Horizonto
El Vikipedio
| vidu: Horizonto (apartigilo). |
Horizonto estas la linio ĝis kiu eblas vidi la ter-surfacon. Ĝi estas la linio kie ŝajne tero kaj ĉielo kuntuŝiĝas.
Por kalkuli la distancon proksimuman de la okulo de la observanto ĝis la horizonto eblas uzi jenan formulon:
En kiu d estas la distanco en kilometroj ĝis la horizonto kaj en h estas la alteco de la observanta okulo en metroj (kompare al la tersufaco).
Ekzemple:
- okulalteco = 1,7 metroj donas horizontan distancon 4,7 km
- sur turo 100 metrojn altan: distanco = 36 km
