Skarabo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarabo
Scarabaeus laticollis
Scarabaeus laticollis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Superfamilio: Skaraboideoj Scarabaeoidea
Familio: Skarabedoj Scarabaeidae
Subfamilio: Skarabenoj Scarabaeinae
Genro: Skarabo Scarabaeus
Linnaeus, 1758
Specioj

>30

Skarabo (Scarabaeus) formale estas genro el familio de skarabedoj, karakterizata per lamenformaj kornoj kaj metanta la ovojn en sterkoglobetojn. Neformale oni uzas la nomon skarabo por ĉiuj koleopteroj.

Skarabo estis grava religia simbolo en la Antikva Egiptio.

La filmo Microkosmos montras scenon, en kiu skarabo rulas sian bovfekan globeton. Oni haltigis ĝin per pikilo antaŭ la globeto, kaj la skarabo provas kaj poste eltrovas manieron elturniĝi kaj pluiri. La plej eksterordinara afero tamen ne videblas en la filmo: Por filmi tiun scenon, oni devis refari plurfoje la okazon: kaj la skarabo jam travivinte la saman situacion, ĉiufoje elturniĝis pli kaj pli rapide! Tio montras, ke akiro de sperto kaj profito eblas ĉe la insektoj.

Aliaj lingvoj