj helpas per fekundigo de la floroj. Ekzistas plantaj specioj, kiuj tute dependas de la abela fekundigo, ĉar ili ne permesas memfekundigon kaj ne havas aliajn fekundigantojn.

Inter la abelaj specioj ekzistas tute malsamaj manieroj elekti nutraĵplantojn. Iuj specioj ne estas elektemaj kaj dum la paso de sezonoj ŝanĝas de florspecio al florspecio. Aliaj dependas de malmultaj specioj aŭ eĉ tute koncentriĝas al unu, de kiu ili komplete dependas. Se tia specio spertas problemojn, ekzemple pro klimata nenormalaĵo, la koncernaj abeloj estas sen nutraĵo.

En regionoj, kie dum iuj sezonoj pro pluvo, sekeco aŭ malvarmo ne floras floroj, abeloj kolektas provizon da nutraĵo, kiu permesas al ili travivi tiun tempon kaj ankaŭ nutri dum ĝi siajn larvojn. Tiun provizon ili konservas en la formo de mielo.

Kelkfoje abeloj kolektas ankaŭ mielroson kiel nutraĵon.

Negativa efiko al plantoj[redakti | redakti fonton]

Estis konstatite, ke abeloj ofte forprenas de planta floro 95 % de la polenoj kaj krome trinkas nektaron (florsukon) por havi sufiĉe da likvo; sed ili ofte ankaŭ serĉas mineralojn kaj trovas mineralojn en fekaĵo de bestoj. Abeloj ankaŭ trinkas larmojn de bestoj kaj homoj. La larmoj enhavas multajn proteinojn. Per ekscesa forpreno de polenoj kaj nektaro abeloj povas endanĝerigi la reproduktan funkciadon de floro. Tiuokaze la plantoj devas evoluigi meĥanismon por protekti sin.

Protekto per speciala formo de floro[redakti | redakti fonton]

La planto formas ofte malgrandan floron kaj kaŝas la stamenojn.

Ĥemia protekto per speciala enhavo de polenoj[redakti | redakti fonton]

La esplorado ekzamenis polenojn, kiuj estas la nutraĵo de abeloj. Por malebligi, ke abeloj forprenu ĉiom da poleno, kiu mankus por reproduktado, iuj plantoj produktas venenan polenon. La poleno de diversaj plantoj estas ofte tre kompleksa "ĥemia produkto". La poleno ne estas ofte tre salubra por kelkaj specioj de abeloj[2][3][4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michener, Charles D: The Bees of the World. The Johns Hopkins University Press, Baltimore 2000, (ISBN 0-8018-6133-0).
  2. Praz, C.J., Müller, A. & Dorn, S. (2008): Specialized bees fail to develop on non-host pollen: do plants chemically protect their pollen? Ecology, 89, 795-804.
  3. Müller, A. & Kuhlmann, M. (2008): Pollen hosts of western palaearctic bees of the genus Colletes (Colletidae) - the Asteraceae paradox. Biological Journal of the Linnean Society, 95, 719–733.
  4. Sedivy, C., Praz, C.J., Müller, A., Widmer, A. & Dorn, S. (2008): Patterns of host-plant choice in bees of the genus Chelostoma: the constraint hypothesis of host-range evolution in bees. Evolution, 62, 2487–2507.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]