Abelpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En abelĉeloj

Abelpano estas poleno fermentita ene de abelujo. La abeloj portas la freŝe kolektitajn polenajn buletojn senpere en vaksĉelojn. En la momento de la enmetado en ĉelon la poleno havas la samajn ecojn kiel tia gajnita per polenrikoltilo. Tamen en la vaksĉelaro sub influo de la substancoj, kiujn aldonas la abeloj, ĝi transformiĝas je abelpano. Tio okazas dank’ al la mikroorganismoj, alta humido kaj temperaturo en la abelujo (+33° ĝis +35 °C) kaj al la maniero de konservado en la ĉeloj. Tiuj aliformigaj procezoj estas instigataj jam en polenglobetoj sur la kruretoj de kolektantaj abeloj. La poleno malfermiĝas. Tio signifas, ke la kvanto da la K-vitamino, da simplaj sukerspecoj kaj da laktata acido plialtiĝas. La firma polenŝelo estas ruinigata kaj ĝia enhavo fariĝas digestebla kaj asimilebla. Same kiel la mielo la abelpano estas tuj sorbata de la organismo kontraste al la kruda florpoleno, kiun la organismo povas utiligi maksimume je 20%.

Abelpanon oni rikoltas per speciala pinĉileto el unuopaj vaksĉeloj en pena manlaboro, tial ĝi apartenas ne nur al la plej valoraj nutraĵoj, sed ankaŭ al la plej multekostaj abelproduktoj.